Saltu al enhavo

Edmond Privat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Edmond Privat

Edmond Privat en la 1950aj jaroj
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1889
en Ĝenevo
Morto 28-an de aŭgusto 1962
en Rolle
Lingvoj Esperantofranca
Nacieco franclingva sviso
Ŝtataneco Svislando
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Ĝenevo Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Edmond Privat
Familio
Edz(in)o Yvonne Bouvier (1926–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pacaktivisto
historiisto
universitata instruisto
dramaturgo
esperantisto
poeto
verkisto
ĵurnalisto
esperantologo Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto listo de liaj verkoj
Esperantisto numero 8078
vdr
Edmond Privat en 1906
ICK-prezidanto Edmond Privat, 1925

Edmond PRIVAT [priva] (naskita la 17-an de aŭgusto 1889 en Ĝenevo; mortinta la 28-an de aŭgusto 1962) estis franclingva svisa esperantisto, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado. Lia unua edzino (1911-1926) estis franca esperantistino, Angèle Fallot. En 1926 li geedziĝis kun Yvonne Bouvier, kiu estis same aktiva esperantistino, akompananta lin dum esperantaj aranĝoj, en la loka agado kaj kiel kasistino de Svisa Esperanto-Societo.

Esperanto-agado

Privat lernis Esperanton komune kun sia samlernejano Hector Hodler en 1903. En la sama jaro ili fondis la gazeton Juna Esperantisto. En 1905 li kiel 16-jara junulo partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer, kien li piede pilgrimis kaj kie li kun matura elokventeco parolis.

Privat en la Pariza universitato studis lingvosciencon kaj historion. Meritas specialan atenton liaj libroj franclingvaj pri historio kaj psikologio de popoloj. Privat prezidis internaciajn komitatojn kaj konferencojn por la liberigo de subpremitaj nacioj. Li estis pioniro de la popolklerigo kaj de la kooperativa sistemo en Svislando. Tiu meritplena vivo estas organisme traplektita de Esperanto-rilatoj.

En 1907 kaj 1908 li faris longajn propagandvojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo, en 1911 en Ruslando kaj Mez-Eŭropo.

karikatura bildkarto el ĉ. 1913

Li estis komitatano (unue "vickomitatano") de UEA ekde 1912. De 1920 ĝis 1934 li estis ĉefredaktisto (longtempe kun la titolo "gvidanto") de la oficiala organo, la revuo Esperanto. De 1924 ĝis 1928 li estis prezidanto de UEA, kaj samtempe prezidanto de Internacia Centra Komitato, sed rezignis post skandalo kiun li eliris tamen kiel senkulpulo. Privat antaŭenigis la internacian Esperanto-organizon en kaj ekster UEA.

Krome li de 1921 ĝis 1928 estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo.

Per siaj verkoj Historio de la lingvo Esperanto [duvoluma] kaj Vivo de Zamenhof li fariĝis unu el la plej gravaj historiistoj de Esperanto.

Li verkis filologian studon Esprimo de sentoj en Esperanto, estas aŭtoro de Ginevra kaj de poemaro Tra l' silento. Ankaŭ li aktivis sur pedagogia kampo kiel aŭtoro de populara legolibro Karlo kaj bonega Kursa lernolibro.

Pri sia spirituala vivo, Edmond Privat frekventis la Religian Societon de la Amikoj (Kvakeroj), konatan por sia pacismo kaj sendogmeco. Li estis akceptita kiel ano de tiu Societo, ekde 1936. En tiu religia societo ankaŭ, Edmond Privat estis fame konata. Estas kun tiuj kvakeroj, ke Edmond Privat organizis iun prelegon de Gandhi, en Laŭzano, en 1931. Poste, kiam Gandhi reiris al sia lando, Edmond Privat kaj Yvonne Bouvier vojaĝis kun li sur la ŝipo. Li pasis pluraj monatoj en Indio.

Tiuj travivaĵoj estas la temo de lia franclingva libro "Aŭ Indes avec Gandhi" ("En Indio, kun Gandhi"). Al Gandhi kaj Nehru ligis lin ne nur admiro sed ankaŭ persona amikeco.

