Charles Baudouin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Charles Baudouin
Personaj informoj
Naskiĝo 26-an de julio 1893 (1893-07-26)
en Nancio
Morto 25-an de aŭgusto 1963 (1963-08-25) (70-jara)
en Plan-les-Ouates
Ŝtataneco Francio
Alma mater University of Pont-à-Mousson
Profesio poeto, psikologo, psikoanalizisto, hypnotist, universitata profesoro
Lingvoj franca lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Charles BAUDOUIN (IPA: [bodwɛ̃], 26-a de julio 1893 - 25-a de aŭgusto 1963) estis franca-svisa psikoanalizisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Baudouin naskiĝis en en Nancy, Francio. En sia verkaro, li kombinis psikoanalizon kun elementoj de la pensado de Carl Jung kaj Alfred Adler.[1] Li mortis je la aĝo de 70 en Ĝenevo.

Post kiam li studis literaturon, Charles Baudouin daŭrigis siajn studojn de filozofio ĉe la universitato Sorbonne (Sorbono), kie li ekinteresiĝis pri la personecoj de Pierre Janet kaj Henri Bergson. En 1913, kiel juna diplomiĝinto en filozofio, Baudouin interesiĝis pri la laboro de Emile Coué kaj kontribuis famigi lin.

En 1915, Pierre Bovet kaj Edouard Claparède invitis lin partopreni en la laboro de la Instituto Jean-Jacques Rousseau, la estonta fakultato de psikologio ĉe la universitato de Ĝenevo, kie li estis nomumita kiel profesoro. 

Baudouin havis sian unuan analizon kun d-ro. Carl Picht. Post kiam li renkontiĝis kun Sigmund Freud en Vieno en 1926, li komencis duan "didaktikan" analizon, de 1926 ĝis 1928, kun d-ro. Charles Odier, nome freudisma. Kelkajn jarojn poste, li daŭrigis kun nova analiza sperto kun Tina Keller.

Li ne neglektis la historiajn fundamentojn de psikoanalizo, precipe sugestio kaj hipnoto.

En 1924 li fondis la Internacian Instituton de Psikologio kaj Psikoterapio sub la mecenateco de Adler, Allendy, Bachelard, Coué, Flournoy, Freud, Hesnard, Janet, Jung, Laforgue, ktp. Poste la Instituto estis renomita al Internacia Instituto por Psikoanalizo kaj Psikoterapio Charles Baudouin, kun ĉefsidejo en Ĝenevo.

Internacia Instituto por de Psikologio kaj Psikoterapio Charles Baudouin[redakti | redakti fonton]

La Instituto estis oficiale fondita en Ĝenevo en 1924 de Charles Baudouin kiel la "Instituto de Psikologio kaj Psikoterapio". Ĝia helpa komitato inkluzivis, Adler, Allendy, Bachelard, Besse, Coué, Driesch, Durand, Eliade, Flournoy, Flugel, Freud, Guitton, Hesnard, Huyghe, Janet, Jung, Laforgue, Maeder kaj Meng. La unuaj direktoroj estis Baudouin, Bovet kaj Claparède.

Ĝi estas la plej malnova franca instituto de psikoanalizo.

La instituto hodiaŭ havas pli ol cent praktikistojn en Eŭropo kaj estas reprezentita en kvar landoj: Belgio, Francio, Italio kaj Svislando. Ĝi celas konstantan esploron pri la teoria kaj praktika flanko, organizas konferencojn, seminariojn kaj simpoziojn malfermaj al la publiko kaj estas ĉiam entuziasma trejni novajn membrojn en la spirito de malfermiteco, kiu karakterizis ĝian praktikon.

Teoriaj konceptoj de la fondintoj[redakti | redakti fonton]

La Baŭduina metodologio karakteriziĝas, ne per speciala metodo, sed per iu maniero aliri la problemojn, kiu integras diversajn metodojn sur tri niveloj (la psikologio), dependanta sur la grado de kontribuaĵo de la senscia. Ĝi sekve havas tri specojn de metodoj uzataj dise, sinsekva aŭ samtempe kiel konvena:

De la konscia al la konscia : "la edukaj metodoj"[2][3]Pere de la edukaj metodoj, proksime al psikoterapio, oni jam povas multon plibonigi simple helpante la pacienton kompreni, kiel funkcias homa psiko, kaj instruante al li, kiel trejni sian volon, sian memrespekton, aŭ kiel nutri en si sentojn sanigajn.
De la nek klare konscia al la nek plene nekonscia : "la sugestiaj metodoj"[4][5][6] Efiko de spontanea sugestio (apudkonscio kiu estas parto de la psiko, kie aferoj, kvankam ne konsciaj, tamen estas relative proksimaj al la konscio percepteblaj kvazaŭ tra nebulo) aŭ enkondukita de hipnota procezo.
De la nekonscia al la nekonscia : "La psikanalizaj metodoj"[7][8] La nekonscia, rezistanta al konsciiĝo, kie terapio povas agi ĉefe per analizo de la tie agantaj meĥanismoj aŭ kondukante la pacienton al renkonto kun nekonsciaj elementoj (memoroj, imagaĵoj, sentoj, simboloj el la pratempa homa spertaro, ktp.).

