Ĝermolisto de hungaraj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ferenc HOGAI)
Saltu al: navigado, serĉo
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Bonvolu atenti ke en tiu-ĉi listo uzatas kaj la internacie kutima metodo mencii unue la personan, poste la familian nomon, ĉiam en la ĉapitra titolo, kaj la hungarlingve kutima metodo mencii unue la familian, poste la personan nomon, ĉiam komence de la unua frazo de la noto. Ĉar laŭ la enpaĝigo de la ĝermolistoj pri esperantisto ĉiu nomo menciiĝas dufoje, eblas apliki ambaŭ sistemojn kaj gvidi laŭeble multajn serĉantojn al la ĝusta informo.

B[redakti | redakti fonton]

Antal Barasevich[redakti | redakti fonton]

BARASEVICH Antal (naskiĝis en 1926, mortis fine de 1989 en Csákberény (Ĉakbeeenj) multajn jarojn estis UEA-fakdelegito pri forstado.

Miklós Berényi[redakti | redakti fonton]

BERÉNYI Miklós (prononcata [miklo:ŝ], naskiĝis en 1912, mortis en majo 1989 en Budapeŝto, Hungario) estis dum 20 jaroj la ĉefdelegito de UEA en Hungario; kaj krome fakdelegito pri sporto.

Agost Benárd[redakti | redakti fonton]

BENÁRD Agost (naskiĝis la 3-an de januaro 1880 en Budapeŝto, mortis la 22-a de junio 1968 samloke) estis hungara doktoriĝinta kuracisto, kristansocialisma politikisto, ministro kaj esperantisto. Li estis direktoro de la Munkásbiztosító Pénztár (Laborist-asekura Asocio), kaj prezidanto de la Hungara Esperanta Ekzamena Komitato.

Géza Berki[redakti | redakti fonton]

BERKI Géza, hungaro, direktoro de juĝejaj helpkontoroj. Nask. 3 marto. 1892 en Szatmárnémeti (nun en Rumanio). Direktoro de ĝardeninstituto, ktp. Multajn jarojn unu el la gvidantoj (sekretario de Hungarlanda Esperanto-Societo) de tre vigla Esperanto-movado en Debrecen.

D[redakti | redakti fonton]

Leó Dévay[redakti | redakti fonton]

DÉVAY Leó (devai), hungaro, hospitalkuratoro. En 1927 aperis de li la unua parto de detala H-E Vortaro.

László Dubravszky[redakti | redakti fonton]

DUBRAVSZKY László, verkinto de Sugestoj por kompletigo de la jura/duplomatia terminaro (1984), forpasis 94-jara, la 30-an de oktobro 1999, en Budapeŝto.

F[redakti | redakti fonton]

Jenő Fuchs[redakti | redakti fonton]

FUCHS Jenő (fuks), estis hungara doktoriĝinta advokato kaj esperantisto, naskiĝinta en 1878 en Nagydobos. Ekde la jaro 1909 li estis esperantisto kaj samjare fondis Esperanto-grupon en Mátészalka kunlabore kun Ágoston Marich. Li estis delegito de UEA en Mátészalka dum pli ol 20 jaroj, estis kunlaboranto de La Verda Standardo, kaj tradukis el la hungara la libron Elektitaj Poemoj de Sándor Petőfi, 1910, 55 paĝoj. Krome tamen li tradukis ankoraŭ centojn da pliaj poemoj, el kiuj plejmulto tamen restis en manuskripta formo, inter alie la versaĵo Johano la Bravulo de Sándor Petőfi.


G[redakti | redakti fonton]

Ilonka Galambos[redakti | redakti fonton]

GALAMBOS Ilonka (prononco de la familia nomo [GAlamboŝ]), estis hungara Esperanto-instruistino. Ĝi la jaro 1932 ŝi loĝis en Kispest, kaj ekde tiam plurajn jarojn gvidis Esperanto-kursojn en urboj de Danlando laŭ la [Cseh-metodo]].


Miklós Gádoros[redakti | redakti fonton]

GÁDOROS Miklós (mortis la 20-an de septembro 1977 en Pécs, Hungario) estis hungara esperantisto, kiu multe aktivis en la hungara Esperanto-movado, precipe sur la turisma kampo, kie li iniciatis i. a. la konatan aranĝon IREN.

H[redakti | redakti fonton]

Ferenc Hogai[redakti | redakti fonton]

HOGAI Ferenc (2-a de oktobro 1884 en Vámosgyörk – ? ) estis hungara esperantisto kaj profesoro de lingvoj. Prop. paroladoj, artikoloj, instruado de E. Aranĝis la HE Kongreson en Gyöngyös, 1926.

