Saltu al enhavo

Combourg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Combourg (stacidomo).
Combourg · Conborn · Komborn
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Saint-Malo
Kantono Combourg / Komborn
INSEE kodo 35085 [+]
Poŝtkodo 35270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 203  (2021) [+]
Loĝdenso 98 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 25′ N, 1° 45′ U (mapo)48.408611111111-1.7516666666667Koordinatoj: 48° 25′ N, 1° 45′ U (mapo) [+]
Alto 66 m [+]
Areo 63,55 km² (6 355 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Combourg · Conborn · Komborn (Ille-et-Vilaine)
Combourg · Conborn · Komborn (Ille-et-Vilaine)
DEC
Situo de Combourg · Conborn · Komborn
Combourg · Conborn · Komborn (Francio)
Combourg · Conborn · Komborn (Francio)
DEC
Situo de Combourg · Conborn · Komborn

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Combourg [+]
vdr

Combourg (galolingve ConbornComboute, bretone Komborn) estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio en Francio. Ĝi ŝuldas sian nomon de « berceau du romantisme » ("lulilo de romantikismo") al la verkisto François-René de Chateaubriand, kiu tie pasigis parton de sia juneco en la kastelo de Combourg. Combourg havas stelon () en Guide vert de Michelin.

Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 6 203 loĝantoj sur areo de 63,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 98 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Saint-Malo kaj al la kantono Combourg / Komborn.

La teritorio havas komunan limon kun Lanrigan, Bonnemain, La Chapelle-aux-Filtzméens, Cuguen, Dingé, Lourmais, Meillac, Québriac, Saint-Léger-des-Prés kaj Trémeheuc.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Urbo de Haute-Bretagne, ĝi estas ankaŭ sur la vojo de pordoj de Bretonio. Combourg situas inter Rennes kaj Saint-Malo, en departemento Ille-et-Vilaine.

Hidrografio

[redakti | redakti fonton]
  • La rivero Linon ricevas la alfluanton riveron Dore

Distancoj

[redakti | redakti fonton]

Combourg situas je :

Toponimio

[redakti | redakti fonton]

Sen malnova formo.

Antikveco kaj mezepoko

[redakti | redakti fonton]

Ekde la gaŭla-romia epoko, Combourg okupis strategian pozicion kaj estis vilaĝo kun intensa metiista aktiveco. Ĝis en la 1000-a jaro, la urbo suferis de la ruinigaj atakoj de la vikingoj.

Sunleviĝo

La senjorlando de Combourg estis kreita de la ĉefepiskopo de Dol, Ginguéné aŭ Junkéné, favore al ties malpli juna frato Riwallon de Dol. La senjorlando de Combourg restis posedaĵo de la idoj de Riwallon ĝis la morto de Yseult de Dol en 1197. Tamen la filo, kiun ŝi havis per sia geedziĝo kun Harsculf de Soligné (mortinta ankaŭ en 1197) reprenis la nomon de sia patro fariĝante Johano la Tria de Dol.

La senjorlando de Combourg herede iris al la familioj de Châteaugiron dirata de Malestroit, de Rieux, du Châtel, de Montjean, de Acigné kaj fine de Coëtquen, kiuj sukcesis starigi la senjorlandon al graflando en 1575. La lasta heredintino de tiu familio vendis la graflandon kaj ties kastelon al la gepatroj de Chateaubriand per akto de la la 3-a de majo 1761.


Chateaubriand kaj Combourg

[redakti | redakti fonton]

René-Auguste de Chateaubriand kaj ties edzino Apolline de Bédée, la gepatroj de la verkisto, aĉetis la graflandon de Combourg la 3-an de majo 1761. François-René de Chateaubriand (1768-1848) tie pasigis 2 jarojn de sia juneco. « En la arbaroj de Combourg mi fariĝis tio kio mi estas » skribis li en sia verko Mémoires d'outre-tombe.

