Galapaga albatroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Galapaga albatroso
Galapaga albatroso, pariĝinta paro ĉe insulo Española, Ekvadoro
Galapaga albatroso, pariĝinta paro ĉe insulo Española, Ekvadoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Phoebastria
Phoebastria irrorata
(Salvin, 1883)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ondalbatroso (Phoebastria irrorata), konata ankaŭ kiel Galapaga albatroso,[1] estas la ununura membro de la familio de Diomedeedoj kiu loĝas en la tropikoj. Kiam ili manĝas, la Galapaga albatroso sekvas rektajn vojojn al ununura loko ĉe la marbordoj de Peruo, je ĉirkaŭ 1,000 km dista al oriento. For de la reprodukta sezono, tiuj birdoj loĝas ĉefe en areoj de la marbordoj de Ekvadoro kaj Peruo.

La nomo Ondalbatroso rilatas al la tre fajna strieco de la brusto kiu montras ondecon de proksime vidate: de malproksime nur pli malhelan areon.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Galapaga albatroso estas tipo de albatroso kiu apartenas al la familio de Diomedeedoj el la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[2], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[3] Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[4]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La Galapaga albatroso nomiĝas tiele pro sia geografia deveno el la Galapagoj, kaj ties alternativa komuna nomo Ondalbatroso derivas el la ondeca bildo de ties plumoj ĉe la plenkreskuloj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiuj estas mezgrandaj albatrosoj, ĉirkaŭ 86 al 90 cm[5] longaj, pezaj 3.4 kg kun enverguro de 2.25 m. Ili distingiĝas pro siaj flavec-kremkoloraj kolo kaj kapo, kiu kontrastas kun ĝiaj ĉefe brunaj korpoj. Eĉ pli distinga estas ĝia tre longa, brilflava beko, kiu aspektas disproporcie granda kompare kun la relative malgranda kapo kaj longa, svelta kolo. Ili havas ankaŭ helbrunajn suprajn partojn kaj subajn partojn, escepte la brusto, kun fajna strieco, pli densa ĉe la pugo. Ili havas brunajn supraflugilojn, dorson kaj voston, kun blankeca brusto kaj subflugiloj. Ties akseloj estas brunaj. Fine ili havas bluajn piedojn. Junuloj estas similaj al plenkreskuloj escepte pro pli da blanko en kapo.[5] Idoj havas brunajn lanugecajn pumpajn plumojn. La vivodaŭro de tiu specio povas atingi ĝis 40 al 45 jaroj.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La Galapaga albatroso reproduktiĝas ĉefe en la insulo Española de Galapagoj; tamen estis vidaĵoj de nereproduktuloj kaj eble malgrandaj nombroj, ĉirkaŭ 10 al 20, de reproduktuloj en la insuloj Genovesa kaj Isla de la Plata.[5][6] For de la reprodukta sezono ili iras orienten kaj sudorienten al la regiono de la kontinentbreto ĉe la marbordoj de Peruo kaj Ekvadoro. Foje ili estis vidataj en Kolombio.[5]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj manĝoresursoj de la Galapaga albatroso estas fiŝoj, kalmaroj, kaj krustuloj. Sed ili estis observataj ankaŭ manĝantaj kadavraĵojn kiel aliaj manĝoresursoj, inklude la regurgitita manĝo de aliaj birdoj.[5] Dummanĝe la Galapaga albatroso trovas lokojn en la oceano kie la predoj estas pli surface; tiu estas la plej efika sistemo por la albatroso por trovi sian manĝon. La Galapagaj albatrosoj manĝas ĉe 10 al 100 km for el la loko de elnestiĝo por trovi manĝon por la idoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo kaj ido
Pariĝada ritaro

