Ferdinando Lasalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ferdinand Lassalle

Ferdinando LASALO (germane: Ferdinand LASALLE (n. la 11-an de aprilo 1825 en Breslau; m. la 31-an de aŭgusto 1864 en Carouge proksime de Ĝenevo, Svislando; naskiĝis kiel Ferdinand Johann Gottlieb Lassal) estis verkisto kaj kooperative orientita socialista politikisto en la germana ŝtataro Germana Ligo. Kiel unu el la porparolantoj de la frua laborista movado en Germanio kaj kiel ĉefa iniciatinto kaj prezidanto de la unua socialdemokrata parti-organizaĵo en Germanlingvio, la en 1863 fondita Ĝenerala Germana Laborist-Asocio (ADAV laŭ ĝia siglo en la germana), li estas konsiderata unu el la fondopatroj de la Socialdemokrata Partio de Germanio (germane: Sozialdemokratische Partei Deutschlands, SPD) fondita 26 jarojn post lia morto kiel kunfandiĝo el la - lasalisma - ADAV kaj la - marksisma - Socialdemokrata Labortistpartio (Germanio).

Pro siaj ideoj pri socialismo, orientitaj ĉefe laŭ prusaj naciŝtataj interesoj, li konfliktiĝis kun la revolucie kaj internaciisme orientita skolo de marksismo. Tiu konflikto kondukis ankoraŭ dum lia vivo al disiĝoj ene de la ADAV kaj mallonge post lia subita morto (sekve al pistola duelo pro privataj kialoj) al fendiĝo de la germanaj socialdemokratoj en du tendencojn kaj partiojn.

Junaĝo kaj lernejo[redakti | redakti fonton]

Ferdinando Lasalo estis filo de prospera juda komercisto pri silko, Heyman Lassal (ankaŭ nomata "Loslauer". Lia patrino estis Rosalie Lassal, naskita Heizfeld (n, la 8-an de majo 1797; m. la 13-an de februaro 1870). Lia fratino nomiĝis Friederike. Lia frato Rochus mortis trijara je ftizo.

Lia batalemo montriĝis jam ĉe agoj de la infana resp. juna Ferdinando: Jam kiel 12-jarulo li defiis konkuranton pri la favoro de 14-jara knabino skribe al duelo, solvmaniero kiu mortigis lin 27 jarojn poste.[1] Kiel 15-jarulo li priskribis en sia taglibro Germanion kiel grandan malliberejon, kies rajtoj estas surtretataj de tiranoj. De 1835 ĝis 1840 li frekventis en Breslaŭo la gimnazion Maria Magdalena. Liaj tieaj samlernejanoj (i.a. August Meitzen) kaj ankaŭ tiuj de la komerca lernejo en Lepsiko, kiun li frekventis en la jaroj 1840 kaj 1841, priskribis lin kiel homon kun forte evoluinta sento de sia propra valoro, kaj kiu scias trudi sin kaj rebati.

Studentaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ferdinando Lasalo forlasis la komercan lernejon antaŭtempe, ĉar por li ne sufiĉis dediĉi sian vivon sole nur al komerco. Li volis okupiĝi pri intelektaj aferoj kaj studi ilin. Laŭ tiu motivo li decidis la 26-an de aŭgusto 1840 fariĝi verkisto kaj engaĝiĝi por la libereco kaj la rajtoj de la homoj kaj de la popoloj. En 1843 li sukcesis en Breslaŭo la abiturientan ekzamenon. Kontraŭ la volo de sia patro li revenis en la gepatran domon (malkutima konduto por la tiamaj kutimoj) kaj, subtenate de siaj patrino kaj fratino, li kaŝis sin en subtegmenta kamero. Tie lie studis la tekstojn kiujn li bezonis por sukcesi la ekzamenojn, por povi enskribi sin ĉe la universitato Breslau kaj poste en Berlino ĉe la Humboldt-Universitato (tiama nomo: Friedrich-Wilhelms-Universität) por la fakoj historio, arĥeologio, filozofio kaj filologio. Li sukcesis tiun ekzamenon kaj prezentis nun al sia patro la rezulton. Sekve, tiu donis al li, kvankam maleme, sian konsenton por universitata studado de Ferdinando. Li timis ke sia filo ne kapablus nutri sin per tiaj studoj.

Koncentriĝo al filozofio[redakti | redakti fonton]

Ferdinando Lasalo estis jam frue fascinata de la hegelaj ideoj. Li transprenis la ideojn de Hegelo, ke la ŝtato estas "unueco de la individuoj en morala tutaĵo, en unueco, kiu pliigas la fortojn de ĉiuj unuopuloj milionoble". Tiujn ideojn Lasalo poste transigis al la germana socialdemokratio.

En siaj studentaj jaroj li dediĉis sin intense al la diskuto pri tekstoj kaj al ellaborado de siaj propraj ideoj. Pro siaj studoj li parte neglektis ĉiutagajn aferojn kiel manĝon. Unu el liaj biografiistoj, Arno Schirokauer, resumas tiun tempon: "Li laboras senmezure. Li ĵetas sin sovaĝe en la legadon de Hegelo kaj povas vespere nur malfacile ĉesi. [De tempo al tempo li forlasas la laboron] por freneze diboĉi. Faskojn da fakturoj li ŝtopas en la tirkestojn de sia skribtablo, atestojn de troigita eleganteco, atesto de lukso kiu volas esti nutrata per [vinoj] Médoc, Château Larose, ĉampano kaj korso-veturadoj".[1]

En sia universitata tempo de 1843 ĝis 1846 Ferdinando Lasalo studis tekstojn de Hegelo, Hejno, Goeto, Fiĥto kaj de multaj kromaj germanaj poetoj. Li interesiĝis aparte pri la antikva antaŭsokrata filozofo Heraklito. Por akiri agnoskon en intelektulaj rondoj kaj ĉefe ĉar li esperis alvokon kiel universitata profesoro, li verkis la filozofian libron La filozofio de Heraklito la Malluma de Efezo.

Sub la influo de la verkoj de Ludwig Börne, Henriko Hejno, la junhegelanoj kaj de la utopia socialismo, li turnis sin al demokratiaj kaj socialismaj ideoj. Sub tiu influo li salutis unu el la unuaj proletaj ribeloj en la Germana Ligo, la silezian teksistribelon de junio 1844.

Lasalo konsideris la diversajn historiajn epokojn kiel diversajn evoluŝtupojn de la ideo de libereco, la klasojn kiel portantojn de diversaj principoj, en kiuj la memdetermino enkorpiĝas. Al la popolaj amasoj li atribuis nenian revolucian forton. Ili estis por li nur la objekto de la gvidantoj kiuj akiris la ekkonon de la ideo. Li konsideris la ŝtaton kiel la enkorpiĝon de la ĝenerala homo moralo.

Personaj evoluoj kaj juraj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Dudekjara li ekkonis la duoble pli aĝan Sophie, Grafinon von Hatzfeldt en Berlino. Ŝi serĉis eblecojn disiĝi de sia edzo, al kiu ŝi estis trude edzinigita, ĉar tiu trompis ŝin kun aliaj virinoj. Lasalo okupiĝis pri ŝiaj problemoj kaj reprezentis ŝin, post profundaj studadoj en la fako jursciencoj, dum naŭ jaroj (de 1846 ĝis 1854) antaŭ 36 tribunaloj. Li faris tion pro sia kompreno pri justo. Per tiu proceso, sensacia en la tiama germana lingvospaco, li akiris famon kaj konsiderindan havaĵon. Li loĝis en la jaroj 1856 kaj 1857 en la domo de la grafino en Duseldorfo.

Ne estas konate ĉu Lasalo havis intiman rilaton kun la grafino, ĉiukaze ŝi subtenis lin en liaj pensadoj kaj ideoj tra jaroj. En februaro 1848, ankoraŭ dum la Hatzfeld-aj procesoj, Lasalo estis dum duona jaro malliberigita, ĉar li estis akuzita je delogo al ŝtelo de ujo kun gravaj dokumentoj ("kasedproceso"). Profunde impresitaj de lia elokvento, la ĵurianoj en aŭgusto 1848 decidis liberigi lin.

Intertempe komenciĝis en la Germana Ligo la liberala marta revolucio, ĉefe kun la celo de germana regna unuiĝo kaj de demokratiaj reformoj. Post lia liberigo Lasalo ree engaĝiĝis en la demokratia popolklubo. Li tiam persone kontaktiĝis kun Karlo Markso kaj Frederiko Engelso kaj konsideris sin mem unu el iliaj kunbatalantoj. Li legis la Manifeston de la Komunista Partio kaj atente sekvis la Neue Rheinische Zeitung eldonatan de Karlo Markso en Kolonjo, al kiu ankaŭ li kontribuis per kelkaj artikoloj. Ekde 1847 li skribis sian familian nomon (Lassal) laŭ franca ortografio, eble pro densaj kontaktoj kun francaj socialistoj.

La agado de Lasalo en la revolucia tempo[redakti | redakti fonton]

Anstecker el la monumento el la jaro 1928 kaj malmuntita en 1936 en la Winarsky-korto en la Brigittenau (Vieno) Kiam la Frankfurta Nacia Asembleo estis elpelita el Frankfurto ĉe Majno kaj en Berlino dekretiĝis la

Ŝablono:Tradukado el la germana Vikipedio daŭrigota (Vilhelmo Lutermano)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Arno Schirokauer: Lassalle. Die Macht der Illusion, die Illusion der Macht. Paul List Verlag, Leipzig 1928.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:LeMO