Flavventra ĉetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flavventra abroskopo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavventra ĉetio
Flavventra ĉetio
Flavventra ĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Abroscopus
Specio: A. superciliaris'
Abroscopus superciliaris
(Blyth, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavventra ĉetioFlavventra abroskopo (Abroscopus superciliaris) estas specio de genro de birdoj enmetitaj foje en la familio de Monarkedoj foje en tiu de la Ĉetiedoj, kie ĝi estus proksime de aziaj genroj, el kiuj tiu ĉi estas genro kies specioj havas olivecajn dorsojn kaj vizaĝajn markojn, krom helajn subajn partojn.

Tiu orientalisa specio montras kiel ĉefan karakteron tre flavan ventron kiel la relative proksima parenco la Flava monarkoĉetio, kiu estas ĝenerale pli flava, dum la Flavventra abroskopo, montras dorson kaj voston olivecajn kun flava nuanco ĝenerale kaj pli malhelaj bordoj en flugilplumoj kaj centra vosto, kiel la aliaj specioj de la genro. Estas karaktera ankaŭ la kapobildo kie videblas sur griza fono pli malhelgriza traokula strio kaj blankeca superokula strio, kio nomigas la specion en la latina scienca nomo kie superciliaris aludas al tiu karaktero. La gorĝareo estas blankeca.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj el malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]