Baudouin bazigis sian psikoanalizan sintezon unuavice sur la konceptoj de Freud, Jung kaj Adler, aldone al liaj propraj konceptoj. Baudouin kunigis en unu reprezentado la skemon de "la sep partneroj de la Egoismo", inkluzive de la:

  • tri Freudiaĵoj, Es, Ego (mio) kaj Ekstra-Mio,
  • tri Jungaĵoj, Persono, Ombro kaj Memo,
  • unu Baudouinaĵo, la Aŭtomatismo.

De iliaj kontraŭstaroj, similecoj aŭ komplementareco dependos la ĉiam movanta ekvilibro de la psika sistemo.

Lia verkaro[redakti | redakti fonton]

Tra siaj multnombraj libroj kaj prelegoj, Baudouin antaŭenigis la psikoanalizon ne nur en la francparolantaj landoj, sed ankaŭ tutmonde. Lia laboro meritas pli grandan atenton de modernaj historiistoj kaj psikoanalistoj. Liaj zorgoj kaj intereskampoj ofte rekte rilatas al la nuntempa psikoanalizo. Li estas antaŭirinto en iuj kampoj (arto, edukado, sugestio kaj hipnoto) kaj kelkaj libroj estis tradukitaj en la germana, angla, hispana, itala, norvega kaj sveda.

Li estis talenta desegnisto[9] kaj eldonis pacifistajn revuojn ("Le Carmel" kaj "Les Cahiers du Carmel") kaj eldonis diversajn artikolojn plejparte inter 1933 kaj 1935. Kiam ĉi tiuj revuoj ĉesis aperi, Baudouin anstataŭigis ilin de la trimonata Bulteno de la Internacia Instituto de Psikoagogio (ekde 1931 la revuo 'Ago kaj Pensado'). Tio ĉi eldoniĝas ankoraŭ dufoje jare.

Charles Baudouin kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Valora kolekto de liaj eseoj "Nuntempaj Studoj" (1925) inkluzivas "La lingvo internacia (Esperanto)" kaj ankaŭ verkis poezion ne nur en la franca sed ankaŭ originale en Esperanto (Forgesita saĝulo: esperantisto Charles Baudouin).

Kun Esperanto Baudouin konatiĝis kiel knabo en elementa lernejo. Lia instruisto tre ŝatis la lingvon kaj proponis al la lernantoj, kiuj tion deziris, inici ilin al ĝi. La knabo akceptis, kaj rapide atingis bonan nivelon. Al esperanto li ĉiam restis dankema kaj fidela, kvankam li preskaŭ neniam partoprenis en la esperantista vivo. Dum la Universala Kongreso de 1925, en Ĝenevo, li prelegis en la Somera Universitato. Tiu esperantlingva prelego poste publikiĝis kun la titolo La arto de memdisciplino. Li jen kaj jen verkis artikolojn favorajn al la lingvo. Kiam aperis lia franca traduko de Ifigenio en Taŭrido, de Goethe - li francigis plurajn verkojn el la germana literaturo -li publike diris, ke multe helpis lin la esperanta versio. Kvankam li neniam vizitis kunvenojn, li ĉiujare fidele pagis sian kotizon al la ĝeneva esperanto-klubo La Stelo, ĝis sia morto en 1963[9].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Libroj tradukitaj en la angla[redakti | redakti fonton]

  • Suggestion and autosuggestion : psikologia kaj pedagogia studo bazita sur la enketoj faritaj de la nova Nancy-skolo, 1920.
  • Tolstoj: la instruisto,1921.
  • Studies in Psychoanalysis (studoj en psikoanalizo),dudek sep konkretaj kazoj antaŭitaj de teoria ekspozicio,1922.
  • The power within us (La potenco ene de ni), 1923.
  • The Birth Of Psyche (La naskiĝo de psiko).1923.
  • Contemporary studies (Nuntempaj studoj),1924.
  • Psychoanalysis and aesthetics (Psikoanalizo kaj estetiko),1924.
  • The Inner Life and Individualism (La interna vivo kaj individuismo),1924.
  • Émile Coué, Lausanne, La Concorde, 1927.
  • The Mind of the Child - A Psychoanalytical Study (La menso de la Infano - psikoanaliza studo,1933.
  • The Myth of Modernity (La mito de moderneco),1950.

