Boris Nadeĵdin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boris Nadezhdin)
Boris Nadeĵdin
Persona informo
Naskiĝo la  26-an de aprilo 1963(nun 1963-04-26) (60‑jara)
en Taŝkento, SSR Uzbekio, USSR
Lingvoj rusa
Loĝloko DolgoprudnijTaŝkento
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater Moskva Instituto de Fiziko kaj Tekniko • Moskva Ŝtata Jura Universitato • Kolmogorov's School
Familio
Patro Boris Nadezhdin
Patrino Galina Nadezhdina
Parencoj Boris Nadezhdin
Okupo
Okupo Matematikisto, Politikisto
Politika partio Rusa Movado por Demokratiaj Reformoj (1991)
Partio de Rusa Unueco kaj Akordo (1995)
Unio de Dekstraj Fortoj (1999-2008)
Dekstra Kaŭzo (2008-2011)
TTT
Retejo http://nadezhdin.ru
https://nadezhdin2024.ru
vdr

Boris Borisoviĉ Nadeĵdin (ruse Борис Борисович Надеждин; naskiĝis la 26-an de aprilo 1963) estas opozicia politikisto kaj municipa konsiliano de Moskvo.  Li servis en la 3a Ŝtata Dumao de 1999 al 2003.[1] Nadeĵdin estis proksima alianculo de la murdita opozicia gvidanto Boris Nemcov.[2]

En marto 2020, li subskribis alvokon al rusaj civitanoj kontraŭ la adopto de amendoj al la rusa Konstitucio proponita de rusa prezidento Vladimir Putin.

La 31-an de oktobro 2023, Boris Nadeĵdin sciigis ke li kandidatis por la rusa prezidenta elekto en 2024. La 28-an de decembro 2023, la Centra Balotkomisiono permesis al Boris Nadeĵdin kolekti subskribojn en lia subteno kaj permesis al li malfermi balotkonton[3]. Por partopreni en la elektoj, li devis kolekti 100 000 balotajn subskribojn. Ĝis la 28-a de januaro 2024, pli ol 200 000 subskriboj estis kolektitaj por subteni Nadeĵdin[4].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nadeĵdin naskiĝis en Taŝkento, Soveta Uzbekio.[5] Li havas Rusajn, Ukrainajn, Polajn, Rumaniajn kaj Judajn praulojn. Li travivis la tertremon de Taŝkento, kiu okazis je lia tria naskiĝtago. En la jaro 1969 liaj gepatroj portis lin al Dolgoprudnij, kie lia patro studis ĉe la Moskva Instituto de Fiziko kaj Tekniko (MIFT), kaj lia patrino ĉe la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio. Dum kvin generacioj, ĉiuj viroj de la familio Nadeĵdin nomiĝis Boris. Lia avo estis komponisto kaj profesoro ĉe la Taŝkenta Konservatorio. Lia patrina avo fuĝis de Ukrainio al Uzbekio post la Oktobra Revolucio.[mankas fonto]

Edukado[redakti | redakti fonton]

En 1979 li gajnis la duan premion ĉe la Tut-Unia Matematika Olimpiko inter mezlernejaj studentoj. Tiun jaron li diplomiĝis ĉe la Faka Internulejo n-ro 18 por Fiziko kaj Matematiko de la Moskva Ŝtata Universitato Lomonosov. En la jaro 1985 li diplomiĝis kun honoroj ĉe MIFT. De 1985 al 1990 li estis inĝeniero kaj esploristo ĉe la Tut-Unia Esplora Centro por la Studado de Surfacaj kaj Vakuaj Trajtoj.[mankas fonto]

Politika Kariero[redakti | redakti fonton]

Nadezhdhin servis en la 3a Ŝtata Dumao de 1999 al 2003.[1]

En la jaro 2011 Nadezhdhin kontraŭis la balotadon de la Moskva Regiona Dumao kiel gvidanto de la partio "Dekstra Kaŭzo".

