Beijing Schmidt CCD Asteroida Programo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Beijing Schmidt CCD Asteroida Programo (angle: Beijing Schmidt CCD Asteroid ProgramSCAP, ĉine : 北京天文台施密特CCD小行星计划) estas projekto organizita en 1995 de la Stacio Singlong de la tiama Astronomia Observatorio de Beijing (BAO) kaj financita de la Ĉina Akademio de Sciencoj. Ĝi celas malkovri terrenkontajn asteroidojn kaj kometojn.

Instrumentoj[redakti | redakti fonton]

La SCAP uzas Schmidt-teleskopon de 60/90 cm provizita de ŝargkuplita aparato instalita en la Stacio Singlong de Astronomia Observatorio de Beijing, en Hebejo.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

De 1994 à 2002, la SCAP malkovrigis la kometon C/1997 L1 Zhu-Balam kaj 2460 novaj asteroidoj. 43860 aliaj asteroidoj estis observitaj. 5 el la malkovritaj asteroidoj estas terrenkontaj kaj 2 el ili : (13651) 1997 BR kaj (136849) 1998 CS1, estas danĝeraj. En 2002, terrenkonta asteroido estis malkovrita proksime de Luno.

La kreditoj por tiuj malkovraĵoj estis notitaj de Minor Planet Center jen sub la nomoj jen BAO Schmidt, jen Beijing Schmidt.[1]

Nuna statuto[redakti | redakti fonton]

En interparolo ku Michael Pain, de "Space.com", Jin Zhu, estro de SCAP anoncis, ke la tempo lasita al tiu programo estos grave reduktita, por lasi lokon al aliaj observoj.

La 3-an de aŭgusto 2000, la Novaĵagentejo Xinhua anoncis la konstruon de nova observatorio dediĉita al la malkovro de terrenkontaj asteroidoj,[2] kiu estos la posteulo de SCAP.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]