Benedykt Dybowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benedykt Dybowski
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1833 (1833-05-12)
en Adamaryn
Morto 31-an de januaro 1930 (1930-01-31) (96-jaraĝa)
en Lvivo
Tombo Liĉakiva tombejo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia ImperioAŭstrio-HungarioPollando
Alma mater Imperia universitato de Dorpat
Familio
Patro Jan Dybowski
Patrino Salomea z Przysieckich Dybowska
Frat(in)oj Malwina Nargielewicz • Władysław Dybowski
Okupo
Okupo natursciencisto • kuracistogeografozoologo • entomologo • esperantisto
vdr
Benedykt Dybowski
La tombo de Benedykt Dybowski - pola natursciencisto, vojaĝisto, kuracisto kaj esperantisto, la Liĉakiva tombejo], en Lvivo / Lvovo

Benedykt Dybowski (naskiĝis la 30-an de aprilo 1833 en Adamaryn, distrikto Minsko, mortis la 30-an de januaro 1930 en Lvovo) - pola natursciencisto, vojaĝisto, kuracisto, esperantisto. Esploranto de la lago Bajkalo, Suda Azio kaj Kamĉatko. Konsiderata unu el patroj de la pola limnologio. Frato de Władysław Dybowski.

Bestaro de Bajkalo[redakti | redakti fonton]

Esploroj de Dybowski alkondukis al malkovrvro de pluraj novaj specioj de bestoj. Li priskribis 116 novajn speciojn de krustacoj el la ordo de amphipoda kaj 6 novajn speciojn de fiŝoj. Surbaze de liaj materialoj lia frato Władysław priskribis 88 speciojn de moluskoj kaj 9 speciojn de sponguloj. Aliajn kolektojn prilaboris profesoroj el Berlino, Lvovo kaj Krakovo. Liaj laboraĵoj prilumis devenon de la bestaro de Bajkalo kaj solvis kelke da gravegaj sciencaj problemoj.

Aliaj ekspedicioj[redakti | redakti fonton]

Krom esplorado de Bajkalo Dybowski ne neglektas teran bestaron, konsiderante antaŭ ĉio mamulojn kaj birdojn. Esploroj de orienta Siberio alportis al li oran medalon de Geografia Societo en Sankt-Peterburgo

En 1868, akompane al ekspedicio de generalo Skalkov, Dybowski esploris Amuran Provincon kaj Usurilandon atingante orientajn bordojn de Azio.

Reveninte el Kultuk (Irkutska provinco) li iris kun Wiktor Godlewski kaj Alfons Parvex Postbajkalon por priserĉi faŭnon en la valoj de riveroj Onon kaj Arguni.

En 1871 kune kun Godlewski kaj geologo Aleksander Czekanowski esploris nordan flankon de la lago Ĥuvsgul en Mongolio.

En la jaroj 1872-1875 kun Wiktor Godlewski kaj Michał Jankowski entreprenis grandan esplorvojaĝon laŭlonge de Arguni kaj Amuro, esploras lagon Ĥanka, atingas Vladivostokon, esplorhaltante por pli longa tempo en Ĉemara Regiono, en la golfo de Strielki kaj sur la insulo Askold. Unu el pli valoraj rezultoj de la vojaĝo estis ektrovo fare de Dybowski de nova specio de cervo, konata hodiaŭ kiel cervo de Dybowski.

Kun Wiktor Godlewski eploris bestaron de la rivero Usuri, kaj reveninte al Bajkalo, bestaron de lagoj najbaraj al Bajkalo kaj de la rivero Angara.

Gravaj vivperiodoj en lia vivo estis sesjara laboro en Kamĉatko kaj poste en la Universitato de Lvovo. Entombigita sur "monteto de januaraj ribelantoj" sur la Liĉakiva tombejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]