Dum la jaroj 1923-1926 Privat estis honora konsilanto kaj vicdelegito de Irano ĉe tiama Ligo de Nacioj. Li prezentis Esperanton krom al la tiama Ligo de Nacioj ankaŭ al Internacia Labor-Oficejo kaj al Universala Telegrafa Unuiĝo. Li estis brila organizanto, aranĝis plurajn internaciajn konferencojn, kiel pri instruado de Esperanto en Ĝenevo (1922), Komercan kaj Turisman Konferencon en Venecio (1923), Internacian Radio-Konferencon en Ĝenovo (1924), Konferencon de Komerco kaj Industrio en Parizo (1925), Konferencon Paco per lernejo en Prago (1927), kie Esperanto estis sola oficiala traduklingvo. Aparteninte al la plej elokventaj oratoroj li ricevis post morto de Zamenhof oficon fari ĉiujare la tradician kongresan paroladon ĉe la solena inaŭgura kunveno.

Edmond Privat, kvankam ĵurnalisto por socialisma gazeto La sentinelo, ne aliĝis al SAT, la organizo por maldekstruloj.

Unu el la grandaj meritoj de Edmond Privat estis la enkonduko en 1946 de esperantlingvaj elsendoj ĉe Svisa Kurtonda Radio (poste nomata Svisa Radio Internacia). Tiujn elsendojn li mem realigis ĝis sia morto en 1962, depost kiam la laboron daŭrigis Claude Gacond dum 30 jaroj, ĝis la ĉeso de la esperantaj elsendoj de SRI en 1992.

Aliaj agadoj

En la jaro 1932 li skribis franclingve en La sentinelo pri la tragika pereo de 12 laboristoj en urbo Ĝenevo okaze de kontraŭfaŝista manifestacio. La laboristaro ne falu en kaptilon de perforto, ne eblas kontraŭbatili perforton per perforto. Tiu opinio venas el lia forta sinteno al la ideoj kaj ag-metodoj de Gandhi. Pri ĵurnalismo indas noti ankaù, ke Edmond Privat ofte skribis artikolojn en la ĵurnalo L'Essor, kaj estis ties redaktoro dum la periodo 1944-1949.

Edmond Privat estis profesoro en la Universitato de Neuchâtel.

Verkoj

Kovrilpaĝo de Esprimo de sentoj en Esperanto
  • Karlo (legolibro, 1909)
  • Ĉe l' koro de Europo (broŝuro, 1909)
  • Vivanta lingvo de vivanta popolo (1910)
  • Pri esperanta literaturo (1912)
  • Tra l' silento (originalaj poemoj, 1912)
  • Ginevra (originala versa dramo-legendo, 1913)
  • Kursa lernolibro (1913)
  • Historio de la lingvo Esperanto (du volumoj, 1912, 1927)
  • Vivo de Zamenhof (1920)
  • Esprimo de sentoj en Esperanto (1931) filologia studo; reeldono: Internacia Esperanto-Instituto, Den Haag, 1957 (vidu foton!)
  • Interpopola konduto (filozofio, 1934) psikologia studo de internaciaj problemoj.
  • Federala sperto (1958)
  • Junaĝa verkaro (1960) (kiu entenus la poemaron Tra l' silento)
  • Aventuroj de pioniro (1963) amuzaj rakontoj pri gravaj renkontiĝoj kaj eventoj
  • Aux Indes avec Gandhi (1948)
  • Vivo de Gandhi (1967)
  • Du paroladoj

Rete legeblaj verkoj

grekeKarlo grekeEsprimo de sentoj en Esperanto ne trovebla grekeVivo de Zamenhof en PDF no trovebla

Eksteraj ligiloj

Trovu « Edmond Privat » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

grekeFonds Edmond Privat - arkivoj de kaj pri Edmond Privat en la Biblioteko de La Chaux-de-Fonds grekePrivat kaj Lanti - artikolo de Georges Lagrange en La Ondo de Esperanto grekeVerkoj de kaj pri Edmond Privat en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo