Fenil-hidrazino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fenil-hidrazino
Kemia strukturo de fenil-hidrazino
Plata kemia strukturo de la Fenil-hidrazino
3D kemia strukturo de fenil-hidrazino
Tridimensia kemia strukturo de la Fenil-hidrazino
Kemia formulo
C6H8N2
CAS-numero-kodo 100-63-0
ChemSpider kodo 7235
PubChem-kodo 7516
Merck Index 15,7404
Fizikaj proprecoj
Aspekto palflavaj kristaloj aŭ oleeca likvaĵo, kiu estiĝas duonruĝo-bruna kiam ekspoziciita al aero kaj sunlumo kun iritaj, karcinomogenaj proprecoj
Molmaso 108,144 g·mol-1
Denseco 1,096g cm−3
Fandpunkto 19,6°C
Bolpunkto 243,5°C
Ekflama temperaturo 88 °C[1]
Memsparka temperaturo 195 °C
Solvebleco Akvo:145 g/L
Mortiga dozo (LD50) 188 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R45 R23/24/25 R48/23/24/25 R36/38 R68 R43 R50 [2]
Sekureco S53 S45 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H311, H315, H317, H319, H331, H341, H350, H372, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P272, P273, P280, P281, P301+310, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P311, P314, P321, P330, P332+313, P333+313, P337+313, P361, P362, P363, P391, P403+233, P405, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fenil-hidrazinoC6H8N2 estas kemia aromata komponaĵo de nitrogeno, palflavaj kristaloj aŭ oleeca likvaĵo, kun milde aromata odoro, kiu estiĝas duonruĝo-bruna kiam ekspoziciita al aero kaj sunlumo kun iritaj, karcinomogenaj proprecoj. Fenilhidrazino posedas unuklinan strukturon kiu fandiĝas sub media temperaturo sed stabila en normalaj kondiĉoj.

Fenilhidrazino estis la unua hidrazina derivaĵo karakterizita. Ĝi estis unue raportita en 1875 de la germana kemiisto Hermann Emil Fischer (1852-1919) kiu preparis ĝin per reduktado de fenil-diazoniuma salo uzante sulfitajn salojn. Fischer uzis fenilhidrazinon por karakterizado de sukeroj per formado de hidrazonoj kun suker-aldehidoj. En tiu dokumento li ankaŭ elmontris la ĉefajn proprecojn de la hidrazinoj.

Fenilhidrazino estas uzatas en la produktado de tinkturoj,[4] kontraŭdoloriloj, nitro (stabiliganto por eksplodaĵoj), ĝi estas reakcianto por sukeroj, aldehidoj kaj ketonoj. Fenilhidrazino estas potenca reduktagento.[5]

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

Etapo A:

2amoniako+natria hipokloritohidrazino+natria klorido+akvo

Etapo B:

hidrazino+klorobenzenofenilhidrazino+klorida acido

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

anilino+natria nitrito+klorida acidofenilhidrazino+natria klorito

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Fenilhidrazino sub malvarmaj kondiĉoj reakcias kun kupra (II) oksido por doni benzenon, nitrogenon kaj akvon:

fenilhidrazinobenzeno+nitrogeno+akvo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

fenilhidrazino+klorida acidoanilino+amonia klorido+akvo

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Fenilhidrazino reakcias kun sukeroj por doni osazonojn:

2fenilhidrazino+glukozoglukozo-fenilhidrazono f.p. 160°C+2akvo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]