La loĝantaro de la komunumo estis favora al la ŝanĝoj enkondukitaj de la franca revolucio, precipe post la fino de la Teroro. La ĉefa revolucia festo estis tiu memoriganta la datrevenon de la ekzekuto de la franca reĝo Ludoviko la Deksesa, akompanata de la ĵuro de malamo al la reĝeco kaj al la anarkio, festata ekde 1795[1]. Ankaŭ la fondo de la Unua Respubliko estas festata ĉiujare.

Ĝis la komenco de la 20-a jc, la ĉefaj laboroj estis pri la butero, la fromaĝoj, la kanabaj veltoloj, la lintoloj, la granito, la tanado kaj la brikoj.

En 1857, la fervojo atingis Combourg. Junie 1893 la urbo proviziĝis per elektro. La urbestro Germain Parent martelis la komencon de tiu celebrado okaze de la festo de bonfaro la 17-an de marto 1893

La dua mondmilito

[redakti | redakti fonton]

La 2-an de aŭgusto 1944, Combourg estis liberigita fare de usonaj soldatoj apartenantaj al la CCA de la 6-a Kirasveturila Divisio.

Politika vivo

[redakti | redakti fonton]

Urbestroj

[redakti | redakti fonton]
Urbodomo de Combourg.
Sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
2001 - Joël Le Besco UMP[2] -


1995 2001 Marie-Thérèse Sauvée PS -


1983 1995 André Belliard RPR -


1977 1983 Joseph Hubert - -


1965 1977 André Belliard - -


1945 1965 Abel Bourgeois - -


1939 1945 Joseph Hubert - -


1919 1939 Émile Bohuon - -


1903 1919 Valentin Cutte - -



Urba konsilio de la junuloj

[redakti | redakti fonton]

Tiu konsilio arigas junajn komburganojn 9- ĝis 14-jarajn elektitajn por du jaroj kaj dezirantaj aktivi en la urba vivo. La urba konsilio de la junuloj, elektita en la 27-a de Novembro 2004, konsistas el 4 knabinoj kaj 5 knaboj.

Ĝemeliĝoj

[redakti | redakti fonton]
Referendumo pri la eŭropa konstitucio (29-an de majo 2005)
Respondo Voĉoj % esprimitaj
JES 1 395 50,62 %
NE 1 361 49,38 %
Abstention : 1 057 (27,07 %)
Kantonaj balotoj (28-an de marto 2004)
Kandidato Partio Voĉoj % esprimitaj
Marie-Thérèse Sauvée Socialista partio 1 365 46,75 %
Joël Le Besco UMP 1 555 53,25 %
Sindetenoj : 922 (27,07%), blankaj balotiloj : 79 (2,63 %)
regionaj balotoj (28-an de marto 2004)
Kandidato Partio Voĉoj % esprimitaj
Jean-Yves Le Drian Socialista partio 1 487 53,35 %
Josselin de Rohan UMP 1 300 46,65 %
Sindetenoj : 982 (25,04%), blankaj kaj nulaj balotiloj : 152 (5,17 %)
Referendumo pri la traktato de Maastricht (20-an de septembro 1992)
Respondo Voĉoj % esprimitaj
JES 1 535 60,94 %
NE 984 39,06 %
Sindetenoj : 1 039 (28,26 %)

Klasado de la loĝantaro laŭ profesioj

[redakti | redakti fonton]
  • Agrokulturistoj : 8,8 % (2,4 %)
  • Metiistoj, komercistoj, entreprenestroj : 8,4 % (6,4 %)
  • Skipestroj, intelektaj profesioj : 6 % (12,1 %)
  • Interaj profesioj : 17,5 % (22,1 %)
  • Dungitoj : 26,5 % (29,9 %)
  • Laboristoj : 32,7 % (27,1 %)

Interkrampe la nacia averaĝo.

Strukturo de la loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
  • Viroj : 48,4 % (48,6 %)
  • Virinoj : 51,6 % (51,4 %)

Interkrampe la nacia averaĝo.

