Saltu al enhavo

Formulo kruda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Formulo kruda (aŭ formulo neprilaborita) referencas al kemia specio nome al aparta kemia formulo kiu liveras informojn pri la nombro kaj kemia naturo de la atomoj de la kemia specio koncernata.

Formulo kruda, formulo strukturita kaj formulo kondensita

[redakti | redakti fonton]

La "formulo kruda" estas tiel dirita ĉar ĝi ne montras la manieron per kiu la atomoj interligiĝas,[1] malsame ol la Formulo strukturita, kiu, male, diferencigas la kemiajn speciojn posedantajn la samajn nombrojn de atomoj ligitaj, tamen, malsammaniere. Ĉikaze la koncernataj kemiaj specioj estas katalogitaj sub la voĉo “Izomero”.

Ekzemple, C6H12O6 estas la formulo kruda de ĉiuj sukeroj “sesaĵaj”, nome formitaj de 6 karbonaj atomoj: (inter kiuj la glukozo, fruktozo kaj manozo) ĉi-kaze la formulo kruda sufiĉas por identigi apartan tipon de “sesaĵo”.

En la kazo en kiu necesas eksplicite indiki la grupigon de la atomoj (aŭ la grupon funkcian de iu kemia specio, oni preferas, male, profiti de la formulo kondensita, kiu mezvojas inter la kruda kaj strukturita formuloj, ĉar ĝi donas proksimuman ideon pri la interatoma aparta ligo.

Aranĝo de la formulo kruda

[redakti | redakti fonton]

En la formulo kruda la kemia naturo de la atomoj estas indikata per reprezentado de la atomo de la sama kemia elemento (nome la atomoj havantaj la saman atomnumeron per simboloj (ĝuste diritaj “kemiaj simboloj”) konstituataj per unu aŭ du literoj (aŭ tri literoj en la kazo de provizoraj nomoj de artifikaj kemiaj elementoj), kies unua litero estas ĉiam majuskla. Ekzemple, la simbolo H korespondas al hidrogeno, la simbolo Cl al kloro kaj tiel plu. La simboloj utiligataj por reprezenti la kemiajn elementojn estas indikataj en la perioda tabelo.

Malalte de ĉiu kemia elemento entenata en la kruda formulo estas indikata la nombro de la atomoj de la sama kemia elemento koncernata; tia nombro estas nomata “indico”. Tiu indico estas allasata se ĝi egalas al 1.

La simboloj de la kemiaj elementoj de la kruda formulo estas ĝenerale indikataj laŭorde de la Elektronegativeco kreskanta; iuj esceptoj el tiu regulo estas hidrogeno en la alkoholoj (kiu estas indikata ĉe la fino de la formulo apud hidrogeno. Ekzemple: C2H5OH) kaj en karbono de organikaj kombinaĵoj (kiu estas indikata ĉe la komenco de la formulo, ekzemple: CH4). Kroma escepto estas konstateblas ĉe la kruda formulo de la amoniako (NH3), en kiu la azoto (N) estas indikta antaŭ la hidrogeno (H), malgraŭ ke azoto havas elektronegativecon pligrandan (3,04 kontraŭ 2,20 en la Tabelo Pauling).

Formulo minimuma kaj formulo molekula

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du tipoj de krudaj formuloj:

  • formulo minimuma (aŭ empiria formulo): ĝi indikas la rilatojn inter la nombro de la malsanaturaj atomoj kombinantaj la kemian specion, sen tamen indiki ekzakte la nombron de la atomoj
  • formulo molekula: ĝi indikas la nombron de la atomoj konstituantaj la keminan specion.

La du formuloj malsamas nur se la indicoj de la formulo havas la plej grandan komunan divizoron diferencan el 1 (nome se la indicoj multoblaj de entjero estas ĉiuj pli grandaj ol 1), dum estas egalaj en ĉiuj aliaj kazoj.

En la kazo de ionaj kristaloj, ĉiuj ionoj de la kristalo estas ligitaj inter si per kemiaj ligiloj intermolekulaj, pro kio se oni volas priskribi la ekzaktan kemian kristalan strukturon oni devas koni la ekzaktan nombron de ĉiuj atomoj kombinantaj la kristalon, kiuj estas tre nombraj (pli/malpli samkvante de la nombro de Avogadro: pro tio praktike ne eblas utiligi la formulon minimuman: la ekzakta nombro de atomoj ĉiukaze povas esti kalkulita per la formulo minimuma se estas konata la valoro de la maso de la kristalo.
Analoga konstato validas ankaŭ en la kazo de metaloj, kies atomoj estas ligitaj inter si.

La formulo molekula, male, estas ĝenerale utiligata por indiki la unuopajn molekulojn (escepte ke ne temus pri makromolekuloj): ĝuste pro tio tiu formulo estas nomata “molekula”.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

En la jena tabelo estas indikataj iuj ekzemploj de formulo minimuma kaj formulo molekula de iuj kemiaj specioj:

NomoFormulo minimumaFormulo molekulaatoma kombinaĵo
Klorida acidoHClHClUnuopa molekulo estas kombinata de 1m atomo de hidrogeno (H) kaj 1 atomo de kloro (Cl)
Sulfata acidoH2SO4H2SO42 atomoj de hidrogeno (H), 1 atomo di sulfuro (S) kaj 4 atomoj de oksigeno (O)
AkvoH2OH2OUnuopa molekulo formiĝas el 2 atomoj de hidrogeno kaj 1 atomo de oksigeno (O)
Azoto[2]NN2Unuopa molekulo entenas 2 atomojn de azoto (N)
Karbono[3]CCLa alotropaj formoj de la karbono estas kombinataj nur per karbonaj atomoj
Kalia kloridoKClKClĜiaj kristaloj entenas egalan nombro de atomoj de kalio kaj kloro
HeksanoC3H7C6H14Unuopa molekulo estas formata el 6 atomoj de karbono (C) kaj 14 atomoj de hidrogeno (H)
Kalcia klorindoCaF2CaF2La atomoj de fluoro estas nombre duoblaj kompare kun tiuj de Kalcio
GlukozoCH2OC6H12O66 atomoj de karbono (C), 12 de hidrogeno (H) e 6 de oksigeno (O)
MetanoCH4CH41 atomo de karbono (C) kaj 4 atomoj de hidrogeno (H)
Magnezia nitratoMg(NO3)2Mg(NO3)2La nitrataj ionoj estas la duoblo de tiuj de magnezio
SilikoSiO2SiO2Ĝi entenas du atomoj de oksigeno asociitaj al 1 de siliko
  1. bibliografion
  2. nekonsiderita kiel kemia elemento, sed kiel pura substanca elemento kombinita kun aliaj elementoj.
  3. ĝi referencas al ĉiu alotropa formo de karbono; ekzemplo estas diamanto kaj grafito

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Masiero Stefano, Glossario di chimica, Alpha Test, 2010 , id= ISBN 88-483-1271-3
  • Balboni Valeria e Alessandra Terzaghi, Chimica, Alpha Test, dua eldono, 2004, id ISBN 88-483-05385

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]