Cirklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Duoncirkla)
Jump to navigation Jump to search
Cirklo

En geometrio, cirklo estas aro de ĉiuj punktoj en ebeno ĉe fiksa distanco (la radiuso) de fiksa punkto (la centro).

En xy-a koordinatsistemo, la cirklo kun centro (x0,y0) kaj radiuso r estas la aro de ĉiuj punktoj (x,y) tiel ke

  • Periferio de cirklo:
  • Areo de cirklo:

Cirklo estas 1-dimensia fermita dukto.

Cirklo estas speco de koniko; ĝi estas rigardebla kiel elipso kies fokusoj estas kunfanditaj kun la centro de la cirklo. La granda kaj la malgranda duonaksoj havas la saman longon, la discentreco, , = 0. Ĝi estas la intersekcio inter ebeno kaj rivolua konuso kies akso estas orta al la ebeno.

Laŭ Francisko Azorín Cirklo estas Surfaco limigita per cirkonferenco.[1] Kaj li indikas etimologion el greka kirkos, krikos kaj tio de tie la latina circus (ĉirkaŭo).[2]

Difinoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĥordo: rekta segmento, kiu kunligas du punktojn de cirklo.
  • Arko: segmento de cirklo limita de du punktoj.
  • Radiuso: rekta segmento kiu kunligas la centron al punkto de la cirklo
  • Diametro: rekta segmento kiu trapasas la cirklan centron kaj kunligas du punktojn de la cirklo.
  • Disko: regiono en ebeno enhavata ene de cirklo (la termino cirklo estas ankaŭ foje uzata por signifi tian diskon).
  • Cirkla sektoro: parto de disko kun du radiusaj strekoj kaj arko.
  • Centra angulo: angulo kies vertico estas la cirkla centro; aŭ angulo inter du radiusoj.
  • Cirkonferenca angulo: angulo kies vertico estas unu punkto de la cirklo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 48.
  2. Azorín, samloke.