Bartolomeo Colleoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bartolomeo Colleoni
Itala kondotiero kaj ĉefkapitano de la Venecia Respubliko.
Itala kondotiero kaj ĉefkapitano de la Venecia Respubliko.
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1400 (1400-01-01)
en Solza
Morto 3-an de novembro 1475 (1475-11-03) (75-jara)
en Cavernago
Tombo Cappella Colleoni
Ŝtataneco Venecia respubliko
Profesio Kondotiero
v  d  r
Information icon.svg

Bartolomeo Kolleoni (1395-1475) estis itala kondotiero, kiu fariĝis ĉefkapitano de la Venecia Respubliko, kie lia fama statuo kiel rajdanto sur ĉevalo altiras la atenton de ĉiuj turistoj. Ankaŭ oni kreditas al li la restaŭrigadon de la romaj termobanejoj en urbo Trescore Balneario.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Burgo de Malpaga

Kolleoni naskiĝis en Solza, en la kamparo de Bergamo (kiu tiam estis parto de la Duklando de Milano, kie li konstruigis sian superban mortokapelon, konatan kiel Kapelo Kolleoni, en sanktejo de li kaptita pro rifuzo de la loka komunumo: la Konsilantaro de la Favorkoreco[1]. Li apartenis al nobelara familio, ekzilita de la familio Viskonti kune kun la restantaj Gelfoj. Paŭlo, patro de Bartolomeo, ruze kaptis la burgon de Trezzo kaj perforte konservis ĝin, ĝis kiam li estis murdita de siaj kuzoj, eble agante sub la ordonoj de Filippo Maria Visconti (1392-1447), Duko de Milano.

La juna Kolleoni unue trejnis en la vicaro de Filippo Arcelli (1375-1421), nova senjoro de Piaĉenco. Poste, li aktivis serve de pluraj kondotieroj, komencante kun Braccio da Montone (1368-1424), kiu batalis en Apulio, profitante la disputojn inter Alfonso la 5-a (1396-1458) kaj Ludoviko de Anĵuo, dum la regado de la malforta reĝino Johana la 2-a (1373-1435) de Napolo, kie li batalis flanke de Alfonso, kaj pli malfrue kune kun Francesco Bussone, Grafo de Karmanjola (1382-1432). Post la morto de la lasta, en Venecio, Kolleoni rekte ekaktivis serve de la Venecia Respubliko, kaj tiu periodo reprezentis la plej gravan parton de lia kariero. Kvankam Francesco la 1-a Gonzaga (1395-1444), la Markizo de Mantovo estis nome la ĉefkomandanto, Kolleoni efektive estis la vera estro de la armeo. Li kaptis multajn urbojn kaj distriktojn por Venecio el la milananoj, kaj kiam Gonzaga ekatakis la malamikaron, Kolleoni ade servis la venecianojn sub la komando de Erasmo da Narni, pli konata kiel Gattamelata (1370-1443)[2], kaj Francesco Sforza (1401-1466), venkante batalojn en Brescia, Verono kaj en la Lago de Garda.

Ruinaĵoj de la Kastelo Colleoni, Solza

Kiam Milano kaj Venecio faris pacon en 1441, Kolleoni kuniĝis al la milananoj, kune kun la Sforza-oj, en 1443. Kvankam li estis bone traktita en la komenco, Kolleoni baldaŭ falis sub la suspektaj okuloj de la Viskonti-oj kaj arestiĝis en Monza, kie li restis ĝis la morto de la duko, en 1447. Milano falis sub la manojn de Francesco Sforza (1401-1466), kiun Kolleoni servis dum iom da tempo, tamen, en 1448, li lasis la Sforza-ojn kaj reiris al la venecianoj. Malplaĉa ke li ne elektiĝis kiel ĉefkapitano, li plian fojon revenis al la Sforza-oj, sed Venecio bezonis lian helpon kaj proponis al li altajn honorariojn. Venecio konvinkis lin reiri kaj, en 1455, li indikiĝis kiel ĉefkapitano de la Venecia Respubliko por la tuta vivo. Kvankam li hazarde militis proprakoste, dum la pacoperiodo en Venecio, li restis je la dispono de la respubliko en militoperiodoj ĝis sia morto.

Li instalis sian loĝejon en la Burgo de Malpaga, kiun li akiris, en 1465, kaj restaŭris ĝin dum la sekvantaj jaroj.

Kvankam li ofte militis plurflanke, neniam iu perfidoago estis atribuita al li, nek li subpremis la teritoriojn de li kaptitajn ĉe la rabado kaj trudakirado faritaj de aliaj fortunsoldatoj. Kiam li ne batalis, li sin dediĉis al enkondukado de agrikulturaj plibonigoj sur la vastaj proprietaĵoj, per kiuj la venecianoj lin estis dotintaj, kaj ankaŭ al karitataĵoj. Kiam li mortis, en 1475, li lasis grandan monsumon por la Venecia Respubliko kiu estis milite kontraŭ la turkoj, kun peto pri konstruigo de ia rajdostatuo, kiu devus leviĝi en la Placo de Sankta Marko. La statuo estis modlita de Andrea del Verrocchio (1435-1488) kaj bronze fandita post lia morto far Alessandro Leopardi (1466-1512), tamen, ĉar monumentoj ne estas permesataj en la placo, ĝi estis levita apud la Granda Lernejo de Sankta Marko[3], ekster la Baziliko de la Sanktuloj Johano kaj Paŭlo[4].

La urbo Bergamo, vidata el la Burgo Rocca Viscontea

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. itale:Consiglio della Misericordia.
  2. Gattamelata: (signifo) dolĉa katino.
  3. Granda Lernejo de Sankta Marko.
  4. Baziliko de la Sanktuloj Johano kaj Paŭlo.