Fajrkapa paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajrkapa paruo
Fajrkapa paruo
Fajrkapa paruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Remizedoj Remizidae
Genro: Cephalopyrus
Specio: C. flammiceps
Cephalopyrus flammiceps
(Burton, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fajrkapa paruo (Cephalopyrus flammiceps) estas specio de birdo de la familio de Remizedoj. Tiu specio estis iam konsiderata membro de la genro kaj familio de Regoledoj, sed ĝi estas nuntempe traktita kia membro de la remizedoj, kvankam tio estas foje ankoraŭ pridisputata. Ĝi estas monotipa ene de la genro Cephalopyrus. La plej rimarkinda eco estas la ruĝaj markoj de frunto kaj gorĝo ene de flava kaj iom verdeca fono kio aspektas kvazaŭ fajro kaj de tie devenas la nomo en Esperanto Fajrkapa, sed ankaŭ ambaŭ el la partoj de la scienca nomo ĉar Cephalopyrus signifas en la greka “kapo” kaj “fajro” kaj flammiceps en la latina “flamo” kaj “kapo”.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

AegithalusFlammicepsGould.jpg
AegithalusFlammicepsGould

Pli precize temas pri tre malgranda birdo, nur 10 cm longa kaj ĉirkaŭ 7 g peza, kaj nur iomete pli granda ol la Troglodito, Troglodytes troglodytes. Ĝi havas verdecajn suprajn partojn kun pli malhelaj flugiloj kaj flavecajn subajn partojn (pli flave en vizaĝo kaj brusto kaj pli helflave aŭ blankece en ventro). La masklo en reprodukta plumaro havas rimarkindan oranĝecruĝan frunton, kio nomigas la specion, iom krestecan, kaj ruĝecan mentonon. La vosto estas tre mallonga, grizecverdeca kun blankaj pintoj. La ino estas simila, sed la frunto anstataŭ ruĝeca estas nur verdeca ĉe flava fono.

La iriso estas bruneca, la beko malhelblugriza kun pli malhela supra bordo. La gamboj kaj piedoj estas malhelblugrizecaj.

La kanto estas varia, sed rekoneblas io kvazaŭ “ci-ci-ci” kaj “picU-picU-picU”.

Disvastiĝo kaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas ĉefe en Himalajo je altitudoj el 1,900 m al ĉirkaŭ 3,500 m super marnivelo kaj pli precize en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano kaj Tajlando. Ĝi loĝas en moderklimataj arbaroj de larĝaj folioj aŭ miksitaj ĉu humidaj ĉu de kverkoj, juglandojkoniferoj. La specioj estas diversaj laŭ la regionoj. Same pri altitudoj ĉar en Pakistano ĝi atingas 2600 m, dum en nordokcidenta Barato ĝis 3500 m kaj en Nepalo ĝis 3000 m.

Oni agnoskas du subspeciojn: la nomiga raso flammiceps, kiu loĝas en okcidenta Himalajo al centra Nepalo, kaj la raso olivaceus, kiu loĝas en orienta Himalajo al okcidenta Ĉinio. La orienta raso estas pli malhela kaj malgranda.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri birdo maltimida kaj agema. Dum migrado kaj vintro estas plej ofte en etaj aroj, sed kiam kuniĝas la grupoj povas atingi ĝis 100 individuojn ĉe trapasejoj. Plej ofte tiuj grupoj estas monotipaj, sed foje kuniĝas al miksitaj aroj por nutri sin.

Ili manĝas akrobatie kiel paruoj aŭ trakurante la suban bordon de branĉoj glite kiel psitakoj. Krome ili estas lertaj por malfermi foliburĝonojn preninte ilin per piedo. Ili manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ foliojn, florojn, burĝonojn kaj eble polenon kaj sevon. La kaptitaj predoj estas prenataj kiel faras paruoj per piedoj kaj traktitaj per beko. La grandajn insektojn malfermas kaj malplenigas, dum la koverto estas abandonita. Tion faras kiel la birdoj de la genro 'Parus', sed male al ili tiuj ne dispecigas la predon kiel la veraj paruoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto estas arbotruo kiu estas natura kavaĵo aŭ abandonita nesto de pego. Foje ili elfosas kaj purigas truon formitan en putriĝanta branĉo. La enirejo de la nesto, situa inter 6 kaj 12 m supergrunde estas malfacile videbla kiel defendo kontraŭ eventualaj predantoj. La nesto estas kupolo konstruita el sekaj herboj, radiketoj kaj foje iom da plumoj, kovrite el tavolo de pli maldikaj herboj kaj plumoj. Tion faras la ino, sed la masklo pretas proksime helpante “per kanto”. La ino demetas kutime 4 ovojn helbluverdecajn. Oni ne konas la daŭron de la kovado. La ino protektas tiun taskon foje per agreseca plumogonflado kaj fajfado. Oni ne scias ĉu ankaŭ la masklo partoprenas. La idojn manĝigas ambaŭ gepatroj, dum la zorgo kaj purigado de la nesto estas tasko de la ino sola.

Referencoj[redakti | redakti fonton]