Partio Verda (Slovakio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Partio Verda en Slovakio)
Partio Verda (en Slovakio)
Strana Zelených (na Slovensku)
Emblemo de Partio Verda (en Slovakio)
Verda partio
Lando  Slovakio
Fondiĝo 1990
Lingvo(j) Slovaka
Ĉefa sidejo Sienkiewiczova 4
811 09 Bratislavo 1
Ideologio Verda politiko
Retejo www.stranazelenychpuchov.sk
vdr

La Partio Verda - slovake Strana Zelených - ĝis januaro 2006 oficiale Partio Verda en Slovakio - slovake Strana Zelených na Slovensku - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Slovakio. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1990. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.

jaro de balotoj balotoj en voĉnombro voĉnombro % nombro de mandatoj pozicio rolo en parlamento
1990 Slovaka nacia asembleo 117 871 3,48 % 6 7. loko opozicio
1992 Slovaka nacia asembleo 33 372 2,14 % 0 11. loko ekster parlamento
1994 1 Nacia asembleo de SR 299 496 10,41 % 18 2. loko opozicio
1998 2 Nacia asembleo de SR 884 497 26,33 % 42 2. loko koalicio SDK, SDĽ, SMK a SOP
2002 Nacia asembleo de SR 28 365 0,98 % 0 13. loko ekster parlamento
2006 3 Nacia asembleo de SR ne partoprenis - - - -
2010 4 Nacia asembleo de SR ne partoprenis - - - -

1 La partio partoprenis balotojn en kvarmembra koalicio Komuna elekto, kiun reprezentis partioj Strana demokratickej ľavice, Sociálnodemokratická strana Slovenska kaj Hnutie poľnohospodárov Slovenskej republiky kaj Strana zelených na Slovensku.

2 La partio subtenis kandidatliston de Slovenská demokratická koalícia, sur kiu kandidatis kelkaj pasintaj membroj de la partio, kiuj formale membriĝis en SDK; SDK ekestis ne longe antaŭ la balotoj per unuiĝo de partioj Demokratická únia, Kresťanskodemokratické hnutie, Demokratická strana, Sociálnodemokratická strana Slovenska kaj Stranou zelených na Slovensku (DÚ+KDH+DS+SDSS+SZ).

3 La partio oficiale subtenis kandidatliston de Slobodné fórum, kelkaj membroj partoprenis balotojn ĵus sur ĝia kandidatlisto, sed ĝi ne sukcesis kaj ne eniris parlamenton.

4 Partianoj kandidatis sur kandidatlistoj de partioj Strana demokratickej ľavice kaj Únia – strana pre Slovensko. Nek unu de tiuj ĉi partioj eniris parlamenton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]