Kamjansko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dniprodzerĵinsk)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en dnipropetrovska provinco. Pri vilaĝo en transkarpata provinco vidu la artikolon Kamjanske.
Koordinatoj: 48°31′0″N 34°37′00″E  /  48.51667°N, 34.616667°O / 48.51667; 34.616667 (Kamjansko)
Kamjansko
ukraine: Кам'янське
Urbo
Прометей..JPG
Prometeo disŝiranta ĉenojn - simbolo de la urbo, skulptaĵo de Oleksij Sokil
Flag of Kamianske.svg
Flago
Coat of Arms of Kamianske.png
Blazono
Oficiala nomo: Кам'янське
Lando Ukrainio Ukrainio
Regiono dnipropetrovska provinco
Koordinatoj 48°31′0″N 34°37′00″E  /  48.51667°N, 34.616667°O / 48.51667; 34.616667 (Kamjansko)
Areo 138 km² (13 800 ha)
Loĝantaro 240 682 (1.01.2015)
Denseco 1 744,07 loĝ./km²
unua mencio 1750
Poŝtkodo 51900
Telefona antaŭkodo +380-5692
Situo enkadre de Ukrainio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ukrainio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kamianske
Retpaĝo: [1]

Kamjansko, Kamjanske, ukraine Кам'янське (ĝis 2016 Dniprodzerĵinsk, ukr. Дніпродзержинськ,) estas grandurbo en Ukrainio, en la Dnipropetrovska provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kamjansko etendiĝas laŭ Dnepro (pli precize laŭ Dniprodzerĵinska rezervujo) en la meza parto de la lando. Ĝia orient-okcidenta etendiĝo estas 22 km, nord-sud - 18 km. La urbo troviĝas 35 km okcidente de la urbo Dnipro.

La avenuo Svobody en Kamjansko

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj periodoj[redakti | redakti fonton]

Dum la epoko de Kieva Regno tra la loko de hodiaŭa Kamjansko pasis gravaj komercaj itineroj, inter alie la varenga-greka itinero. Apude troviĝis trapasejo tra la rivero Dnepro. Pro oftaj tataraj-mongolaj atakoj la tereno iĝis parto de tiel nomataj Sovaĝaj Kampoj.

La unua konata spuro de homa setliĝado en la tereno de Kamjansko estas la kurgano Romanivskij menciita en la 16-a jarcento de Guillaume Le Vasseur de Beauplan. Sur la kurgano zaporogoj kolektiĝis por militaj konsilioj. En tiu loko aperis la kozaka setlejo Romankove. Amasa ekloĝado en tiu tereno komenciĝis en la periodo de Nova Siĉo kaj tiam aperis la zaporogaj setlejoj Karnauĥivka (1738) kaj Trituzne (1740), kiuj apartenis al la kodaka provinco[1].

La unua mencio pri Kamjansko venas el 1750, okaze de konstruo de preĝejo. La nomo devenas de la vorto kamin (ŝtono), ĉar en tiu epoko la riverbordoj de Dnepro estis ŝtonoplenaj. La nomoj de Karnauĥivka kaj Trituzne devenas de iliaj fondintoj - kozakoj Semen Karnauĥ kaj Danil Trituz (Trejtuz)[2].

Post la malfondo de Zaporoga Siĉo en 1775 la setlejoj iĝis armeaj restejoj en la novorusia gubernio. Ekde 1802 ili estis partoj de la jekaterinoslava distrikto en jekaterinoslava gubernio.

Kiel loko fora de ĉefaj komercaj itineroj kaj industriaj zonoj, Kamjansko evoluis malrapide. Laŭ censo farita en 1782 en la vilaĝo loĝis ĉ. mil homoj. Ili okupiĝis ĉefe pri agrikulturo, bredado, fiŝkaptado kaj eta industrio.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Vido al Kamjansko inter 19 kaj 20 jc.

Vera disvolviĝo de Kamjansko komenciĝis en la 2-a duono de la 19-a jarcento, dum industriiĝado de Rusia Imperio. Aperas forĝejoj, muelejoj kaj vendejoj. En la 1880-aj jaroj post konstruo de la apude iranta jekaterinoslava fervojo en Kamjansko ekkreskas industrio. En 1886 en la vilaĝo loĝis 2901 homoj[3], estis 479 bienoj, ortodoksa preĝejo kaj okazis dimanĉaj foiroj.

