Verda Alternativo
Etoso
Verda Alternativo | |
---|---|
Зелёная Альтернатива (Zeljonaja Alternativa) | |
Verda partio | |
Lando | Rusio |
Estro | Aleksej Kozlov kaj Viktoria Gromova |
Fondiĝo | 1991 / 2005 |
Lingvo(j) | rusa |
Ĉefa sidejo | pk. 233, 394000 Voroneĵ Moskva oficejo, pk. 141, 125009 Moskvo |
Retejo | www |
La partio Verda Alternativo - ruse Зелёная Альтернатива, latinliterigite Zeljonaja Alternativa - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Rusio. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1991 kiel loka partio en Sankt-Peterburgo, iom post iom iĝis politika partio tutlanda, kaj ĝis la jaro 2005 nomiĝis Interregiona Verda Partio. Sur eŭropa nivelo, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio.
Dua, pli nova, verda partio en Rusio nomiĝas Unuiĝo de Rusiaj Verduloj. Dum la "Verda Alternativo" estas plena membro de la Eŭropa Verda Partio, la "Unuiĝo de Rusiaj Verduloj" nur dum majo 2006 atingis la statuson de observa membro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficialaj paĝoj de la partio Arkivigite je 2013-09-09 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
- Bazaj informoj pri la partio en la paĝaro de Eŭropa Verda Partio[rompita ligilo] (angle)