La nestoj estas konstruitaj en areoj de lafo kun rokoj kaj disa vegetaĵaro, aŭ densa arbustaro.[5] La pariĝado de la Galapaga albatroso estas tre kaŝema kaj spektakle observebla. Ĝi inkludas: rapidan bekocirkladon kaj klinadon, bekoklakadon, kaj levadon de bekoj por fari sonojn kiel huuhuu. La ovoj estas demetataj inter aprilo kaj junio kaj kovataj dum du monatoj post tio. Post eloviĝo, la idoj restas kune en malgrandaj infanvartejoj dum la gepatroj foriras al la maro por ĉasi kaj manĝi. Kiam la gepatroj revenas, ili povas nutri la idon per ĝis 2 kg el stomakoleo. La junulo atingas grandon de plenkreskulo ĉirkaŭ decembro kaj lasas la kolonion ĉirkaŭ januaro. La partneroj restas tio ĝis unu el ili mortiĝas.

Flugo[redakti | redakti fonton]

Flugante

Galapagaj albatrosoj estas spectaklaj flugantoj, eble eĉ la plej famaj. Ili povas flugi dum horoj senhalte kaj ili faras tion per dinamika ŝvebado. La ventorapido ĉe la surfaco de la maro estas multe pli malalta ol ĉirkaŭ 15 m en la aero. La Galapagaj albatrosoj uzas tion kiel avantaĝo por glitadi je rapido en la vento. Ĉar la Galapaga albatroso glitadas pli alte ĝi perdas plej el sia grunda rapido ĉar ĝi glitadas en la vento je pli alta rapido. Tamen, ties aerrapido ne falas, kio permesas ĝin glitadi kontinue. Tamen, Galapagaj albatrosoj suferas malfacion por ekflugi kaj surterigi pro siaj grandaj flugiloj kaj sveltaj korpoj. Por helpi je tio, ili foje ekflugas el klifoj kiuj estas pli interne kaj ne ĉe la marbordo. La problemo estas kiam ili venas al tero kaj ili havas altan rapidon haltigontaj, kaj kiam ili ekflugas malfacilas movi siajn amasajn flugilojn.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[5]
Reprodukta Loko Reproduktaj Paroj Tendenco
Isla de la Plata 20 al 40 nekonata
Galapagoj 34,660 1 al 19% de malpliiĝo dum 84 jaroj
Totalo 34,700 1 al 19% de malpliiĝo dum 84 jaroj

La populacio de Galapagaj albatrosoj en Galapagoj estas protektita de la laboristaro de la nacia parko, kaj la insulo estas ankaŭ kategoriigita kiel Monda Heredo.[5] Sed ties limigita teritorio, aldona kaptado fare de multhokada fiŝkaptado, ĝenado pro turismo, malsanoj, kaj la efikoj de kontraŭleĝa fiŝkaptado en najbaraj akvoj lokigas ili en konsiderindan danĝeron. Ĉefe multhokada fiŝkaptado ŝajne faras drastan malbonon al la specio, kiu estis subenlistita al Vundebla el Preskaŭ Minacata fare de la IUCN en 2000. Spite la fakto ke ĉirkaŭ 34,700 plenkreskuloj ankoraŭ loĝis tie en 2001, ties nombroj ŝajne ekfalis je nekonata indico pli ĵuse, probable pro multhokada fiŝkaptado kiu krome tuŝas la ekvilibron de la seksa proporcio (maskloj estas mortigitaj plej ofte). Ĉar la nuna situacio faras la populacion tre vundebla al katastrofa falo al formorto, ĝi estis suprenlistita al statuso Draste Endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[7]

La populacio de 34,700 plenkreskuloj estis bazita en ĉirkaŭkalkulo de 2001; tamen en 1970 kaj 1971 estis ĉirkaŭkalkulo de 24,000, kaj en 1994 de 31,200 al 36,400. Tiu specio havas loĝan teritorion de 1,750,000 km² kaj reproduktan teritorion nur de 9 km².[5]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Remsen Jr., J. V. (2008)
  2. Sibley D. A. (2001)
  3. Double, M. C. (2003)
  4. Ehrlich, Paul R. (1988)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 5,8 BirdLife International (2008)(a)
  6. Clements, James (2007)
  7. BirdLife International (2012). Phoebastria irrorataInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]