Fluganta Spagetmonstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de la Fluganta Spagetmonstro donanta la 8 ‹Mi Vere Preferus Ke Vi Ne Faras›‐ojn al ŝipestro Mosey

La Fluganta Spagetmonstro aŭ ankaŭ Spaflumo estas la Dio de la religio nomata “flugantspagetmonstrismo” (FSM) aŭ “pastafarismo” (Flying Spaghetti MonsterismPastafarianism angle). Bobby Henderson komencis la flugantspagetmonstrismon interrete kiel religian satiron, ĉar regiona estraro de edukado en Kansaso (usona ŝtato) decidis, ke dum la leciono pri biologio, la teorion de evoluado oni instruu nur kune kun tiu de “inteligenta dezajno” (ID). Pro tio Henderson sendis oficialan leteron al la Kansasa Komitato de Edukado. En la letero li skribis, ke ankaŭ la Fluganta Spagetmonstro devos esti instruata en la lernejo. Li ankaŭ diris, ke lia letero pruvas, ke la Fluganta Spagetmonstro estas almenaŭ tiel bona teorio pri la komenco de la universo kiel tiu de inteligenta dezajno.

Esence, la tiel nomataj pruvoj de Henderson paralelas kaj tiel celas moki la argumentojn de la proparolantoj de inteligenta dezajno kaj kreitismo.

Historio de la religio

En junio de 2005, Bobby Henderson sendis publikan leteron al la Komitato de Edukado de Kansaso, responde al la decido de tiu komitato aldoni edukadan tempon pri inteligenta dezajno egalan al la daŭro de la teorio de la evoluado de natura elektado dum biologiaj kursoj[1]. Li petis ke tiuj teorioj pri la Fluganta Spagetmonstro ricevu saman daŭron de lerneja tempo kiel aliaj. Iom da tempo poste, li ricevis dankemajn respondojn[2] de tri membroj de la komitato, kaj ankaŭ de kvara avertan mesaĝon de antaŭgardo pro dimoko.

La venontajn monatojn, la vizita nombro en la retejo de Henderson konstante plimultiĝis. La populareco de la retpaĝaro multe pli altiĝis aŭguste, kiam la historio de la Fluganta Spagetmonstro estis menciita en diversaj blogoj kaj retpaĝaroj pri aktualaĵoj kiel Fark.com. Kutimaj amaskomunikiloj sekvis. Tiu ismo ankaŭ ricevis subtenon de kelkaj universitatuloj, interalie la antropologo pri religioj Susan Johnston, kiu precizigis la ecojn de la monstro, samtempe malino kaj ino, “kun alaĵoj nudelecaj kaj du buletoj da viando kiuj reprezentas klare la mamojn de la granda patrina diino”.

Henderson notas en sia retpaĝo ke la prezidento de Usono, George W. Bush kaj la senatano Bill Frist publike subtenis la instruadon de la teorioj ne-evoluadaj[3] kaj konkludas ke do ili subtenas la instruadon de la religio de la Fluganta Spagetmonstro.

Fluganta Spageta Monstro.

Kredoj de la religio

  • La universon kreis la Fluganta Spageta Monstro.
  • Ĉiujn pruvojn por evoluado Li metis per Sia nudela membro.
  • La sankta kostumo por Liaj adeptoj estas tiu de la pirato.
  • Tutmonda varmiĝo, tertremoj, kaj uraganoj kaj aliaj naturaj katastrofoj estas rekta rezulto de la malkreskado de la nombro de piratoj en la mondo post la 19-a jarcento.
  • Bobby Henderson estas la profeto de la sola vera religio.
  • La sankta libro de la religio estas La Evangelio de la Fluganta Spagetmonstro (angle, The Gospel of the Flying Spaghetti Monster).

