Distrikto Iași

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Iaşi)
Distrikto Iași
distrikto
Ĉefurbo Iași
Regiono regiono Moldavio
mallonge IS
Telefono +40×32...
Areo
 
5 476 km²
(23-a rango)
Loĝantaro 760 774
(stato de 2021, 2-a rango)
Loĝdenso 139/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Iași [jaŝj] estas distrikto (rumane județ) en la orienta Rumanio, en provinco Moldavio, ĉe la landlimo kun Respubliko Moldavio. La ĉefurbo estas Iași. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 760 774 loĝantoj sur areo de 5 476 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 139 loĝantoj/km².

Blazono de distrikto Iași

Najbaroj: oriente: Moldavio; sude: distrikto Vaslui; okcidente: distrikto Neamț; nord-okcidente: distrikto Suceava; norde: distrikto Botoșani.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la jara statistiko de 2006 la distrikto havis 824.083 loĝantojn (takso de 2008: 826.552). Per tio ĝi estas la dua plej loĝata distrikto de Rumanio, post Bukareŝto. La loĝdenso estas 150,5/km². Preskaŭ 98 % de la loĝantoj estas rumanoj.

Urboj en distrikto Iași[redakti | redakti fonton]

  • Hârlău
  • Iași
  • Pașcani
  • Podu Iloaiei
  • Târgu Frumos

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]