Camaragibe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Camaragibe
urbo
Praça de Maria Amazonas.jpg
Bandeira Camaragibe.jpg
Flago

RegnoFlago-de-Brazilo.svg Brazilo
SubŝtatoPernambuko

Supermara alteco55 m [+]
Koordinatoj8° 1′ S, 34° 59′ U (mapo)-8.0219444444444-34.980833333333Koordinatoj: 8° 1′ S, 34° 59′ U (mapo) [+]
Areo55,083 km² (5 508 ha) [+]

Loĝantaro155 054 [+] (2015)
Denseco2 814,92 loĝ./km² [+] [+]

Urbiĝigo1982
HorzonoUTC−03:00 [+]

Camaragibe en la subŝtato Pernambuko (ruĝe)

Situo enkadre de Brazilo

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Camaragibe [+]
Retpaĝaro: http://www.camaragibe.pe.gov.br [+]
Information icon.svg
vdr

Camaragibe [kamaraĝibe] estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato Pernambuko. Ĝi apartenas al urbaro de Recife.

Vido en Camaragibe

Geografio[redakti | redakti fonton]

Camaragibe en la subŝtato Pernambuko (ruĝe)

Camaragibe situas sur la apudmara ebenaĵo en orienta parto de la lando. Recife troviĝas 8, Maceió 201, Natalo (Brazilo) 250, Salvador de Bahio 675, Teresina 927, São Luís 1198, Belo Horizonte 1638, Braziljo 1652, Belém 1666, Goiânia 1826, Nova Iguaçu 1873, Rio-de-Ĵanejro 1876, Campinas 2101, Guarulhos 2115, San-Paŭlo (urbo) 2126, Curitiba 2457, Campo Grande 2525, Manaus 2826, Porto Alegre 2976 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frue indiĝenoj vivis en tiu areo. Post la portugala alveno ĉirkaŭ en 1500 la indiĝenoj vivis plu paceme. La teroj estis utiligitaj komence kiel "minejo" de lignoj, poste oni kultivis sukerkanojn. En Camaragibe en 1549 jam funkciis mueliloj por la sukerkanoj. Nederlanda invado okazis en 1645, poste la bienoj estis bruligitaj fare de la indiĝenoj. Inter 1891 kaj 1895 estis establita tekstila uzino. En 1963 kreiĝis la municipo, Camaragibe urbiĝis en 1982.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Camaragibe oni okupiĝas pri komerco kaj industrio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Camaragibe situas en tropika klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C, dum la jaro ĝi varias inter 20-30 °C. Jare pluvas po 1691 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo-julio pli ofte, inter oktobro-decembro pli malofte.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Camaragibe estas ligita al Recife per metroo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]