Saltu al enhavo

Hanička (artileria fuortaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fuortaro Hanička)
Artileria fuortaro Hanička
ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Hanička
muzeo (fuortaro)
Fuortara objekto R-S 76 "Lom". Eniri en la objekton eblis nur sur ŝtupoj el la subterejo de la fuortaro.
Oficiala nomo: Dělostřelecká tvrz Hanička
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Rychnov nad Kněžnou
Montaro Orlica montaro
Situo Hanička
 - koordinatoj 50° 11′ 47″ N 16° 30′ 33″ O / 50.19639 °N, 16.50917 °O / 50.19639; 16.50917 (mapo)
Por publiko jes
Plej facila aliro el Rokytnice v O. horách
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hanička (fortress)
Retpaĝo: www.hanicka.cz
Portalo pri Ĉeĥio
R-S 78 kaj malantaŭe R-S 77
Artileria fuorto R-S 79
Hanička
Bazaj indikoj
Situo de fuortaro norde de Rokytnice v Or. horách
Objektoj de fuortaro R-S 76 Lom
R-S 77 Pozorovatelna
R-S 78 Na pasece
R-S 79 Na mýtině
R-S 79a U silnice
R-S 80 U potůčku
Aliaj nomoj Panské Pole (Herrenfeld)
Komandantoj kaj soldatoj
Komandanto Mikuláš Jaroslav Novák
Hom-ekipo 426 viroj
Konstruado
Konstru-firmao Ing. Bedřich Hlava
Komenco de konstruado 28-an de aŭgusto 1937

Artileria fuortaro Hanička (ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Hanička), la fuortaro kun poeta nomo (Hanička = Hanjo), estas unu el kvin konstrue finitaj fuortaroj de antaŭmilita defendlinio en norda limo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita fortikaĵlinio. Kiel la ceteraj, ĝi estis neniam uzita en milito, sed en administrado de armeo ĝi estis en pacaj tempoj uzata. Post mallonga tempo de alirebligo por publiko dum la jaroj 19691975 ĝi estis eĉ alikonstruita en modernan kontraŭatoman kaŝejon.

La fuortaro estis konstruita en malfacile alirebla kaj dense arbarigita tereno en Orlica montaro, 1 km de vilaĝoj Panské Pole kaj Hanička, proksimume 5 km de urbo Rokytnice v Orlických horách. La konstruado de la fuortaro estis komencita en septembro de 1936 kaj ĝi ensumigas en sia konsisto ses pezajn objektojn:

Ĉiuj objektoj estas kunigitaj per subteraj koridoroj en profundeco ĝis 35 m, do en sekureco kontraŭ kia ajn trafo el ekstere. El la batalobjektoj ĉi tien kondukas profundaj liftŝaktoj kaj ŝtuparejoj altaj preskaŭ 30 m. La murojn kaj la plafonojn de la batalobjektoj sub malamika kanonado kreas konstruoj el tre rezistkapabla ferbetono kun dikeco 350 cm.

En la tempo de mobilizo en Ĉeĥoslovakio en 1938 la fuortaro estis konstrue finita, sed mankis al ĝi artileria armilaro, ekipaĵaro de la kanona elŝovonta kaj turniĝonta turo kaj partoj de internaj instalaĵoj. La fuortaro poste travivis la germanan okupadon kiel studobjekto kaj provobjekto de germanaj armeaj specialistoj. Ĝi estis celo de ripetata peza kanonado. Post la milito la ĉeĥoslavaka armeo parte purigis ĝin, sed ĝi ne uzis la fuortaron. En la jaro 1968 la armeo malfermis ĝin al civiluloj, por ke dum 6 jaroj de alirebligo povu viziti ĝin ĉirkaŭ 130 000 turistoj. Sed en la jaro 1975 la fuortaro denove fariĝis sekreta objekto. Dum sekvantaj jaroj ĝi estis alikonstruita en militlaborejon, memkompreneble kun teknikaj parametroj de perfekta kontraŭatoma kaŝejo. Dum en la jaro 1989 kaj la sekvanta disiĝo de la respubliko, finiĝis tiu ĉi mistera plano, kaj la fuortaro iĝis en la praktiko finita.

Hodiaŭ vizitantoj povas denove trairi tra la subterejo de la fuortaro. Sed diference de la ceteraj antaŭmilitaj fuortaroj ili ekvidos ĉi tie rimarkindan simbiozon de pli ol 60 jarojn malnova fortikaĵkonstruo kun la plej moderna alikonstruo de ejinterno en la kontraŭatoman kaŝejon. La subteraj ĉambregoj estas apartigitaj per vandoj, modernaj aparatoj en ili, gvidataj per komputeroj. Historia mallarĝtraka fervojo estas kaŝita sub nova planko, ĉie kondukas kvantoj da kabloj kaj tuboj. Onidire eĉ ĉi tie specialistoj de ŝtata polico estis daŭrigontaj en sia batalo kontraŭ interna kaj ekstera malamikoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.