Diana Aitai
Diana Aitai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1988 en Pärnu |
Morto | 26-an de januaro 2011 (22-jaraĝa) en Pärnu |
Mortokialo | Drono |
Tombo | tombejo Vana-Pärnu |
Lingvoj | Esperanto • estona • rusa • finna • angla • germana |
Ŝtataneco | Estonio |
Alma mater | Universitato de Tartu - psikologio (2007–2011) humanitara gimnazio Pärnu Sütevaka (2004–) Baza Lernejo de Kuninga Strato (1995–) |
Familio | |
Patro | Peeter Aitai |
Patrino | Irina Aitai |
Okupo | |
Okupo | esperantisto poligloto poeto verkisto |
Esperanto | |
Denaska esperantisto | Jes |
Diana AITAI (naskiĝis la 3-an de septembro 1988 en Pärnu, Estonio, mortis la 26-an de januaro 2011 en Pärnu, Estonio) estis poligloto, poeto kaj estona esperantisto. Ŝi estis la sola infano de patro Peeter Aitai kaj patrino Irina Aitai.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Fruaj jaroj
[redakti | redakti fonton]La unuaj tri vivojaroj pasis en apudmara vilaĝo Liu. Fariĝante unujara kaj nur komencante paroli ŝi samtempe kun lernado de parolsonoj lernis ankaŭ skribliterojn. En aĝo de 3 jaroj ŝi jam legis kaj 5-jaraĝe legis po libro tage. La patro parolis kun ŝi nur estone kaj la patrino nur ruse. Inter si la gepatroj konversaciis nur en Esperanto, Do Diana Aitai estis dekomence trilingva[1].
Ekde 3-jara aĝo loĝis en urbo Pärnu. Tio alportis gravajn ŝanĝojn - infanvartejo. En unua infanvartejo ĝis tiam tute sana infano ekmalsanetis, sed post komenco de akvoprocedoj la sano reboniĝis. Ŝi estis poste en infanvartejo Pärnu Kesklinna Lasteaed ĝis eklernado en lernejo.
Ekde 3-jaraĝo ŝi kantis en infana koruso de Pärnua Gelernanta Domo, kantado estis unu el ŝiaj ŝatokupoj. Poste aldoniĝis ankaŭ rondo de baleto.
Baza edukado
[redakti | redakti fonton]Lernado komenciĝis en 1995 en Kuninga Tänava Põhikool (Baza Lernejo de Kuninga Strato).
Paralele ankaŭ lernado en infana muzika lernejo kie ŝi studis pianludadon (1995-2003).
Kiel specifaĵo de la baza lernejo estis lernado de la finna lingvo ekde la unua jaro. Tio estis al Diana jam la 4-a lingvo post la estona, rusa kaj Esperanto kiujn lingvojn ŝi ricevis de la hejmo.
La unua klaso estis al Diana nova sperto. Dum tiu jaro ŝi ne havis lernendajn lecionojn ĉar la lernoprogramon de la komenca klaso ŝi sciis jam pli frue, sed necesis lerni adaptiĝi al la klasa kolektivo. Post la unua klaso leviĝis demando pri transigo de Diana tuj al la tria klaso sed la gepatroj decidis restigi Dianan kun la sama klaskolektivo.
En la lernejo ŝi ekhavis problemojn pri interhomaj rilatoj ĉar ŝi estis diferenca de aliaj, sed lernado estis al ŝi pro ŝiaj vastaj scioj kaj interesoj facila mempliperfektigo kaj neniam oni devis ŝin por tio perforte devigi.
Jam en unuaj klasoj ŝi komencis proprainiciate legi-esplori la Biblion. Ŝi havis seriozan intereson pri filozofio kaj aliaj scioj. En la 5-a klaso ŝi legis sciencan libron "Universo, vivo, konscio" de Jossif Ŝklovski kaj en fina etapo de la baza lernejo legegis literaturon pri filozofio, psikologio, religio kaj aliaj temoj.
Ŝi partoprenis en lernantaj olimpikoj de la urbo kaj lando pri diversaj lernobjektoj kaj multfoje atingis tre bonajn rezultojn[2]. (Ekzemple ŝi ricevis unuan lokon en la angla lingvo[3], post kio ŝi estis invitita al akcepto en Britia Konsilio - British Council.)