Piramido de la aĝoj

[redakti | redakti fonton]
  • Pli ol 75 jaroj : 11,4 % (7,7 %)
  • 60-74 jaroj : 17,4 % (13,6 %)
  • 40-59 jaroj : 24,3 % (26 %)
  • 20-39 jaroj : 22,9 % (28,1 %)
  • 0-19 jaroj : 23,9 % (24,6 %)

Interkrampe la nacia averaĝo.

  • Du vartejoj kaj unuagradaj lernejoj : unuagrada lernejo (publika), lernejo Sainte-Anne (privata)
  • Du kolegioj : Chateaubriand (publika), Saint-Gilduin, (1865-1890)(privata)
  • Liceo : Chateaubriand (publika)
  • Kliniko Saint-Joseph (1954). Ĝi anstataŭis hospitalon konstruitan en 1876 de la abato Delafosse.

Transportoj

[redakti | redakti fonton]

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo

[redakti | redakti fonton]

(Nekompleta listo)

Lokoj kaj monumentoj

[redakti | redakti fonton]

La kultura heredaĵo de la urbo estis inventarita. Claude Quillivic estas la aŭtoro de la ĝia notico en 2001. 754 konstruaĵoj aŭ grupoj da konstruaĵoj, estis priskribitaj en aparta notico, el kiuj 91 estas relative esceptaj, la triono de tiuj konstruaĵoj datiĝas de la 16-a kaj 17-a jc.

Monumentoj klasitaj historiaj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo enhavas tri monumentojn klasitajn historiaj :

  • La Domo de la Lanterno, starigita en 1575 surloke de fortikigita domo. Ĝi estis registrita per dekreto de la 6-a de majo 1966[5]. Konstruita de Perrine Jonchée. Tiu nomo estis ankaŭ nomata Hôtel TrémaudanMaison de la Tourelle. Ĝi estis restaŭrita en 1968

Aliaj konstruaĵoj

[redakti | redakti fonton]
La preĝejo Notre-Dame de Combourg.
  • Statuo de Chateaubriand, skulptita en 1930 en bloko el griza ŝtono de Pouillenay, de Alphonse Camille Terroir, Granda Premio de Romo kaj metita sur soklo el loka granito; (dorse de la statuo, videblas gravuritaj olelampo kaj steloj, simboloj de la Scio kaj de la Senmorteco, omaĝe al la akademiano Chateaubriand). Ĝi staras sur la placo kun la sama nomo.
  • Nobeldomo de La Bannière
  • la Tour du Pendu ("turo de pendumito") 16-a jc, kiu ŝaldas sian nomon al tragedia legendo.
Muelejoj
  • Muelejo de la kastelo, akvomuelejo sub la vojo de la lago kaj sub la placo Chateaubriand, nun ruinigita.
  • Muelejo de Trémignon
  • Muelejo de Bas-Bourg-Neuf

kaj du aliaj

Nobeldomoj kaj kasteloj
  • Kastelo de Lanrigan fine de la 15-a jc aŭ komence de la 16-a jc apud Combourg. Konstruaĵo kun miksitaj flamgotikaj kaj renesancaj stiloj. Videbla de la vojo. Nevizitebla privata posedaĵo.
  • kastelo de la Bouteillerie sur la vojo de Meillac. Du pavilonoj, ĉiu kun tureto, el kiuj unu utilas kiel kapelo. La tuto estis restaŭrita en la 19-a jc. Tiu senjorlando posedis juĝrajton.
  • Nobeldomo de la Reinais, 15-a jc, situanta sur la vojo de Lanhélin. Antaŭe ĝi havis privatan kapelon el kiu estas konservata ligna statuo de la Trinitato. En 1429 ĝi estis posedaĵo de la senjoro de Melesse, en 1621 de Charlotte Le Vassal kaj en 1706 de René de Vaucouleurs.
Religiaj konstruaĵoj
  • Priorejo de la Trinitato, malnova benediktana priorejo, 16-a jc kaj 17-a jc
arkeologiaj lokoj
  • Romia vojo, iranta de Jublains (Neodunum-Mayenne) al Corseul (Fanum Maetis en la departemento Côtes-d'Armor) kaj pluiranta al Carhaix (Vorginum en la departemento Finistère), pasanta sude de Combourg, proksime de Vieux-Châtel kaj de la teramasoj de Vieux-Châteaux.
  • Menhiro de La Butte kristanigita menhiro
  • Tumulo du Tertre, ĉirkaŭata de fosaĵo, sur la vojo de Dingé
  • Dolmeno de Chevrot ruinigita, situanta sur la kampo "Champ de la Pierre".

