Filippo Beroaldo la Juna
Filippo Beroaldo la Juna (1472-1518) | ||
---|---|---|
Codex Mediceus, Analoj de Tacito.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-a de oktobro 1472 en Bolonjo, Italio | |
Morto | 30-a de aŭgusto 1518 en Romo, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo | |
Familio | ||
Parencoj | Filippo Beroaldo () vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto bibliotekisto filologo eldonisto verkisto pedagogo vd | |
Laborkampo | Filologio, bibliotekscienco kaj poezio vd | |
Aktiva en | Bolonjo • Romo • Vatikano vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Filippo Beroaldo (1472-1518) estis itala humanisto, filologo, eldonisto, poeto, helenisto, latinisto, bibilotekisto de Vatikano. Li estis nevo kaj lernanto de Filippo Beroaldo (1453-1505), kun kiu li lernis la grekan kaj la latinan, kaj estinte 24-jara, li fariĝis beletra profesoro en la Universitato de Bolonjo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elektinte Romon kiel sia loĝejon, li konatiĝis kun Johano de Mediĉo, estonta papo Leono la 10-a, kiu akceptis lin siaserve, kiel privata sekretario, kaj, kiam Johano alvenis al la pontifikeco, Beroaldo estis nomumita direktoro de la Roma Akademio, sed tre eble li rezignis tiun postenon kiam al li estas proponita la biblioteko de Vatikano. Pietro Bembo (1470-1547), Francesco Maria Molza (1489-1544) kaj Markantono Flaminio (1497-1550) estis liaj amikoj, krom aliaj tiamaj erudiciuloj en Romo. Li ŝajne aperas inter la admirantaro de la renomaj imperiaj festoj de la korteganinoj[1] kaj oni diras ke li estis tre ĵaluza de la estonta kardinalo Jacopo Sadoleto (1477-1547) rilate al unu el ili. Kelkaj el liaj poemoj estis relative diboĉaj, ĉar tiu estis la tiama gusto, kaj precipe en la malbonmora kortego de Leono la 10-a. Lia morto, en 1518, kredeble okazis pro kelkaj ĉagrenoj kun tiu pontifiko, kiel bibliotekisto, tamen ne ekzistas evidentaĵoj.
Li estis same erudicia kiel Beroaldo al maljuna, sed liaj skribaĵoj estis pli konsistigaj, ĉefe rilate al poezioj, kvankam ili estis malpli prilaboritaj. Lia ĉefa verko "Taciti Annalium libri quinque priores" (Romo, 1515; Liono 1542; Parizo, 1608) estis plurfoje eldonita. Ĉi-eldono estas dediĉita al Leono la 10-a, al kies peto ĝi estis al li atribuita, kaj pagis kvincent zekinojn por la manuskripto, kiu estis kopiita de Giovanni Angelo Arcimboldi (1485-1555) kaj portita al la Abatejo de Corvey[2], en Vestfalio. La papo tiom ŝatis la verkon de Beroaldo, tiel ke li deklaris ekskomuniko-punon, krom la pago de ducent dukatoj kaj konfiskado de ĉiuj libroj, kontraŭ iu ajn represanto de la verko, en la tempodaŭro de dek jarojn sen la konfirmita deklaracio de la eldonisto. La aliaj libroj antaŭe publikigitaj de Tacito estis aldonitaj al la jam menciita eldono. La verko faris tiom da sukceso, precipe de la franca nacio, ke ĝi estis sesfoje tradukita en la francan, inter aliaj de Clément Marot (1496-1544). Parto de tiu verko estis enkorpigita al la "Delitiae poetarum Italorum" de Giovanni Matteo Toscano (1500-1580).
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Analoj de Tacito, 1515
- Odoj kaj Latinaj epigramoj, 1550
- Odarum libri tres, et epigrammatum liber unus, Romo, 1530
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- Bibliothèque Nationale de France
- Enciclopedia Italiana
- Filippo Beroaldo kaj la jura humanismo Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Contemporaries of Erasmus: A Biographical Register of the ..., Volumes 1-3, Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
- The Universities of the Italian Renaissance, Paul F. Grendler
- Literary and Educational Writings, Volumes 5-6, Desiderius Erasmus
- Modern Poets, Lilio Gregorio Giraldi
- Asia in the Making of Europe, Volume II: A Century of ..., Volume 2, Livro 1, Donald F. Lach
- The life and pontificate of Leo X, William I Roscoe
- The Villas of Pliny from Antiquity to Posterity[rompita ligilo], Pierre de la Ruffinière du Prey
- Controversies Over the Imitation of Cicero in the Renaissance, Izora Scott
- João de Barros: humanista português e historiador da Ásia, Charles R. Boxer
- History of the City of Rome in the Middle Ages, Parte 2, Ferdinand Gregorovius
- Renaissance Book Collecting: Jean Grolier and Diego Hurtado de Mendoza ..., Anthony Hobson
- A History of Classical Scholarship: From the Revival of Learning to the End ..., John Edwin Sandys
- Fictional Traces: Receptions of the Ancient Novel, Volume 2, Marília Futre Pinheiro, S. J. Harrison
- The Fortunes of Apuleius and the Golden Ass: A Study in Transmission and ..., Julia Haig Gaisser
- Pierio Valeriano on the Ill Fortune of Learned Men: A Renaissance Humanist ..., Pierio Valeriano
- A new and general biographical dictionary
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ History of Lingerie III: Rise of the Roman Courtesan Arkivigite je 2015-03-15 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Abatejo de Corvey