Epoko de Amforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simbolo de la Epoko de Amforo: La Vitruvia homo fare de Leonardo da Vinci. Da Vinci kreis ĉi tiun desegnaĵon ĉ. 1487. La simboloj de Ĉakraoj, aŭ energiaj centroj, estis aldonita poste [1].
15-a-jarcenta ilustraĵo por la zodiaka signo Amforo (Akvisto).

La Epoko de Amforo (ankaŭ konata kiel Akvario kaj Akvisto, latine Aquarius) estas centra koncepto ene de la Nova Epoko. Tiu ĉi epoko estas unu el la dek du astrologiaj aŭ zodiakaj epokoj difinitaj per la koncepto de "granda jaro" aŭ "ekvinoksa ciklo", determinita siavice per la astronomia fenomeno de la stela precesio (precesio de la ekvinoksoj) kaj ankaŭ konata kiel la "platona jaro".

La termino venas de astrologio kaj indikas en kiu zodiaksigno la printempa ekvinokso okazas. La printempa ekvinokso ŝanĝas zodiaksignojn je 2100-jaraj tempintervaloj. Ekde antikvaj tempoj, la tero estas en la signo de Fiŝoj, kaj ĉi tio daŭros kelkcent jarojn pli antaŭ ol la suno eniros la signon de Amforo [2].

Pluraj jaroj estis indikitaj de diversaj astrologoj por la ŝanĝon: 2150, 2654 aŭ 234. Aliaj opinias, ke la ŝanĝo jam okazis kaj ligis ĝin al eventoj en la historio, en 14331844. Kelkaj astrologoj kredas ke la transiro de unu astrologia aĝo al alia kaŭzos paradigmoŝanĝojn en religio kaj scienco.

Laŭ mistikuloj, modernaj okultistoj, anglo-hindaj teozofoj kaj nov-epokuloj, la mondo estis en la Epoko de Amforo ekde la dua duono de la 20-a jarcento. Ĉi tio estas klarigita per la fakto ke, en la momento de la naskiĝo de Kristo, la printempa punkto migris de la konstelacio Arieso al la konstelacio Fiŝoj kaj de tie, proksimume 2000 jarojn poste, al Amforo [3].

Famaj figuroj kiel Rudolf Steiner, Paul Le Cour, Guy Ballard kaj Max Heindel estis inter la unuaj se temas pri doni formon al la koncepto komence de la 20-a jarcento [4]. La fluo de la nova epoko estis konceptita ekde tiam, fariĝante la akso de diversaj revoluciaj grupoj, kun la celo transdoni senkondiĉan amon, pacon inter la homamasoj kaj amon al onia planedo kaj ĝia naturo. Nuntempe, krom astrologoj, kiuj estas multe pli mergitaj en ĉi tiu temo, la Epoko de Amforo fariĝis parto de aliaj spiritaj tendencoj, kiel jogo kaj rejkio.

Tradicie, Aquarius estas asociita kun elektro, komputiloj, flugado, demokratio, libereco, humanitarismo, idealismo, modernigo, nervozaj malordoj, ribelemo, kontraŭkulturo kaj nekonformismo, filantropio, veremo, kuraĝo, homeco kaj nedecidemo.[5][6]

Ene de la nova epoko kaj popola kulturo, estas komuna kredo, ke la Epoko de Amforo estigos vastan novan spiritecon, kie oni serĉas en si mem, kaj agas ĝuste de intuicio, prefere ol laŭ eksteraj reguloj. La esprimo ankaŭ estas konata de la filmo/muzikalo Hair (1967).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. EarthSky | when will the Age of Aquarius begin? (8 January 2021).
  2. Robert Powell (1979), The sidereal zodiac, Tempe, AZ: American Federation of Astrologers, p. 45, (ISBN 978-0904693072) 
  3. Neil Spencer, True as the Stars Above, 2000, pp. 115–27, chapter 7, "Love Shall Steer the Stars – The Long Dawning of the Age of Aquarius"
  4. Christian Lazaridès, "Vivons-nous les commencements de l'Ere des Poissons" - Editions anthroposophiques romandes. 1989 pp. 143–155
  5. Rex E Bills, The Ruler-ship Book, 1974, pp. 362–365
  6. Geoffrey Dean, Recent Advances in Natal Astrology - A Critical Review 1900–1976, 1977, p. 54

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]