Saltu al enhavo

Aŭstrio en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstrio en la Olimpikoj

Flago de Aŭstrio
IOK-kodo  AUT
NOK Aŭstra Olimpika Komitato
Retejowww.olympia.at (germane)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
78 sportistoj en 21 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Felix Oschmautz kaj Michaela Polleres (inaŭguro)
Lukas Mähr kaj Lara Vadlau (fermo)
Medaloj
Rango: #36
oro
2
arĝento
0
bronzo
3
sumo
5
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1896 · 1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
la kanuisto Felix Oschmautz (jen en 2019), unu el la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio

La sportista teamo de Aŭstrio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 29-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigis la teamon la Aŭstra Olimpika Komitato (germane Österreichisches Olympisches Comité).

Konkuris sume 78 aŭstraj atletoj en 21 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la kanuisto Felix Oschmautz kaj la ĵudistino Michaela Polleres. En la solena fermo la flagoportantoj estis la velistoj Lukas Mähr kaj Lara Vadlau, kiuj kune atingis la unuan el la du aŭstraj ormedaloj en Parizo, en la regatto de la velboata klaso 470.

La teamo sume atingis 5 medalojn, 2 orajn kaj 3 bronzajn (do neniujn arĝentajn), kaj sekve ricevis la 36-an rangon.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 Oro Lukas Mähr kaj Lara Vadlau velado regatto de la velboata klaso 470 8-a de aŭgusto
 Oro Valentin Bontus velado kajta surfado de la klaso Formula Kite 9-a de aŭgusto

Jen nur la oraj medaloj: kiel indikas la informkesto dekstre, ankaŭ estis 3 bronzaj medaloj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]



la emblemo
la emblemo