Praktikoj

  • Preĝoj finiĝu per la vorto ramen' anstataŭ amen.
  • Flugantspagetmonstrismanoj portu la kostumojn de piratoj[mankas fonto].
  • Ne timiĝu pro la nombro: 0 9 f 9 1 1 0 2 9 d 7 4 e 3 5 b d 8 4 1 5 6 c 5 6 3 5 6 8 8 c 0[4][mankas fonto].

La Sola Vera Monstro

La Fluganta Spagetmonstro aspektas kiel spageto kun du viandaj buloj. Bildoj, kiuj montras la kreadon de la universo, montras plejparte la Monstron mem kaj monton kun arboj kaj nano (tiujn ŝajne kreis homon Lo).

en la jena "pliĝustigo" de la fresko "la kreiĝo de Adamo" de Mikelanĝelo la bildo de Dio, fingrotuŝanta Adamon, estas anstataŭigata per la spagetmonstro

Avantaĝoj de aliĝo

Laŭ flugantspagetmonstrismanoj la avantaĝoj de aliĝo al la religio estas:

Kritikoj

La FSM ankaŭ alportis al Henderson mortminacojn, kiuj estas eldonitaj en lia retejo “Preĝejo de la Fluganta Spagetmonstro”. “Mi ne estas surprizita”, diris Lance Gharavi, indikante la furoron pri danaj karikaturoj, kiuj ekfunkciigis mortigajn tumultojn en la islama mondo dum la jaro 2006[5].

Casey Luskin, usona sciencisto kaj leĝisto, diris, ke “la problemo de la logiko de proponantoj de la FSM estas, ke inteligenta dezajno estas ne ajna klarigo, ĉar ni havas multan sperton kun inteligentaj agentoj produktantaj la tipon de informa komplekseco, kiun ni vidas en la naturo”[6].

Mark Coppenger, pastoro kiu instruas ĉe la Suda Baptista Teologia Seminario, en Louisville, komentis, ke “mi estas feliĉe diri, ke mi pensas, ke la FSM kolizias kun la programo de evoluciistoj ĉar, per moko de la kristana tradicio . . . ĝi plifortigas la ĝustan impreson, ke ekzistas vera malestimo pri biblia fido en tiu aro . . . Cetere, la parodio estas malmojose, kaj ekzistas malmultaj aferoj pli kuraĝigaj ol malmultekostaj pafoj de kontraŭuloj[5].

Lucas Johnston, florida studento, argumentis ke la FSM elmontras almenaŭ iujn el la trajtoj de tradicia religio — inkluzive, eble, tiu profunda homa bezono senti ke estas io pli granda ol si mem. Li agnoskis la punkton kiam lia najbarino, aktivula ateistino elmontranta glumarkon por‑Darwin sur sia bufroaŭto, provis ĵus starti sian aŭton kun mortanta baterio. Kiel ŝi turnis la ŝlosilon, ŝi murmuris mallaŭtege: “Ho, Spagetmonstro!”[7]

Vidi ankaŭ

Referencoj

  1. Raventós, Daniel (2006). Dio kaj la inteligenta dezajno. Arkivita el la originalo je 2016-08-08.
  2. (angle) [1]
  3. (angle) [2]
  4. Kontrolsumo MD5: ae1e4ea5079c065c6e865ba6e03ae33f.
  5. 5,0 5,1 Vergano, Dan (2006-03-27).  ‘Spaghetti Monster’ is noodling around with faith (angle). USA Today. Arkivita el la originalo je 2006-04-08. Alirita 2016-08-08.
  6. Luskin, Casey (2008-08-13). The Proper Rebuttal to the Flying Spaghetti Monster: Cartoon Satire on South Park (angle). Evolution News & Views. Discovery Institute. Arkivita el la originalo je 2008-08-20. Alirita 2016-08-08. “The problem for their logic is that ID is not an arbitrary explanation, because we have much experience with intelligent agents producing the type of informational complexity we see in nature”.
  7. Pope, Justin, "Religious Scholars to Discuss ‘Flying Spaghetti Monster’", Fox News, 2007-11-16. Kontrolita 2016-08-08. (angle)

Eksteraj ligiloj