Enzo Fernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enzo Fernández
en septembro 2022
en septembro 2022
Persona informo
Naskonomo ئینزۆ خێرێمیاس فێرناندێز
Naskiĝo 17-an de januaro 2001 (2001-01-17) (23-jaraĝa)
en San Martín, parto de granda Bonaero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Enzo Fernández estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  17-an de januaro 2001(nun 2001-01-17) en San Martín, parto de granda Bonaero, do nun estas 23-jara. Post profesia futbalado jam ekde la jaro 2019, ekde la komenco de 2023 li membras en la unua vira teamo de la klubo Chelsea. Krome ekde la jaro 2022 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, kaj samtempe nur en 2019 ankaŭ membris en la juna argentina futbala teamo de sub-18-jaruloj (sed ne en la teamo de sub-23-jaruloj, kiu eblintus interalie partopreni en la "Somera Olimpiko 2020" pro la kronvirusa pandemio prokrastita al 2021 en Tokio). Kadre de la regula nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro kaj kun la teamo venkis la turniron. Matĉe li en la nacia teamo de 2022 rekoneblis per la numero "24". En la turnio li elektiĝis per esti honorigita pri trofeo de plej rimardinda juna futbalisto.

en kapopilka duelo kun la meksikano Héctor Moreno (en verda ĉemizo) en la Futbala Mondpokalo 2022