90377 Sedno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sedno)
Saltu al: navigado, serĉo
Sedno
Planedoido
Arta bildo de Sedno. Fonto: NASA / JPL-Caltech / R. Hurt
Arta bildo de Sedno. Fonto: NASA / JPL-Caltech / R. Hurt
Oficiala nomo 90377 Sedno
Historio
Malkovrinto Michael Brown, Chad Trujillo, David Rabinowitz
Dato de malkovro
Loko de malkovro
23-a de novembro 2003
Observatorio de la Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
78.629,54 ×106 km
11.392,8 ×106 km
145.866.2 ×106 km
Discentreco 0,8506
Meza anomaliangulo 357,455°
Klinangulo 11,934° (sur la ekliptiko)
Periodo 12.050,32 j
Meza cirkulrapido 1,040 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
144,514°
Argum. de periapsido 311.122°
Fizikaj ecoj
Ekvatora diametro
Polusa diametro
ĉ. 1.800 km
ĉ. 1.180 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
3,9 ± 2,2×1021 kg
2.000 kg/m3?
0,33 – 0,50 m/s2
620 – 950 m/s
Rotacia periodo 0,42 t (10 h)
Geometria albedo 0,2 ?
v  d  r
Information icon.svg
Sedno en la centro de la verda cirklo

Sedno estas granda transneptuna objekto en larĝa kaj elipsa orbito ĉirkaŭ la Suno. Oni malkovris ĝin en novembro 2003, sed la malkovro estis oficiale publikigita nur en marto 2004. Ĝi estas malpli granda ol Plutono (malpli ol 2/3). Ĝia oficiala numero estas 90377.

La planedoido nomiĝas laŭ inuita diino de la maro Sedno, kiu laŭ kredoj loĝis en plej frosta parto de Arkta Oceano.

Karakterizoj de orbito[redakti | redakti fonton]

Laŭ informo de marto 2004 Sedno tiam troviĝis je 89,5 astronomiaj unuoj (a.u.) de la Suno, proksimume duoblo de la distanco de Plutono. La granda duonakso de la orbito de Sedno estas 509,1 a.u. longa. La orbito mem estas tre streĉita, la discentreco egalas al 0,8506. La perihelio egalas al 76,1 a.u., Sedno trairos ĝin en jaro 2076. La afelio egalas al 942 a.u. La rondiro ĉirkaŭ la Suno daŭras proksime 11487 jarojn. La oblikveco de la orbito egalas al 11,932°.

La malkovron de Sedno faciligis la fakto, ke ĝi tiam troviĝis proksime de sia perihelio, je nur 1,18-oblo de sia minimuma sun-distanco, aŭ malpli ol dekono de sia maksimuma distanco.

Fizikaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La observoj de observatorio en Ĉilio montras, ke Sedno estas unu el la plej ruĝaj objektoj de la Suna sistemo, preskaŭ samtiel ruĝa kiel Marso. Ĝia albedo estas inter 0,16 kaj 0,30.

La diametron oni pritaksas inter 1200 kaj 1600 km. En momento de malkovro en 2003 ĝi estis la plej granda transneptuna objekto post Plutono, sed nun estas nur la kvina post Eriso, Plutono, Makemake kaj Haŭmeo[1]. Ĝis 2007 la alta limo de diametro oni pritaksis 1800 km, sed post observoj de la orbita teleskopo Spitzer tiu pritakso malaltiĝis ĝis 1600 km.

En aprilo 2004 oni determinis, ke Sedno ne havas sateliton. Komence oni supozis, ke ĝi rotacias malrapide (en 20 ĝis 50 tagoj) kaj do devas havi sateliton, kiu tajde bremsas la rotacion. Observoj per kosmoteleskopo Hubble montris, ke satelitoj ne ekzistas. Oni nun supozas pli rapidan rotacion (10 horoj), normalan por objekto de tia grandeco.

Sendo en 2003 estis la sun-sistema objekto plej fora de Tero je sia malkovro; tiun rekordon nuligis la malkovro de Eriso en 2005, en distanco de 97 a.u.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La malkovrintoj de Sedno asertas, ke Sedno estas la unua videbla objekto de la Oorta nubo, ĉar ĝia afelio estas konsiderinde pli malproksima ol ĉe konataj objektoj de la Kujper-zono. Aliaj sciencistoj rigardas ĝin kiel objekton de la Kujper-zono.

La malkovrinto de Sedno Michael E. Brown proponis tri hipotezojn, kial la orbito de Sedno estas tiom streĉita. La unua hipotezo supozas gravitan influon de nekonata transneptuna planedo. La dua hipotezo supozas unufojan preteriron de stelo je distanco de proksime 500 a.u. de Suno. Laŭ tria hipotezo la Suna sistemo naskiĝis en stela amaso. La sciencisto konsideras la trian hipotezon kiel la plej verŝajnan. Tamen ĝis malkovro de aliaj objektoj kun similaj orbitoj oni ne povas konfirmi iun ajn hipotezon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. David L. Rabinowitz, K. M. Barkume, Michael E. Brown, et al. (2006). "Photometric Observations Constraining the Size, Shape, and Albedo of 2003 EL61, a Rapidly Rotating, Pluto-Sized Object in the Kuiper Belt", gazeto : The Astrophysical Journal, volumo : 639, numero : 2, paĝoj : 1238-1251. COI:10.1086/499575 . arΧiv:astro-ph/0509401

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]