Diskuto:Verda Partio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tiu ĉi paĝo, mi proponas ŝangi la frazon "verda partio", kie ajn ĝi okazas, esti "ekologia partio". Ĉu tio bonas? -- Gabriel BEECHAM 00:01, 26. Jul 2004 (UTC)

Jes (Eliot)

Ŝablono pri verda politiko[redakti fonton]

La anglalingva artikolo pri verdaj partioj enhavas tiom belan ŝablonon! Se iu enuas kaj lertas je ŝablonkreado, mi taksas tian belaĵon sufiĉe bona ankaŭ por nia vikipedio.

--Nick 18 apr 2008, 13:01 (UTC)

Tutmonda ŝablono pri verdaj partioj ja ne ekzistas, sed jes ŝablono pri la eŭropaj verdaj partioj, kaj ĝi estas bele plena (jam de decembro 2007, kaj ankoraŭ nun multe pli modela ol la angla...). Vidu mem:

Se amasiĝas artikoloj pri la verdaj partioj en aliaj mondopartoj, plej bone estus krei tri pliajn, similajn, ŝablonojn pri la aliaj tri mondopartaj branĉoj de la tutmonda federacio de verdaj partioj, ĉar la eŭropa ŝablono jam tiom plenas ke ne nepre necesas ankoraŭ enŝovi pliajn partiojn el aliaj mondopartoj.

Aidas 08:34, 18. Okt 2009 (UTC)

Tutmondaj Verduloj[redakti fonton]

Tiu-ĉi teksto, kiu plejparte estas listo de naciaj verdaj partioj, facile povus iĝi artikolo pri la tutmonda federacio de verdaj partioj, en kiu la listo pri unuopaj verdaj partioj estus parto, kiel estas en alilingvaj artikoloj... Mi nun ne entreprenas tion, sed nur transprensas la belan plenan liston de membraj kaj observantaj partioj de la Eŭropa Verda Partio kun du aldonoj de ekologiaj partioj ne membraj en la EVP al la ĉi-tiea ĝis nun magra kaj misa listo de eŭropaj verdaj partioj.

Aidas 08:25, 18. Okt 2009 (UTC)