Rapperswil BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Frauchwil)
- La mallongigo BE en Rapperswil BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rapperswil..

Rapperswil
Blazono de Rapperswil
Aera bildo de Rapperswil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarberg
Koordinatoj  47° 3′ 47″ N 7° 24′ 36″ O / 47.06306 °N, 7.41000 °O / 47.06306; 7.41000 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 47″ N 7° 24′ 36″ O / 47.06306 °N, 7.41000 °O / 47.06306; 7.41000 (mapo)
Areo 18,2 km²
Alteco 521 m super marnivelo
Poŝtkodo 3255 Rapperswil BE
3256 Dieterswil
Komunumkodo 0310
Mapo de Rapperswil
vdr

Rapperswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarberg kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2120 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rapperswil situas en la Svisa Mezlando proksimuma 13 kilometrojn norde de la federacia urbo Berno.

La komunumo konsistas el dek municipoj, nome Rapperswil mem sur alteco de 521 m s.m. kun la setlejo Habanger sur alteco de 515 m s.m. kun 634 loĝantoj, Wierezwil sur alteco de 521 m s.m. kun la setlejo Rüberi sur alteco de 523 s.m. kun 155 loĝantoj,Frauchwil sur alteco de 503 m s.m. kun 85 loĝanto, Zimlisberg sur alteco de 527 m s.m. kun la setlejo Holzhäusern sur alteco de 522 m s.m. kun 121 loĝantoj, Bittwil sur alteco de 552 m s.m. kun 70 loĝantoj, Vogelsang sur alteco de 539 m s.m. kun 52 loĝantoj, Seewil sur alteco de 554 m s.m. kun 205 loĝantoj, Dieterswil sur alteco de 562 m s.m. kun 254 loĝantoj, Moosaffoltern sur alteco de 584 m s.m. kun 88 loĝantoj, kaj Lätti sur alteco de 540 m s.m. kun 480 loĝantoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rapperswil limas en nordo al Wengi, en nordnordoriento al Ruppoldsried, en nordoriento al Messen (SO), en orientnordoriento al Scheunen, en oriento al Bangerten, en orientsudoriento al Zuzwil, en sudoriento al Deisswil ĉe Münchenbuchsee, en sudsudoriento al Münchenbuchsee, en sudo al Schüpfen, kaj en okcidento al Grossaffoltern.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Zollikofen tra Büren ĉe Aro al Soloturno.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Münchenbuchsee al Büren ĉe Aro. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A6 situas en distanco de 3 kilometroj sudokcidente en Schüpfen (duona konekto nur al la direkto de Bielo) kaj sudokcidente en distanco de 4 kilometroj en Münchenbuchsee (kompleta konekta al ambaŭ direktoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rapperswil datiĝas el la jaro 1241 kiel Raverswiler [1].

Dum mezepoko en Rapperswil regis la Grafoj de Kiburgo, kiuj vendis siajn privilegiojn pri la teritorio en la jaro 1263 al la Monaĥejo Frienisberg. Bienposedantoj sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo estis ankaŭ la johanita komandorejo Münchenbuchsee kaj la cisterciana Monaĥejo Fraubrunnen.

En la dua duono de la 14-a jarcento la Rapperswil falis sub la regado de la urbo Berno, kiu atribuis la komunumon al la kamparvoktejo Frienisberg en la tribunaldistrikto Zollikofen. En la jaro 1505 Rapperswil akiris la statuson de libera tribunalejo, kio estis la bazo de la hodiaŭa komunumo kun Rapperswil en la centro de naŭ ĝin ĉirkaŭantaj municipoj.

Post la Helveta Revolucio, kiu siginfis la finon de la malnova reĝimo Rapperswil apartenis dum kvin jaroj de 1798 ĝis 1803 al la helveta distrikto Zollikofen. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la ĉefdistrikto Aarberg, kiu en la jaro 1831 per la nova kantona konstitucio estis transformita al oficdistrikto. Ek de la 1-a de januaro 2010 Rapperswil apartenas al la administra distrikto Seeland.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Anne-Marie Dubler: Rapperswil (BE) en la Historia Leksikono de Svislando (12.8.2009)
  2. La historiaj informoj baziĝas sur la artikolo pri Rapperswil en la germanlingva vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]