En la baza lernejo ŝi lernis la finnan, anglan kaj germanan lingvojn.
UNO
[redakti | redakti fonton]2002 estis Diana Aitai unu el du junaj personoj kiuj de Estonio partoprenis en La Monda Infana Forumo okazigata de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNICEF en Novjorko kaj en la speciala kunveno de la plenasembleo de UNO.
Diana estis fariĝinta mondopliboniganto kiu entuziasme parolis kiom multe necesas fari...[4][5].
Notindas ke samtempe vivante en relativa malriĉeco ŝi neniam postulis de gepatroj sed penis esti memlimigitanta.
Daŭriga edukado
[redakti | redakti fonton]Ŝi daŭrigis lernadon en Pärnu Sütevaka Humanitaargümnaasium (humanitara gimnazio) 2004. Tiu lernejo taŭgis al ŝi kaj ŝi kontentis kaj pri instruistoj kaj pri samklasanoj. Ĉi tie ŝi ricevis bonan bazon de scioj kaj kunkreskis kun la klasa kolektivo. Sütevaka ja estas la plej bona lernejo de la urbo. En la gimnazio ŝi lernis la lingvojn francan kaj latinan. Kiam post kelkaj jaroj ŝi devis por studado en Hispanio lerni rapide la hispanan do tio jam estis facila kaj rapida afero.
Dum sia gimnazia tempo ŝi partoprenis plurajn landajn kaj internaciajn sciolimpikojn. (La 4-a Internacia Olimpiado pri lingvistiko en Tartu (Estonio) 2006[6][7], kie ŝi atingis la bronzan medalon, La 5-a Internacia Olimpiko pri Lingvistiko en Sankt-Peterburgo 2007[8], La 15-a Internacia Olimpiko pri Filozofio en Anatolya (Turkio) 2007[9]).
2007 Diana Aitai estis elektita "Lernanto de la jaro 2007" de urbo Pärnu[10].
Universitato
[redakti | redakti fonton]Sekvis studado en Universitato de Tartu 2007. Ŝi ekstudis psikologion. Post la dua kurso ŝi estis dum unu jaro en Hispanio en Universitato de Salamanca. En 2010 ŝi daŭrigis en Tartu kaj prepariĝis por fini la bakalaŭran studon printempe 2011 "cum laude". Ŝi estis nun jam matura agema juna persono kiu ŝatis la universitatan intelektualan medion. Dum lastaj monatoj de sia vivo ŝi aktivis ankaŭ en la Studenta Societo "Põhjala".
Aliaj aktivadoj
[redakti | redakti fonton]Ŝi verkis poezion kaj estis membro de La Poeta Asocio de Estonio (Eesti Luuleliit) kaj Poeta Klubo de Pärnu. Ŝiaj verkoj aperis en pluraj eldonaĵoj. Ŝia pseŭdonimo estis Andeora Astraea.
Ŝi komencis apliki siajn sciojn de psikologio konsultante-helpante homojn per retpaĝo lahendus.net.
2005-2005 ŝi pliperfektigis sian kantadon en kurso de konata estona kantistino Urve Tauts (kaj plurfoje kantis kune kun ŝi duetojn en koncertoj).
Agis en porkleriga Societo de B.G.Forselius kaj estis (antaŭ forveturo al Hispanio) membro de la societa Junulara Estraro. Ŝi prelegis en someraj lernejaj kursoj de la societo[11][12].
Partoprenis en Universala Kongreso de Esperanto en 2008 (Roterdamo) kaj 2009 (Bialistoko).
Morto
[redakti | redakti fonton]La 26-an de januaro 2011 ŝi ripozis en la hejmurbo Pärnu. Promenante laŭ neĝokovrita riverbordo ŝi subite falis en senkovrilan kanalizacian fosaĵon kaj dronis. (Ŝi estas entombigita en Tombejo de Vana-Pärnu.)
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Postmorte eldoniĝis en 2015 kolekto de ŝiaj poemoj en la angla lingvo titolita "Andeora" (ISBN 978-9949-38-552-2).
