Britmandata Mezopotamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Britmandata Mezopotamio
1920 – 1932

historia lando • protektorato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
islamokristanismojudismo • Yazidism • Mandajismo
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
La malnovaj otomanaj vilaja-oj en la mandatareo.

La Mezopotamia MandatoBrita Irako (arabe الانتداب البريطاني على العراق, al-Intidāb al-Brīṭānī ‘Alá al-‘Irāq) estis mandatareo super Mezopotamio determinita fare de la Ligo de Nacioj sub Artikolo 22 kaj konfidita al la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando kiel parto de la Britia Imperio kiel la administra potenco. La areo estis klaso A-mandato. Ĝi estis cedita al Britio post kiam la Otomana Imperio estis disigita per la Traktato de Sèvres en 1920 post la Unua Mondmilito. Tiu ĉi koncesio estis kompletigita la 25-an de aprilo 1920 en la konferenco de San Remo en Italio [1][2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuiĝinta Reĝlando interesiĝis pri okupo de la teritorio kiu apartenis al la Reĝlando Irako ekde la 19-a jarcento, ĉar per tio ĝi esperis ĉesigi la antaŭeniĝon de Rusio tra Centra Azio kaj plifirmigi sian kontrolon super la Sueza Kanalo kaj la Persa Golfo. Dum la Unua Mondilito, Britio okupis la otomanan provincon de Basra, alterigante soldatojn en la Ŝatt al-Arab, kun la celo de protektado de la naftointeresoj de Britio. La eŭropaj soldatoj daŭre avancis tra Mezopotamio kaj okupis la viyalat de Bagdado direkte al la monato da marto 1917. La Mosula viyalat ne estis okupita ĝis la milito finiĝis. Krome, la termino Irako komencis esti uzata de la britoj por indiki la okupatan teritorion, ĉar la historia termino Mezopotamio inkluzivas nur la provincojn Bagdado kaj Basra.

La postmilita civilregistaro de Irako estis komence gvidita fare de la alta komisaro, Lordo Percy Cox, kaj lia deputito, kolonelo Arnold Talbot Wilson. Britaj reprezalioj sekvantaj la mortigon de brita oficiro en An Naĝaf, ne restarigis ordon. La brita administrado estis malrapida por esti establita en la montoj de Kurdio. De la Hakkari Montoj, preter la limo de norda Irako kaj la ebenaĵoj de Urmija en Irano, miloj da asirianoj komencis migri en irakan teritorion serĉante rifuĝon de turka subpremo. Verŝajne la plej surpriza problemo alfrontanta la britoj estis la kreskanta kolero de la naciistoj, kiuj sentis sin trompitaj de la mandatita ŝtato. Naciistoj baldaŭ vidis la mandaton kiel malforta alivestiĝo por koloniismo.

En Aprilo 1920, la Ligo de Nacioj donis formalan kontrolon de Irako al Britio, en la formo de Mandato.

Mandata Irako, 1921.

La 3-an de julio, la irakaj naciistoj komencis ribelon kontraŭ la brita okupado, kiu motivis la restadon de 65,000 britaj soldatoj. Dume, la britoj nomis Fajsal ibn Husejn, membron de sunaa familio kiu kunlaboris kun ili dum la milito, kiel Reĝo. Faisal estis proklamita Reĝo de Sirio fare de Siria Nacia Kongreso en Damasko ĉirkaŭ marto 1920, sed estis forigita fare de la francoj ĉirkaŭ julio, kiam ili prenis kontrolon de Libano kaj Sirio sub la Mandatoj de la Ligo de Nacioj. La ŝijaistoj tiam faris sanktan militon, kiu estis disbatita de la britoj, kaj rezulte ili fariĝis duaklasaj civitanoj en la juna nacio [3].

La araba ribelo kaŭzis 2.000 viktimojn al la okupantoj kaj 8.450 irakanoj, kaj en Britio komenciĝis movado kontraŭstaranta la restadon de trupoj en Irako. T.E. Lawrence, militheroo kaj konata kiel Laŭrenco de Arabio, estis unu el la unuaj voĉoj se temas pri kontraŭbatali la intervenon de sia lando en Irako.