Romkatolika preĝejo Sankta Nikolao malfermita en 1897

En 1887 la Nord-Rusia Dnipra Metalindustria Societo komencis konstrui la plej grandan tiutempan metalfabrikon. La 17-an de februaro 1889 ekfunkciis en ĝi la unua grandforno.

La loĝantaro ekkreskis rapide danke al novaj laboristoj de la fabriko, kaj en 1896 Kamjansko havis jam 18 mil loĝantojn.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la Oktobra Revolucio Kamjansko estis sub regado de diversaj politikaj fortoj kaj militaj grupoj. La 28-an de decembro 1917 establiĝis bolŝevika regantaro, kaj en aprilo 1918 Kamjanskon ekokupis germanaj-aŭstraj trupoj subtenantaj la hetmanlandon de Pavlo Skoropadskij. Fine de 1918 la germanoj lasis Kamjanskon, ĝis junio 1919 la urbo restis sub regado de bolŝevikoj. En junio-julio 1919 Ruĝa Armeo batalis por Kamjansko kaj Katerinoslavo kontraŭ la blanka armeo de Anton Denikin, kiu konkeris la urbon la 26-an de julio 1919. La 1-an de januaro 1920 Kamjansko estis fine konkerita de Ruĝa Armeo.

La 19-an de decembro 1923 laŭ streboj de la kamjanska konsilio de laboristaj deputitoj oni fine decidis doni al Kamjansko la statuson de urbo.

La 1-an de februaro 1936 oni ŝanĝis la nomon de Kamjansko al Dniprodzerĵinsk, honore al soveta ŝtata funkciulo Feliks Dzerĵinskij, fondinto de Ĉeka.

En 1938 la urbon aliĝis la vilaĝoj Romankove kaj Trituzne.

En 1935 ekfunkciis la unua tramo.

Dum la dua mondmilito la urbo estis okupata de nazia armeo (23-a de aŭgusto 1941-25-a de oktobro 1943. Dum la okupado kaj reliberigaj bataloj ĉiuj fabrikoj de la urbo estis ruinigitaj. Detruitaj estis ankaŭ multaj loĝdomoj.

Post la milito oni refunkciigis la fabrikojn. En 1956 oni komencis konstrui hidroelektran centralon sur Dnepro.

La 2-an de julio 1996 okazis grandskala akcidento. Troŝarĝita tramo iranta laŭ la strato Ĉapajeva komencis gliti malsupren laŭ deklivo pro paneinta bremso, elreliĝis kaj antaŭeniris ĝis lernejo. Ĉ. 30 homoj mortis kaj 100 estis vunditaj rezulte de la akcidento. Pro registara esplorado de la afero urbestro Serhij Ŝerŝnev kaj lia deputito Ihor Laktionov rezignis el siaj postenoj.

21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La 19-an de majo 2016 Verĥovna Rada kadre de la kontraŭkomunismiga politiko ŝanĝis la nomon el Dneprodzerĵinsk al Kamjanske.[4]. La decido ekvalidis en la tago de ĝia akcepto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dniprodzerĵinska Akademia Muzik-Drama Teatro Lesja Ukrajinka
Muzeo de la historio de Kamjansko

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la urbo naskiĝis Leonid Breĵnev, ĝenerala sekretario de KPSU en 19661982.

Nursultan Nazarbajev, prezidanto de Kazaĥio, lernis en ŝtalfara fabriko en Kamjansko[5].

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Мікротопонімія Кам'янського -дніпродзержинська:історичний ракурс (ukraine)
  2. Топоніми Дніпродзержинська(Карнаухівка,Тритузне) (ukraine)
  3. Волости и важнѣйшія селенія Европейской Россіи. По данным обслѣдованія, произведеннаго статистическими учрежденіями Министерства Внутренних Дѣл, по порученію Статистическаго Совѣта. Изданіе Центральнаго Статистическаго Комитета. Выпуск VIII. Губерніи Новороссійской группы. Peterburgo, 1886 j. — VI + 157 p.
  4. Sesio de Verĥovna Rada la 19-an de majo 2016
  5. Nazarbajev, Nursultan (1998), Nursultan Nazarbayev: My Life, My Times and My Future..., (ISBN 1899044191)