I[redakti | redakti fonton]

László Izsó[redakti | redakti fonton]

IZSÓ László [iĵo laslo] estis hungara esperantisto kaj presisto. Li estis prezidanto de Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL) kaj redaktanto de Antaŭen. Li loĝis en Budapeŝto.

J[redakti | redakti fonton]

Sári John[redakti | redakti fonton]

JOHN Sári (jon), estis hungara oficistino kaj esperantistino. Ŝi esperantistiĝis en 1929, kaj sekve en la 1930-aj jaroj organizis la bibliotekon de Hungara Esperanto-Sociento kaj estis sekretariino de la ekzamena komitato: Multajn jarojn ŝi gvidis kursojn laŭ la Cseh-metodo.


K[redakti | redakti fonton]

Rezső Kókai[redakti | redakti fonton]

KÓKAI Rezső, hungaro, posedanto de librovendejo. Li naskiĝis en 1879 en Budapeŝto. Dum multaj jaroj li estis komitatano de Hungarlanda Esperanto-Societo. Li faris multon por la disvastigo de Esperanto pere de sia firmo, kolektis la E-librojn aperintajn en Hungario kaj eldonis listojn pri ili. (Ludoviko Kókai)

János König[redakti | redakti fonton]

KÖNIG János (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1889 en Szekszárd) estis hungara esperantisto kaj profesoro de komerca lernejo. Li estis la gvidanto de la movado en Miskolc, verkis gramatikon (en la gazeto „Reggeli Hírlap“) kaj gvidlibron pri Miskolc.

János Kozma[redakti | redakti fonton]

KOZMA János (19-a de oktobro 1884 en Mezőzombor – ? ) estis hungara esperantisto kaj grekkatolika pastro. Prop. broŝuro 1911. En 1922 eldonis kaj redaktis de Katolika Revuo. Artikoloj.

L[redakti | redakti fonton]

János Luczenbacher[redakti | redakti fonton]

LUCZENBACHER János (lucenbaĥer) estis hungara esperantisto kiu mortis dum la Unua Mondmilito. Lerta tradukisto, inter alie de du noveloj de Jókai. Kunlaboris al Juna Esperantisto, La Revuo. Laŭ Germana Esperantisto de Novembro 1914 li servis kiel "Einjährig-Freiwilliger" en "Husaren-Regiment, Rudolf-Kaserne" en Kecskemét. Li apartenis en Berlin al la grupo "Merkur" kaj estis foje menciita.

M[redakti | redakti fonton]

Árpád Máthé[redakti | redakti fonton]

MÁTHÉ Árpád (naskiĝis la 8-an de novembro 1936, mortis la 14-an septembro 2015 en Budapeŝto post plurjara malsano, vikidatuma kodo) estis hungara esperantisto kaj doktoriĝinta kemiisto. Li instruis kemion en la universitato de Budapeŝto.

Fervora esperantisto, li ankaŭ instruis en la Esperanto-fako de la Filologia Fakultato de la Scienca Universitato Loránd Eötvös (ELTE) kaj prelegis en la Internacia Kongresa Universitato inter alie dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto en Roterdamo (1988), Brajtono (1989), Vieno (1992) kaj Vilno (2005).

N[redakti | redakti fonton]

István Nagy[redakti | redakti fonton]

NAGY István estas hungara esperantisto. Inter alie li tradukis La nekonatan dion de Mózsi Ferenc János (1947–2007) el la hungara (la tradukon en 1988 publikigis la eldonejo Fonto).

István Nagy-Molnár[redakti | redakti fonton]

NAGY-MOLNÁR István (nadj-molnar) estis hungara esperantisto kaj ŝtatoficisto (en 1930 pensiiĝinta), kiu post 1918 vivis en Győr. Antaŭ la Unua Mondmilito li estis energia laboranto por Esperanto en Pozsony (nun Bratislavo en Ĉeĥoslovakio). Plurajn jarojn li oficis kiel vicprezidento de Hungarlanda Esperanto-Societo (laŭ Heroldo de Esperanto, 1930. N-o 3. paĝo 3).

P[redakti | redakti fonton]

Imre Pados[redakti | redakti fonton]

PADOS Imre (mortis 69-jara la 13-an de februaro 1967) estis hungara esperantisto, Delegito de UEA en Budafok dum ĉ. 30 jaroj.

