Alternativo Demokratia (Malto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alternativo Demokratia
Alternattiva Demokratika
Emblemo de Alternativo Demokratia
Verda partio
Lando  Malto
Estro Arnold Cassola (ekde 2013)
Fondiĝo 1989
Lingvo(j) Malta
Ĉefa sidejo 10, Triq Manwel Dimech, Sliema
Ideologio Verda politiko
Retejo www.alternattiva.org.mt
vdr

La partio Alternativo Demokratia - malte Alternattiva Demokratika - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Malto. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1989, kiam la prezidento de la Malta Labora Partio, Toni Abela, kune kun kelkaj kunpartianoj forlasis sian originan partion kaj kuniĝis kun pluraj grupoj da ekologiaj aktivistoj por por fondi nacian verdan partion. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.

La partio havas membrojn en kvar urbaj parlamentoj de la insulo. Dum la jaro 2003, ĝi tre subtenis la referendumon pri aliĝo de Malto al la Eŭropa Unio. Dum 2004, la partio atingis rimarkindan rezulton dum la naciaj balotoj por la Eŭropa Parlamento, kolektante 9,33 procentojn de la voĉoj. La partia kandidato, Arnold Cassola, nur je malmultaj voĉoj malsukcesis elektiĝi eŭropa parlamentano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]