FESTO
FESTO (Franca Esperanto-Semajno Terure Organizita) estas junulara Esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare de la Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) ĉefe konata pro ĝia elstara muzikprogramo organizita kune kun la rokasocio EUROKKA.
| ||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Franca Esperanta SenTema Organizaĵo, Franca Esperanto-Semajno Terure Organizita, ... | |||
Regiono | Francio | |||
Periodo | Somere | |||
Organizanto | JEFO | |||
Ekzistas ekde | 1996 | |||
Celgrupo | Junularo | |||
Informa retpaĝo | FESTO-paĝo | |||
Fota retpaĝo | Foto-albumoj de JEFO | |||
Unue okazinta en 1996 en Liono, FESTO poste kunigis gejunulojn ĉiusomere, kvankam escepte malokazis en 2001 (IJK en Francio) kaj en 2008 (pro tiama malplivigliĝo de la aktivado en JEFO).
En 2009 FESTO reokazis danke al revigliĝo de la JEFO-anoj kiuj strebis savi la francan Esperanto-junularan movadon. En 2009 en Germanio pro kaj danke al la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kiu disponigis subvenciojn. Tre rimarkindis aperoj de novkonataj artistoj kiel Kapriol', Stephan Schneider, Supernova aŭ Tone, pro tre kapabla kunlaboro de EUROKKA kiu venigis artistojn, ĉu lokajn aŭ brazilajn. Ĉiuflanka kontentiĝo pri la okazaĵo kaj ĝenerale agnoskata sukceso montris daŭran supervivon de JEFO kaj ĝian renoviĝon, inter alie per apero de nova organiza teamo kaj de pli juna komitato en la asocio.
En 2010 FESTO okazis en Toulouse, sed la universitato malfrue ne subskribis la kontrakton. Feliĉe Flo spontane ofertis okazigi FESTO-n ĉe sia domo kaj la EUROKKA-studio en la apuda Donneville. Necesis senpikplantigi la kampon, starigi tendojn, krei necesejojn ktp, kaj feliĉe la etoso estis des pli bona, en atmosfero de vera ekstera festivalo, kaj pravigis la ideon.
Pasintaj FESTOj
[redakti | redakti fonton]- FESTO 1996 – okazis en Liono, Arpitanio.
- FESTO 1997 – okazis en Sankta Rafaelo, Okcitanio.
- FESTO 1998 – okazis dum UK en Montpeliero.
- FESTO 2000 – okazis en Saint-Chamond anstataŭigite de Solidaraj Tagoj kunorganizita de JEFO kaj aliaj asocioj.
- FESTO 2002 – Senĉesa festo, okazis en kastelo Greziljono.
- FESTO 2003 – Kelta kulturo, okazis en Paimpol/Plouézec, Bretonio.
- FESTO 2004 – Kvara dimensio (la plej stulta renkontiĝo), okazis en Orleano.
- FESTO 2005 – Amo ĉiam, okazis en Saint-Amans-Valtoret, Okcitanio.
- FESTO 2006 – Kastela viv’, okazis en kastelo Greziljono.
- FESTO 2007 – Muzikume, okazis en Montoire-sur-le-Loir.
- FESTO 2009 – Festo festo festo!, okazis en Zwingenberg, Germanio.
- FESTO 2010 – Esperanto-Muzik-Festivalo, okazis en Donneville apud Tuluzo.
- FESTO 2011 – Kastela viv’, okazis en kastelo Greziljono. (8-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2011).
- FESTO 2012 – Montara vilaĝo, okazis en Métabief. (17-a ĝis 24-a de aŭgusto 2012).
- FESTO 2013 – Reveno al Amikejo, okazis en Moresnet. (10-a ĝis 18-a de aŭgusto 2013).
- FESTO 2014 – Revigligi la planedon, okazis en Pont-de-Barret. (16-a ĝis 23-a de aŭgusto 2014).
- FESTO 2017 – planita en kastelo Greziljono (28-a de julio ĝis 4-a de aŭgusto 2017), sed nuliĝis.
- FESTO 2021 – FESTetO venas okazis en kastelo Greziljono (13-a ĝis 20-a de aŭgusto 2021).
- FESTO 2024 – planita en Vindry-sur-Turdine ĉe Liono (8-a ĝis 15-a de aŭgusto 2024)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Festo 2021
- Festo 2017
- Festo 2014 [rompita ligilo]
- Festo 2013[rompita ligilo]
- Festo 2012
- Festo 2011, Arkivigite je 2012-01-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Festo 2010, Arkivigite je 2010-04-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Festo 2009, Arkivigite je 2009-06-17 per la retarkivo Wayback Machine kaj raporto pri FESTO 2009
- Festo 2007[rompita ligilo]
- Festo 2006, Arkivigite je 2012-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Festo 2005, Arkivigite je 2008-11-20 per la retarkivo Wayback Machine kaj http://festo2005.blogspot.com/ Arkivigite je 2006-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Festo 2004
- Festo 2003
- Festo 2002
- Kategorio FESTO en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|