Zernez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brail)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zernez (stacidomo).
Zernez
Blazono de Zernez
Zernez
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Sur Tasna
Koordinatoj  46° 42′ 0″ N 10° 6′ 0″ O / 46.70000 °N, 10.10000 °O / 46.70000; 10.10000 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 0″ N 10° 6′ 0″ O / 46.70000 °N, 10.10000 °O / 46.70000; 10.10000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1095
Areo 203,85 km²
Alteco 1474 m super marnivelo
Poŝtkodo 7530
Komunumkodo 3746
Mapo de Zernez

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Zernez estas komunumo de la komunumaro Sur Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1095 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Zernez situas ĉe la alfluo de Spöl al Eno. Ĝi estas grava elirpunkto por migradoj al la Svisa Nacia Parko. Al la komunumo apartenas ankaŭ al frakcio Brail.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Zernez limas en nordo al Lavin, en nordnordoriento al Ardez, en nordoriento al Tarasp, en oriento al Val Müstair, en sudoriento al Valdidentro (Italio), en sudo al Livigno (Italio), en okcidento al S-chanf, kaj en sudokcidento al Susch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Zernez pasas de okcidento al oriento la kantona ĉefvojo n-ro 27 de la Malojopasejo al Tirolo. De ĝi en Zernez deflankiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 28 al Fornopasejo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Retia Fervojo. De la stacidomo eliras diversaj poŝtaŭtolinioj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa lingvo de Zernez estas la romanĉa. Malagraŭ modesta kresko de la romanĉlingva loĝantaro dum la lastaj jaroj pro almigro de germanlingvanoj, la elcentaĵo de romanĉlingvanoj malkreskis favore al la germana lingvo. Okaze de la popolnombrado de 1980 70,11% de la loĝantaro parolis la romanĉan kaj 22,50% la germanan. Dum la popolnombrado de 2000 61,11% parolis la romanĉan kaj 31,28% la germanan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Zernez datiĝas el la jaro 1131 kiel Gumpo de Ernece. Sur la montetoj Muottas kaj Muottas da Clüs estis trovitaj restaĵoj de setlejoj el la bronzepoko kaj ferepoko. Sur la preĝeja monteto oni elfosis inter 1968 kaj 1971 romian setlejon kun ĉevalŝanĝejo. En la 12-a kaj 13-a jarcento la Senjoroj de Tarasp regis en Zernez. Tiuj havaĵoj transiris al la episkopo de ¨Koiro, kiuj ilin en la 14-a jarcento kiel feŭdo transdonis al la senjoroj de Planta de Zuozo. En la jaro 1367 en Zernez estis fondita la Diodoma Federacio. En la jaro 1499 kaj 1622 la vilaĝo estis dum militoj detruitaj. En la jaro 1652 la Zernez kun la ceteraj vilaĝoj de la valo sin liberaĉetis de Aŭstrio. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]