Kiel rezulto de tiu opozicio, Britio subskribis serion de duflankaj traktatoj kun la iraka registaro, kaj estis la unua Mandato se temas pri ricevi Parlamenton kaj Konstitucion. Tamen, la britoj ne rekonis Irakon kiel suverenan nacion. Kvankam Britio rekonis Faisal kiel Reĝo, ĝi ankaŭ rezervis la rajton nomumi britajn oficialulojn al ŝlosilaj registarpostenoj, laborante kiel konsilistoj, tiel ke multaj naciistoj vidis la reĝon kiel puporeganto [4][5].

La Konstituciiga Asembleo de la Mandato de Irako estis establita en 1924, kaj diskutoj inter naciistoj kaj la britoj estis oftaj, la unua kontraŭbatali la proponon ke armea kontrolo devus fali al britaj oficiroj. Ili ankaŭ rifuzis doni tiajn larĝajn potencojn al la brita alta komisaro. La Alta Komisaro respondis anoncante ke se neniu interkonsento estus atingita la Ligo de Nacioj estus petita ratifi la Mandaton en siaj originaj kondiĉoj, kio signifus la finon de ĉiu iraka progreso. La minaco funkciis, la 11-an de junio, la Asembleo aprobis la brit-irakan traktatojn kaj interkonsentojn.

La naciistoj daŭre premis por pli da sendependeco, kaj en 1927 ili rekomencis intertraktadojn. Tamen, kvankam interkonsento estis atingita, la britoj rifuzis ratifi la interkonsenton se Irako ne pagis ĉiujn siajn ŝuldojn.

Fine en 1930, nova interkonsento estis ratifita, sed Britio rezervis la rajton de trairo de trupoj tra iraka teritorio kaj la instalado de aerbazoj [6].

Fine, la 3-an de oktobro 1932, post kiam la iraka registaro aĉetis la fervojan sistemon konstruitan de la britoj dum la unua mondmilito kaj garantiis la rajtojn de minoritatoj, Irako fariĝis suverena ŝtato kaj estis akceptita en la Ligon de Nacioj [7].

Rezistado[redakti | redakti fonton]

Tri gravaj kontraŭkoloniaj sekretaj societoj estis formitaj en Irako dum 1918 kaj 1919. En Naĝaf, la Jamiyat Nahda al Islamiya (la Ligo de Islama Vekiĝo) estis formita. La Al Jamiya al Wataniya Al Islamia (la Nacia Islama Ligo) estis formita kun la celo organizi kaj mobilizi la loĝantaron por la rezistado. En februaro 1919, en Bagdado, koalicio de Ŝiajistaj komercistoj, sunaaj instruistoj kaj oficialuloj, sunaaj kaj Ŝiajaj ulamoj, kaj irakaj oficiroj formis la Haras al Istiqlal (la Gardistoj de Sendependeco). Istiqlal havis grupojn de membroj en Karbala, An Najaf, Al Kut, kaj Al Hillah.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wright, Quincy. “The Government of Iraq.” The American Political Science Review, vol. 20, no. 4, 1926, pp. 743–769. JSTOR, www.jstor.org/stable/1945423. Accessed 21 Jan. 2020
  2. See original documents here
  3. Ethnicity, State Formation, and Conscription in Postcolonial Iraq: The Case of the Yazidi Kurds of Jabal Sinjar. JSTOR
  4. Overseas commands: Iraq, India and the Far East, section "RAF Iraq." In: Air of authority: A history of RAF organization. Retrieved 2015-06-20.
  5. Hazelton, Fran 1989. "Iraq to 1963" in CARDRI, "Saddam’s Iraq: Revolution or Reaction?" London 1989. p3
  6. Kedourie, Elie. (1970) The Chatham House Version, and Other Middle-Eastern Studies (angle). Praeger.
  7. Ongsotto et.al. Asian History Module-based Learning Ii' 2003 Ed. p69.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]