Ĝermolisto de argentinaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franz Lüttig)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A[redakti | redakti fonton]

Jorge Abraham[redakti | redakti fonton]

Jorge ABRAHAM esperantiĝis dum la jardeko 1930, forpasis en 1999. Li fondis la Argentinan Esperanto-Ligon kaj la Esperantoklubon Venado Tuerto. Li estis tradukisto precipe el la araba al esperanto. Estis Honora Membro de UEA.

Jorge Abraham (1916-2001), estis elstara argentina esperantisto kaj pioniro sur la kampo de arab-lingvaj Esperanto-lernolibroj kaj -vortaroj.

Naskiĝinte en Usono en 1916, li transloĝiĝis al Argentino en 1929. Esperanton li lernis en 1931. En 1941 li kunfondis Argentinan Esperanto-Ligon, en kiu li plenumis gvidajn funkciojn dum pluraj mandatoj. En 1952 li gvidis la unuan Esperanto-kurson en sia loĝurbo Venado Tuerto, kie li fondis kaj prizorgis klubon.. En 1966 Abraham starigis Amerikan Esperanto-Lernejon por koresponda instruado.

En 1995 la Komitato de UEA distingis Abraham per Honora Membreco de la Asocio. En 2000 li ricevis ankaŭ premion de Fondaĵo Antoni Grabowski.

Abraham tradukis el la araba verkojn de Ĥalil' Ĝibran: Rakontoj kaj Poemoj. (1972), La Rompitaj Flugiloj (1981), Plukitaĵoj (1986) kaj Preter la Horizonto (1992). Li krome verkis plurajn Esperanto-lernilojn, sed lia ĉefa verko estas la ampleksa araba Esperanto-vortaro, kies unuan volumon, Klara Vortaro Esperanta-Araba, UEA eldonis en 1998. En 2000 UEA aperigis ankaŭ lian lernolibron por arablingvanoj, Kurso de Esperanto, Lingvo Internacia. Tiuj verkoj metis la bazon por la lastatempa ekdisvastiĝo de Esperanto en la arabaj landoj[1].

B[redakti | redakti fonton]

Jorge Pablo Bondone[redakti | redakti fonton]

Jorge Pablo BONDONE naskiĝis en 1930, delegito pri gastigado kaj tangomuziko, forpasis la 1-an de aŭgusto 1997 en Cordoba (Argentino).

Enrico Brusses[redakti | redakti fonton]

Enrico Brusses estis pioniro de Esperanto en Argentino en 1905[2].

C[redakti | redakti fonton]

Ángel Corral[redakti | redakti fonton]

Ángel CORRAL (naskiĝis en 1897; mortis la 6-an de januaro 1992 en Bonaero, Argentino) estis dumviva membro kaj komitatano de UEA, fakdelegito pri presado.

C. C. Dassen[redakti | redakti fonton]

C. C. Dassen pioniro de Esperanto en Argentino en 1904[3].

G[redakti | redakti fonton]

E. Gosta[redakti | redakti fonton]

E. Gosta laŭ Enciklopedio de Esperanto[4] estis la unua esperantisto en Argentino en 1899.

J[redakti | redakti fonton]

Margarita Johnston de Böndel[redakti | redakti fonton]

Margarita JOHNSTON DE BÖNDEL (1922 - 2000), delegitino en El Bolsón (Patagonio, Argentino), kun sia edzo Conrado fondis la lokan Esperanto-grupon.

J. Juameda[redakti | redakti fonton]

J. Juameda pioniro de Esperanto en Argentino en 1905[5]. En 1906 aperigis artikolojn en ĵurnaloj „Revista de Menorca" kaj „El Mentor“, en Chacabuco,[6]

L[redakti | redakti fonton]

Pablo Leon[redakti | redakti fonton]

Pablo LEON (naskiĝis la 28-an de januaro 1960) estis junulara delegito kaj fakdelegito pri ĵurnalismo, kiu memlernis Esperanton en 1978.

Jorge Llambías[redakti | redakti fonton]

Jorge Joaquín LLAMBÍAS estas argentina filozofo, docento kaj esperantisto. Interalie li verkis hispanlingvan libron pri la kurso en mirakloj de la usona psikologino Helen Schucman kaj en Bonaero okazigas ĉiumonatajn konferencojn pri la temo Arkivigite je 2016-04-25 per la retarkivo Wayback Machine. En 1996 li kontribuis al la esperantlingva traduko de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison, kiun publikigis la eldonejo Sezonoj en Jekaterinburg.

