Astro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Astro (aŭ Astronomia objekto) estas ĉiela korpo aŭ aĵo kiel stelo, planedo, kometo, ktp.

Listo de astroj

Sunsistemo Ekstersunaj objektoj
Simplaj objektoj Malsimplaj objektoj Etenditaj objektoj

Limo de Roche

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Limo de Roche.

La Limo de Roche estas la surfaco de spaco ĉirkaŭ astro, ekstere de kiu alia korpo (satelito) povas kunteniĝi nur per la propra gravita forto. Kontraŭe, interne de la limo la dua korpo devas kunteni sin per aliaj fortoj aŭ estas, se ekzemple ĝi estas likva, disŝirata de la tajda forto. Por globforma astro la limo de Roche estas sfera; oni tiam uzas la esprimon ankaŭ por la radiuso de la sfero.