Arabia dikbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arabia dikbekulo
Arabia dikbekulo
Arabia dikbekulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Rhynchostruthus
Specio: 'R. percivali'
Rhynchostruthus percivali
(Ogilvie-Grant, 1900)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Arabia dikbekuloArabia orflugila dikbekulo (Rhynchostruthus percivali) estas birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de orflugilaj dikbekuloj, kiu troviĝas en suda Saŭdarabio, Omano kaj Jemeno. Ĝi estas inkludita kiel subspecio en R. socotranus fare de kelkaj fakuloj konsiderata kiel unusola specio de la tiam monotipa genro Rhynchostruthus, inklude ĉiujn aliajn orflugilajn dikbekulojn kiel subspeciojn. Sed ĵuse la tri populacioj estis ekkonsiderataj distingaj specioj, el kiuj R. socotranus estus limigita al la sokotra populacio kiel Sokotra dikbekulo, la Arabia dikbekulo iĝus R. percivali, kaj la Somalia dikbekulo R. louisae[1].

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Rhynchostruthus percivali from RhynchostruthusRiebeckiSmit.jpg
Rhynchostruthus percivali de RhynchostruthusRiebeckiSmit

Tiu afrotropisa specio estas diketa, mezgranda, dikbeka fringedo kiu montras iom da seksa duformismo. Masklo estas grizbruna ĝenerale kaj supre kun nigra beko, malhela kapo kun nigra masko (brido kaj vizaĝo), brunaj gorĝareo kaj krono, grandaj blankaj vangomakuloj, kaj grandaj brilflavaj makuloj en flugiloj (kies flugilplumoj estas nigrecaj) kaj vosto. La kruroj estas ruĝecaj. Inoj estas similaj al maskloj, kvankam iom pli senkoloraj, kaj junuloj estas pli striecaj kaj ne havas la plenkreskan distingan kapobildon.

Ekologio kaj statuso[redakti | redakti fonton]

La Arabia dikbekulo tipe troviĝas inter 1,060 kaj 2,800 m super marnivelo en arbaraj uedoj kaj areoj de arbustaro. Ties teritorio enhavas Dofaro en Omano, Mahrah de orienta Jemeno, kaj la montojn de norda Jemeno[2] al suda Sauda Arabio. La teritorio atingas norde ĝis Al Hara ĉe Ta'if, kie oni vidis unu aŭ du birdojn la 26-an/27-an de aprilo 1996[3].

En sudokcidenta Sauda Arabio ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en restantaj arbaroj de altkreska junipero (Juniperus procera). En Jemeno ĝi estis vidata en arbustaro de eŭforbio (Euphorbia) kaj arbaroj de akacio (Acacia) kaj de junipero (Juniperus), dum en arbara Mahrah ĝi troviĝas ĉefe en arbaro de Anogeissus mikse kun Commiphora. La fruktoj de junipero, akacio kaj eŭforbio ŝajne formas la kernon de ties dieto.

Ŝajne ĝi estas en malaltaj densecoj tra sia teritorio. La populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 9,000 individuoj, sed ĝi iĝas rara pro habitatodetruo. Tamen kiam ĝi estis unuafoje taksata kiel distinga specio por la de 2008 IUCN Ruĝa Listo, ĝi estis kategoriita kiel specio Preskaŭ Minacata[4].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kirwan & Grieve (2007)
  2. Martins (1987)
  3. Davidson & Kirwan (1996)
  4. BLI (2008a,b)

Referencoj[redakti | redakti fonton]