Rohrbachgraben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Geri)
Rohrbachgraben
Blazono de Rohrbachgraben
Blazono de Rohrbachgraben
Blazono de Rohrbachgraben
Rohrbachgraben
Rohrbachgraben
Rohrbachgraben
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 7′ 20″ N 7° 48′ 5″ O / 47.12222 °N, 7.80139 °O / 47.12222; 7.80139 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 20″ N 7° 48′ 5″ O / 47.12222 °N, 7.80139 °O / 47.12222; 7.80139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 428
Areo 6,48 km²
Alteco 634 m super marnivelo
Poŝtkodo 4938
Komunumkodo 0339
Mapo de Rohrbachgraben
Mapo de Rohrbachgraben
Mapo de Rohrbachgraben
vdr

Rohrbachgraben (prononcu rorbaĥgrabn) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 428 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rohrbachgraben situas en la Svisa Mezlando proksimume 12 kilometrojn sude de la urbo Langentahl en flanka valeto de la valo de la rivero Langete, nordokcidente de la Napf-regiono. Tra la komunumo fluas la rojo Wissachen. La komunumo konsistas el la vilaĝo Rohrbachgraben kaj la setlejoj Gansberg (sur alteco de 750 m s.m.), Geri (sur alteco de 658 m s.m., kie situas la sportcentro Schwarzenbach), Oberer Glasbach (sur alteco de 708 m s.m.), Unterer Glasbach (sur alteco de 619 m s.m.), Matte (sur alteco de 699 m s.m.), Schwarzenbachberg (sur alteco de 665 m s.m.), Wald (sur alteco de 646 m s.m.) kaj Wil (sur alteco de 620 m s.m.), kaj diversaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,48 km², de kiuj 27,8% estas kovritaj de arbaro, 69,1% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rohrbachgraben limas en nordo al Rohrbach, en oriento al Huttwil, en sudo al Dürrenroth, en okcidento al Walterswil, en nordokcidento al Ursenbach, kaj en nordnordokcidento al Kleindietwil, kiu ek de la 1-a de januaro 2011 apartenas al Madiswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rohrbachgraben situas tute flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per mallarĝaj flankaj vojoj de Walterswil, Rohrbach kaj Dürrenroth. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 20 kilometrojn okcidente apud Kirchberg. La komunumo ne estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima trajnhaltejo situas en distanco de 2 kilometroj en Rohrbach.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rohrbachgraben dum mezepoko apartenis al la administra bieno Rohrbach de la Monaĥejo Sankt-Galo kaj dividis ties sorton kaj historion.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]