Natura heredaĵo

[redakti | redakti fonton]
  • Trankvila Lago, 22 hektaroj.
  • Lago de Maffins.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Pau Banéat, france Le Département d'Ille-et-Vilaine ..., Rennes: Librairie Moderne, J. Larcher, 1927-1929, 4 vol, tome 1, paĝoj 434-449.
  • Guillotin de Corson, france Pouillé historique de l'archevêché de Rennes. Rennes: Fougeray Libraire-éditeur. Paris:René Hatton Libraire-éditeur, 1882-1886, 6 vol, t.4, paĝoj 458-467.
  • Guillotin de Corson, france Histoire de Combourg, Parios, Res Universis, 1990.
  • Michel Brand'honneur, france Les mottes médiévales d'Ille-et-Vilaine. Saint Malo: Les Dossiers du Ce. R.A.A. 1990.
  • Henri Frotier de la Messelière, france Le Guide de l'Ille-et-Vilaine. Nelle éd (1907), Plouagat:s.e., 1994, paĝoj 71-76.
  • Françoise Aubry, france Le Canton de Combourg pendant l'entre-deux guerres, Rennes, 1994, (Archives d'I&V - Mémoire 2 J 874).
  • Jean-Claude Plumerault, france Essai historique sur le prieuré de la Sainte-Trinité de Combourg, 120 pages, (Archives d'I&V - Mémoire 2 J 1031).
  • Joseph Gaspard, france Combourg, Rennes Presejo Oberthur, 1929.
  • Amédée-Aimé Guillotin de Corson, france Combourg son histoire-Châteaubriand L'amateur Averti La Découvrance Rennes (1994) isbn: 2-910--452-11-5
  • Collectif, france Le Patrimoine des communes d'Ille-et-Vialine, Paris, éd. Flohic, 2000, 2 vol. (La heredaĵo de la komunumoj de Francio)
  • Jean-Baptiste Ogée, france Dictionnaire historique et géographique de la province de Bretagne, Nelle éd. (1778-1780) rev. & augm. Rennes: Molliex, 1845, t.1; paĝoj 193-195.
  • Robert Guillautel, france Combourg au Moyen Age et dans les Temps Modernes. In: Société d'Histoire et d'Archéologie de l'Arrondissement de Saint-Malo, 1972.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • france Katastraj dokumentoj: Tableau d'assemblage des feuilles cadastrales de la commune de Combourg, par Naylies géomètre en chef (s.d.) échelle 1/20000e ( A. D. d'Ille-et-Vilaine)
  • Mapo de Francio, folio 128, Dinan, plano realigita sub la estrado de César-François Cassinide Thury, farita en ĉ. 1783 je la skalo de 1 linio por 100 klaftoj (proksimume 1/86 400) Arkivoj de la departemento Ille-et-Vilaine)
  1. Louis Dubreuil, france "Fêtes révolutionnaires en Ille-et-Vilaine", in Annales de Bretagne, volumo 21, tomo 4, 1905, paĝoj 398-399
  2. Joël Le Besco estas ligita al UMP sur la oficiala retpaĝejo de la monisterio pri Enlandaj aferoj
  3. Datumbazo 'Mérimée': PA00090536
  4. Datumbazo 'Mérimée' : PA35000024
  5. Datumbazo 'Mérimée': PA00090537

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]