David H. Levy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David H. Levy
Persona informo
NomoDavid H. Levy
Dato de naskiĝo22-a de majo 1948
NaskiĝlokoMontrealo
Aĝo75
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj scienca verkisto
Geografio
ŜtatoKanado
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
Retpaĝohttp://www.jarnac.org/ [+]
Portalo pri Homoj
vdr

David H. Levy (naskiĝis la 22-an de majo 1948 en Montrealo) estas kanada astronomo kaj scienca verkisto, ĉefe konata kiel kun-malkovrinto de la kometo Shoemaker-Levy 9, kiu, disrompita en pluraj eroj, alfrapis Jupiteron inter la 16-a kaj la 22-a de julio 1992.

Vivo

David H. Levy naskiĝis en Montrealo, provinco Kebekio kaj, tre juna, interesiĝis pri astronomio. Li tamen lernis pri anglalingva literaturo. Li ricevis licencion de la Universitato Acadia de Wolfville en 1972 kaj magistron de la Reĝina Universitato de Kingston (Ontario) en 1979.

Ano de la Reĝa astronomia socio de Kanado, li estis preskaŭ elpuŝita de tie pro malakordo kun anoj de ties direktoraro en 1967. Pli malfrue, Levy komencis korespondi kun Isabel Williamson, kiu estis plej responsa pri lia preskaŭ eksigo, kaj iliaj rilatoj gvidis al vizitoj, prezento de ŝi al al la "Premio de Nacia Servo" kaj nomigo de la "Observatorio Isabel K. Williamson" en ŝia honoro[1].

De la komenco de la 1990-aj jaroj, li aktive observis la kometojn kaj malkovris 22 el ili, jen sole, jen kun la geedzoj Eugene M. kaj Carolyn S. Shoemaker. Li kunmalkovris 41 asteroidojn kun la geedzoj Shoemaker, Henry E. Holt, T. Glinos kaj W. Levy. Du rimarkindaj malkovroj estas la kometo Shoemaker-Levy 9, kiu alfrapis Jupiteron en 1992, kaj la marsa troja asteroido 5261 Eureka.

David H. Levy verkis 34 libroj, plejparte pri astronomia temo, kiel The Quest for Comets (La serĉo de Kometoj) ; la biografio de Clyde Tombaugh aŭ "Shoemaker by Levy" omaĝo al Eugene M. Shoemaker. Li verkis artikolojn en Sky & Telescope, Parade, Sky News kaj Astronomy.

La 28-a de februaro 2010, li ricevis doktorecon de filozofio de la Hebrea Universitato de Jerusalemo kun disertaĵo : "The Sky in Early Modern English Literature - A Study of Allusions to Celestial Events in Elizabethan and Jacobean Writing, 1572-1620"[2] (La ĉielo en la frua moderna angla literaturo - Studo pri aludoj al ĉielaj eventoj en la Elizabetaj kaj Jakobeaj verkoj, 1572 -1620)

Li nune vivas en Vail, (Arizono, Usono). Li kaj lia edzino partoprenis al serio da paroladoj ĉe interreto pri astronomio ; tiu serio finiĝis la 3-an de februaro 2011 ; arĥivoj[3] estas konsulteblaj.

Li paroprenis al la koncepto de teleskopo kiu ricevis la nomon "David H. Levy Comet Hunter"[4] (Kometa Ĉasilo David H. Levy).

Malkovraĵoj



Honoroj

Li estis honorigita per:

Oni donis lian nomon al la asteroido 3673 Levy[8].

Notoj kaj referencoj

  1. Nekrologo de Isabel K. Williamson, fare de David H. Levy (1908 - 2000) el Journal of the Royal Astronomical Society of Canada, vol. 94, n°. 4/5, p. 198 (2000) (angle)
  2. The Sky in Early Modern English Literature - A Study of Allusions to Celestial Events in Elizabethan and Jacobean Writing, 1572-1620 : ĉereta teksto (angle)
  3. Let's Talk Stars - Astronomy Talk Radio (Arĥivoj) (angle)
  4. David H. Levy Comet Hunter (angle)
  5. Chant Medal, paĝaro de la Royal Astronomical Society of Canada" (angle)
  6. The Edgar Wilson Award Recipients (Centra Oficejo por Astronomiaj telegramoj de IAU (angle)
  7. Columnist Biography David H. Levy (el la paĝaro de Astronomy) (angle)
  8. La asteroido (3673) Levy, de IAU Minor Planet Center (angle)

Eksteraj ligiloj