Psikoanalizaj libroj en la franca[redakti | redakti fonton]

  • Suggestion et autosuggestion (Sugestio et memsugestio), Neuchâtel-Parizo, Delachaux&Niestlé, 1919, 1922, 1938 et 1951.
  • Études de psychanalyse (Studoj de psikoanalizo), Neuchâtel-Paris, Delachaux&Niestlé, 1922.
  • La Force en nous (La forto en ni mem), Nancy-Genève, Eld. Du Carmel, 1923, 1950.
  • Psychologie de la suggestion et autosuggestion (Psikologio de la sugestio kaj memsugestio), Neuchâtel-Parizo, Delachaux&Niestlé, 1924.
  • Qu'est-ce que la sugestion ? (Kio estas sugestio?), Neuchâtel-Paris, Delachaux&Niestlé, 1924. Parizo, Ed. Le Hameau, 1982.
  • Psychanalyse de l'art (Psikoanalizo de la arto), Parizo, Alcan, 1929.
  • Mobilisation de l'énergie. Éléments de psychagogie théorique et pratique (Movigo de la energio. Elementoj de teoria kaj praktika psikagogio), Ed. Pelman, Parizo, 1931.
  • L'Âme enfantine et la psychanalyse (La infaneta animo kaj la psikoanalizo), Neuchâtel-Parizo, Delachaux&Niestlé, 1931. Deuxième édition augmentée 1951, 1964.
  • La psychanalyse (La psikoanalizo), Parizo, Hermann, 1939.
  • Découverte de la Personne-Esquisse d'un personnalisme analytique (Malkovro de la personeco-skizo de analiza personecismo), Parizo, Alcan, 1940.
  • L'Âme et l'esprit. Prémisses d'une philosophie de la psychanalyse (La animo kaj la spirito. Premisoj de filozofio de la psikoanalizo), Ĝenevo, Mont-Blanc, 1944, 1969. Parizo, Ed. Imago, 2006. (Premio Amiel)
  • Introduction à l'analyse des rêves (enkonduko al la analizo de revoj), Genève, Mont-Blanc, 1942. Ed. L'Arche, 1950.
  • De l'instinct à l'esprit (De la instinkto al la spirito), Parizo, Desclée de Brouwer, 1950. Neuchâtel-Parizo, Delachaux&Niestlé, 1970. Parizo, Eld. Imago, 2007.
  • Y -t-il une scienco de l'âme ? (Ĉu ekzistas sciendo de la animo ?), Parizo, Fayard, 1957.
  • Psychanalyse du symbole religieux (Psikoanalizo de la religia simbolo), Parizo, Fayard, 1961. Parizo, Eld. Imago, 2006.
  • L'œuvre de Jung et la psychologie complexe (La verkaro de Jung kaj la kompleksa psikologio), Parizo, Payot, 1963.
  • Christophe le Passeur (Kristoforo, la gardanto de la memoro), Parizo, La Colombe, 1964. Parizo, Le courrier du livre, 1984.

Arkivoj pri Charles Baudouin [redakti | redakti fonton]

Jenaj arkivoj povas esti konsultitaj en la sekvantaj lokoj:

  • La Ĝeneva (urba) Biblioteko
  • La Carouge-Muzeo (Ĝenevo),
  • Instituto Jean-Jacques Rousseau (Ĝenevo)
  • La Arkivoj de la Internacia Instituto de Psikoanalizo kaj psikoterapio Charles Baudouin (Ĝenevo)
  • La svisaj Literaturaj Arkivoj en Bern,
  • La Nacia Biblioteko de Francio en Parizo.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla)  Cifali M., 'Charles Baudouin', en : International Dictionary of Psychoanalysis (Internacia Vortaro de Psikoanalizo), Gale Group, Inc. Reeldono ĉi tie
  2. Baudouin Ch., La Force en nous, Nancy-Genève, Ed. de la Société lorraine de Psychologie Appliqué – Ed. du Carmel, 1923, 1950
  3. Baudouin Ch., Mobilisation de l’énergie. Éléments de psychagogie théorique et pratique, Ed. Pelman, Paris, 1931
  4. Baudouin Ch., Suggestion and autosuggestion : a psychological and pedagogical study based upon the investigations made by the new Nancy school.
  5. Baudouin Ch., Psychologie de la suggestion et autosuggestion, Neuchâtel-Paris, Delachaux&Niestlé, 1924
  6. Baudouin Ch., Qu’est-ce que la suggestion ?, Neuchâtel-Paris, Delachaux&Niestlé, 1924.
  7. Baudouin Ch., L’Âme enfantine et la psychanalyse, Neuchâtel-Paris, Delachaux&Niestlé, 1931.
  8. Baudouin Ch., De l’instinct à l’esprit, Paris, Desclée de Brouwer, 1950.
  9. 9,0 9,1 Claude Piron, Forgesita saĝulo : esperantisto Charles Baudouin, konsultita la 3-an majo 2017.