Estonlingva kolekto de poemoj "Melaniin" 2023 (ISBN 978-9916-4-18086)
Notoj kaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ETV (Eesti Televisioon - La Nacia Televido de Estonio) en la dissendo "Paar" 2006-12-28, 2006-12-30, 2007-01-04
- ↑ Album Diana http://www.facebook.com/album.php?aid=2112487
- ↑ http://vana.www.parnupostimees.ee/index.html?op=lugu&id=10014&number=267&rubriik=77[rompita ligilo]
- ↑ Diana Aitai "Translate Promises Into Action", ĵurnalo "On The Record For Children" (UNO) volume 3, Number 14, May 10 2002
- ↑ Diana Aitai "CHILDREN's FORUM - lapsi on märgatud", revuo "Hea Laps" 7/8 2002 p. 39
- ↑ http://en.wikipedia.org/wiki/International_Linguistics_Olympiad
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-09. Alirita 2011-02-25 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-18. Alirita 2011-03-20 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-17. Alirita 2011-03-20 .
- ↑ Pärnu linna ametlik kodulehekülg: Aasta õpilane. Arkivita el la originalo je 2010-12-19. Alirita 2011-03-02 .
- ↑ http://www.forselius.ee/index.php?page=suvekoolid Arkivigite je 2012-02-07 per la retarkivo Wayback Machine | B.G.Forseliuse Seltsi Suvekool
- ↑ http://www.forselius.ee/index.php?page=sk-olustveres-2008[rompita ligilo] | Suvekooli päevakord
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝo en Vizaĝolibro
Verkoj de Diana Aitai
[redakti | redakti fonton]- Pli frua poezio Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (estone)
- Pli frua poezio Arkivigite je 2013-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- Lastatempaj verkoj (estone)
- La malnova blogo Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- La nova blogo (angle, estone)
Gazetaraj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Silvi Kanoshina, Pärnu Kuninga põhikooli tüdruk kaitses Ameerikas laste õigusi[rompita ligilo], Pärnu Postimees, 22. mai 2002 (pri D.Aitai en UNO (et))
- Silja Joon, Emal ja tütrel on salakeel, mida mõistavad vähesed Arkivigite je 2007-07-24 per la retarkivo Wayback Machine, Pärnu Postimees, 14. oktoober 2006 (pri Diana Aitai kaj ŝia patrino)
- Diana Aitai, Pärnakad osalesid esperantistide kongressil[rompita ligilo] Pärnu Postimees, 06. august 2008 (pri Pärnu-anoj en UK 2008)
- Silja Joon, Üleilmne kongress esperanto sünnilinnas, Pärnu Postimees, 11. august 2009 (pri D.Aitai en UK 2009 en Bialystok)
- Raido Keskküla, Pärnus hukkus kaevu kukkunud noor naine, Pärnu Postimees, 26. jaanuar 2011 (pri pereo de D.Aitai)
- Gerly Kättmann, Mõeldes Dianale, Pärnu Postimees, 28. jaanuar 2011
- Kaarel Tigas, Dianast pidi saama suur ja kuulus inimene, Õhtuleht, 28. jaanuar 2011
- Kaarel Tigas, Kas Diana nägi oma surma ette? Õhtuleht, 3. veebruar 2011
Rakontoj de amikoj
[redakti | redakti fonton]Aliaj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Decido de la registaro de Estona Respubliko pri formado de la delegacio al UNO kaj La Infana Forumo (D.Aitai estas en la listo)
- http://www.unicef.org/specialsession/ Arkivigite je 2019-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- en:International Linguistics Olympiad (angle)
- Internacia lingvistika olimpiko 2006 Arkivigite je 2011-05-09 per la retarkivo Wayback Machine D.Aitai - bronza medalo
Videoklipoj
[redakti | redakti fonton]- Diana Aitai en Anglujo
- Diana Aitai sur rivero Dee (Britio)
- Diana Aitai dum Baltaj Esperanto-Tagoj 2009 pri historio de Pärnu
- Diana Aitai dum Universala Kongreso de Esperanto 2008 Roterdamo