D. M. Thomas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
D. M. Thomas
Persona informo
Donald Michael Thomas
Naskiĝo 27-an de januaro 1935 (1935-01-27)
en Carnkie, Carn Brea, Kornvalo,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 26-an de marto 2023 (2023-03-26) (88-jaraĝa)
en Truru
Lingvoj anglarusa vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Nova Kolegio • Redruth Grammar School • University High School vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo verkistotradukisto • poeto • sciencfikcia verkisto • romanisto • lerneja majstro • lektorodramaturgo vd
Aktiva dum 1968–2023 vd
Verkado
Verkoj The White Hotel vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Donald Michael THOMAS (la 27-an de januaro 1935 - la 26-an de marto 2023 ) kiu estis konata kiel D. M. Thomas, estis brita verkisto, poeto, tradukisto kaj dramisto [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la vilaĝo Carnkie, Redruth en Kornvalo, Anglio, en familio de stanministoj [2]. En lia junaĝo, lia familio enmigris al Aŭstralio, sed li revenis al Anglio por sia deviga armeservo. Dum sia militservo en 1950-aj jaroj, je la apogeo de la Malvarma Milito, li lernis la rusan. Thomas studis anglan literaturon en Universitato de Oksfordo, instruis en Hereford College of Education (AN) kaj funkciis kiel estro de la fako de literaturo ĝis la kolegio fermiĝis en 1978.

Tra la jaroj li publikigis poezion kaj fikcion. Thomas fariĝis tre fama pro sia libro de 1981, "The White Hotel" (La Blanka Hotelo) [3], kies intriga koro okazas rilate al la masakro de Babij Jar dum la holokaŭsto. Krom poezio kaj fikcio, li verkis nefikcion, inkluzive de biografio de Aleksandr Solĵenicin. Liaj verkoj estis tradukitaj en multajn lingvojn.

Inter 1983 kaj 1990, Thomas publikigis serion da romanoj nomataj "Russian Nights Quintet" (kvinteto de rusaj noktoj), komenciĝante kun Ararat kaj sekvinte de Swallow (1984), Sfinkso (1986) Summit (1987) kaj Lying Together (1990). Summit (pintkunveno) estis inspirita per superpotencaj renkontiĝoj inter gvidantoj Miĥail Gorbaĉov kaj Ronald Reagan) kaj Lying Together antaŭdiris la dissolvon de Sovet-Unio. Poste, lia romano Flying in to Love (1992) koncernas la atenco kontraŭ John F. Kennedy.

Lia scio pri la rusa kaj lia intereso pri la rusa kulturo kaj literaturo estis esprimitaj en serio de tradukoj de la poezio de Aleksandr Puŝkin, Anna Aĥmatova kaj Jevgenij Jevtuŝenko [4].

Thomas vivis ekde 1987 en Truro en Kornvalo. Lia lasta libro, Corona Man: A Fictional Verse Journal in the Plague Year (La korona homo: fikcia versa ĵurnalo en la jaro de la pesto), estis publikigita en julio 2020.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. retejo de BBC - Donald Michael Thomas
  2. "Personal History". I'm Cornish, and very proud of it. It's where I live now
  3. Skene Catling, Patrick (la 5an de januaro 2009). "Bleak Hotel by DM Thomas – review". The Daily Telegraph. Arkivita de la originalo la 15an de februaro 2018. 'The movie-making business is like sex', according to DM Thomas, the Cornish novelist... He thinks a late night of his drinking and singing may have caused William Golding to die the next day.
  4. Ruslingvaj tradukoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]