Partio Verda de Rumanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio Verda de Rumanio
Partidul Verde din România
Emblemo de Partio Verda de Rumanio
Verda partio
Lando  Rumanio
Estro Adrian Calota kaj
Mariana Cojocaru-
Esanu
(parolistoj)
Lingvo(j) Rumana
Ĉefa sidejo Str. Radna 47
Bucureşti (Bukareŝto)
Ideologio verda konservativismo, poreŭropismo, naturprotektismo, kontraŭkorupto, Verda politiko, socialdemokratio, liberalismo
Retejo www.partidulverdeverzii.ro
vdr

La partio Partio Verda de Rumanio - rumane Partidul Verde din România, ofte pli malformale mallongigite "Verzii" (Verduloj) - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Rumanio. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco. La partio momente ne reprezentiĝas en la nacia parlamento.

Politiko[redakti | redakti fonton]

antaŭa emblemo de 2006

Krom la engagiĝo por ekologiaj temoj, kiel la rekreskigo de arbaroj kaj la redukto de aera poluo, la Partio Verda ankaŭ pledas por iuj postuloj de libera ekonomio, kiel la privatigo de ŝtate posedataj entreprenoj. La partio subtenas la plivastigon de la individuaj rajtoj kaj la dividon de ŝtato kaj la unuopaj religiaj komunumoj, inkluzive de laŭgrada ĉeso de ĉia ŝtata subteno por religiaj institucioj. Kiel la vasta plimulto de aliaj rumaniaj politikaj partioj, ĝi krome subtenas pli fortan integriĝon de la lando en la Eŭropan Union.

Dua verda partio[redakti | redakti fonton]

Historie en Rumanio ankoraŭ ekzistas dua verda partio, la Partio Ekologiista Rumana, kiu ne internacie ligatas al tegmenta organizaĵo kaj samkiel la "Partio Verda" momente ne reprezentiĝas en la nacia parlamento, sed dum la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento estis perceptebla politika forto en la lando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]