Franz Lüttig[redakti | redakti fonton]

Franz LÜTTIG (naskiĝis en 1899, mortis en aprilo 1978, en Argentino kutime literumata "Luettig") estis germandevena esperantisto kaj fakdelegito de UEA en Eldorado (Argentino).

M[redakti | redakti fonton]

José Martínez Puche[redakti | redakti fonton]

José MARTÍNEZ PUCHE mortis 95-jara la 31-an de aŭgusto 2004 en Bonaero. Lerninte Esperanton en Katalunio, li elmigris al Argentino en la 1930-aj jaroj, kaj li multe helpis enmigrintojn el Hispanio post ties intercivitana milito. Esperanto-instruisto, li aktivis same en UEA kiel en SAT.

O[redakti | redakti fonton]

José Olivares[redakti | redakti fonton]

José Olivares pioniro de Esperanto en Argentino en 1905[7]. En 1906 aperigis artikolojn en ĵurnaloj „Revista de Menorca" kaj „El Mentor“, en Chacabuco[8].

S[redakti | redakti fonton]

Johano Baptisto Se-Tsien Kao[redakti | redakti fonton]

Pastro Johano Baptisto Se-Tsien Kao, katolika pastro, estis argentina esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento.

Verkoj:

  • Klasifikita vortaro Esperanto-Hispana. Buenos Aires, eld. Asociación Esperantista Católica Argentina, 1952(?), 166 p.
  • Esperanto: the world interlanguage (compiled by George Alan Connor; Doris Tappan Connor; William Solzbacher; J. B. Se-Tsien Kao. - New rev. ed. New York, NY [k.a.]: Yoseloff, [1959]. - 245 p.)

Recenzo pri Klasifikita vortaro Esperanto-Hispana

Citaĵo
 Por la hispanlingva publiko, kiu ofte sentas la bezonon de taŭgaj vortaroj, estas motivo de ĝojo la apero de tiu ĉi vortaro Esperanto-Hispana, klasifikita per sekcioj, laŭ samfakaj ideoj. Ĉar la tasko verki Hispana-Esperantan vortaron estus tre peza, pro la eksterordinara riĉeco de la lingvo de Cervantes, nia eminenta samideano Pastro D-ro Se-Tsien Kao verkis ĉi tiun utilan vortaron, kiu, kvankam ordigita laŭ Esperanto-Hispana, taŭgas samtempe kiel vortaro Hispana-Esperanta. Por tio sufiĉas serĉi la bezonatan sekcion, kie oni trovos la deziratan vorton hispanan kaj ties signifon en Esperanto. Ekzemple, por koni la esperantan tradukon de la vorto camisa oni serĉu la sekcion «Vestoj» kaj apud la nomita hispana vorto estas ties signifo: ĉemizo. Tiu ĉi vortaro enhavas proksimume 4.100 vortojn kaj ĝia indekso, konsistanta el 66 titoloj, faciligas la rapidan serĉadon de la vortoj. En la fino de tiu ĉi havinda libro, la aŭtoro donas belan difinon pri tio, kio devas esti vera esperantisto. Mi finas, ankaŭ, do, transkribante kelkajn el tiuj idealismaj vortoj: «Vera esperantisto kondutas laŭ la spirito de la Interna Ideo, de la universala harmonio kaj interpopola fratigo». Bona leciono por la profitemuloj el nia movado; ĉu ne? 
— JUAN FORNÉ. Boletín n042 (jun 1952)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Jorge Abraham (1916-2001) In memoriam.
  2. Enciklopedio de Esperanto/Argentino
  3. Enciklopedio de Esperanto/Argentino
  4. Enciklopedio de Esperanto/Argentino
  5. Enciklopedio de Esperanto/Argentino
  6. Rusa Esperantisto. Esperantista Movado. Nro 6 p. 525. Jun-Jul, 1906
  7. Enciklopedio de Esperanto/Argentino
  8. Rusa Esperantisto. Esperantista Movado. Nro 6 p. 525. Jun-Jul, 1906