Nadezhdhin kontraŭis la 2018-an guberniestran balotadon de la Moskva provinco por la "Partio de Kresko".[6]

En aprilo 2022, Nadezhdhin diris ke Sovetio "estis okupinta Ĉeĥoslovakion kaj Orientan Eŭropon."[7]

Kontraŭstaro al la milito en Ukrainio[redakti | redakti fonton]

En septembro 2022, kiam Rusio retiriĝis de la Ĥarkiva regiono de Ukrainio, Nadeĵdin kritikis la spionadajn organizojn de Rusio kaj petis intertraktadojn por fini la konflikton en NTVa programaro pri aktualaj aferoj.[8] Li kritikis la militan strategion de Rusio deklaranta ke ne eblis venki Ukrainion uzante la nunajn metodojn kaj materialojn, nomante la strategion "metodojn de kolonia milito". Kelkajn tagojn poste, per la kanalo Rusio-1, la Kremla propagandisto Vladimir Solovyov petis aresti Nadeĵdinon.[9][7]

En januaro 2023 Nadeĵdin sugestis ke la "milito estis katastrofa eraro" per programero pri aktualaj aferoj de NTV Mesto Vstrechi.[10]

La lastan semajnon de marto 2023, per la sama programero, oni "kolere kriegis por silentigi lin" post kiam li sugestis ke la okcidento estis pli potenca ol Rusio.[11]

Kandidateco por la prezidanta balotado en 2024[redakti | redakti fonton]

Emblemo de la kandidateco de Nadeĵdin por la prezidanta balotado de 2024

La 27-an de majo 2023 Nadeĵdin petis elekti novan registaron en Rusio por haltigi la militon kontraŭ Ukrainio kaj konstrui rilatojn kun Eŭropo.[2][12] Poste oni spekulis pri lia kanditateco por la prezidanta balotado.

La 6-an de oktobro 2023 Dmitry Kisiyev, la fondinto de la sidejo de Nadeĵdin, anoncis per siaj sociaj retejoj la kandidatecon de Nadeĵdin por la Rusia prezidanta balotado en 2024.[13][14] La 31-an de oktobro Nadeĵdin proklamis ke li kandidatos pere de la partio Civita Iniciato.[14][15]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Russian critic who urged Ukraine talks doesn't fear arrest - Associated Press", 2022-09-13.
  2. 2,0 2,1 "Russian State TV Guest Calls for Putin's Removal", 2023-05-27.
  3. (ru) La Moskva Centra Elekta Komisiono permesis al Boris Nadeĵdin kandidati por prezidanto, The Moscow Times - rusa servo, la 28-an de decembro 2023, alirite la 29-an de decembro 2023.
  4. (ru) Ĉefsidejo de Kandidatoj. Nadeĵdin 2024, nadezhdin2024.ru, alirite la 21-an de januaro 2024.
  5. Nadezhdin ĉe persona.rin.ru.
  6. Сведения о кандидатах. Arkivita el la originalo je 2019-12-27. Alirita 2023-11-23.
  7. 7,0 7,1 "Putin is facing pressure from Russia's hawkish nationalists who want all-out war in Ukraine".
  8. "Russian critic who urged Ukraine talks doesn't fear arrest", 2022-09-13.
  9. "Russian State TV Pundit Says 'Impossible' to Beat Ukraine, Calls for Peace", 2022-09-12.
  10. "Russian State TV Guest Admits War Was a 'Disastrous Mistake'".
  11. "Russian TV Guest Angrily Shut Down After Arguing West Is More Powerful".
  12. "Stupeur à la TV russe : L'appel de Nadezhdin à remplacer Poutine".
  13. Telegrama afiŝo: Дмитрий Кисиев (ruse). Alirita 2023-11-29.
  14. 14,0 14,1 "В РФ появился первый кандидат на пост президента", 2023-10-31. Kontrolita 2023-11-29. (ruse)
  15. "Бориса Надеждина выдвинет на выборы партия «Гражданская инициатива»", 2023-10-31. Kontrolita 2023-11-29. (ruse)