Samu Patai[redakti | redakti fonton]

PATAI Samu estis hungara doktoriĝinta kuracisto kaj esperantisto, naskiĝinta en 1850, kiu ricevis la honoran titoligon „registara ĉefkonsilanto“. Li partoprenis la Esperanto-movadon ekde 1912, estis vicprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo kaj poste elektiĝis hononora prezidanto. Plurfoje li faris publikajn paroladojn por Esperanto (laŭ [[Heroldo de Esperanto, 1930, n-roj l. kaj 7., kaj Enciklopedio de Esperanto, 1934).


Sándor Péter[redakti | redakti fonton]

PÉTER Sándor (1942-1995), grupestro en Budapeŝto dum 20 jaroj, instruinto, dungito de Hungara E-Asocio en 1988-1990, mortis dum la somero. Li multe helpis en 1987 la afrikajn aktivulojn, kiujn UEA venigis al Eŭropo por la Varsovia UK.

Lajos Pusztai[redakti | redakti fonton]

PUSZTAI Lajos (mortis la 16-an de januaro 1988) estis radiospecialisto, kiu iniciatis la Esperanto-elsendojn de Radio Budapest en la sesdekaj jaroj.

R[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Hundbazaro; redaktis: Péter András Rados; tradukis: Kalocsay kaj aliaj, eldonis: HEA 1979

Péter András Rados[redakti | redakti fonton]

RADOS Péter András [rådoŝ peter åndraŝ] (Esperanta persona nomo: Petro; kromnomoj: Poeto, Radozo) estas konata hungara esperantisto, ofte kontribuinta al Hungara Vivo, Hungara Antologio, kunfondinta Fiŝklubon.

Stefano Ragoncza[redakti | redakti fonton]

Stefano RAGONCZA (aŭ plene hungare RAGONCZA István, naskiĝis en 1923, mortis fine de aprilo 1977) estis hungara esperantisto. Li estis aktiva esperantisto dum pluraj jaroj kaj i.a. funkciis kiel fakdelegito de UEA en la hungara ĉefurbo.

S[redakti | redakti fonton]

Árpád Szegedi[redakti | redakti fonton]

SZEGEDI Árpád (naskiĝis 1924, mortis en majo 1993 en Budapeŝto) estis UEA-fakdelegito pri magio.

Imre Szenes[redakti | redakti fonton]

SZENES Imre, konata ĵurnalisto, mortis la 29-an de januaro 2005 en Budapeŝto. Longtempa laborinto en Hungara Esperanto-Asocio, iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la iamaj Eszperantó magazin kaj Világ és Nyelv.

Alajos Szirom[redakti | redakti fonton]

SZIROM Alajos (naskiĝis 1900 - mortis la 27-a de 27-an de oktobro 1973) estis delegito en Pécs (Hungario), prezidanto de la loka Esperanto-grupo "Sopianae". 50 jarojn s-ro Szirom agadis por la movado.

T[redakti | redakti fonton]

Sándor Tóthfalusi[redakti | redakti fonton]

TÓTHFALUSI Sándor (1909.04.15- 1945.06.24) estis elstara esperantisto en Debrecen, Hungario kasisto de la loka laborista E-movado. Lian nomon memoris placo en Debrecen en la 1980-aj jaroj.

V[redakti | redakti fonton]

László Vizi[redakti | redakti fonton]

VIZI László (naskiĝis en 1959) eklernis Esperanton en 1983, en la jaro de la Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto, kiam en la naciaj amaskomunikiloj multis la mencioj pri Esperanto, poste partoprenis la fondadon de la "Fiŝklubo" kaj aktivadis tie komence kiel teknika kunlaboranto, sekve kiel help-instruisto kaj la mentoro de la lernantoj. En 1997 dum kelkaj monatoj li laboris en la redaktejo de Eventoj, poste li laboris ĉe la Hungaria Esperanto-Asocio. Tie li instruis Esperanton, cetere laboris en la oficejo kaj librovendejo. Li ellaboris la frazanalizan sencodifinan tradukmetodon.

Z[redakti | redakti fonton]

Károlyné Zipernovszky[redakti | redakti fonton]

ZIPERNOVSZKY Károlyné (prononco [CIpernovski KAroli:ne:], mortis en 1923 en Budapeŝto) estis hungara esperantistino kaj edzino de universitata profesoro. Estrarano de Hungarlanda Esperanto-Societo antaŭ la Unua Mondmilito. Propagandis precipe inter feministoj. Monsubtenoj por la movado.