Großbreitenbach
Großbreitenbach | ||||||
| ||||||
kampara komunumo • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Ilm | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Großbreitenbach | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 036781 | |||||
Poŝtkodo | 98701 | |||||
Aŭtomobila kodo | IK | |||||
Oficiala Municipokodo | 16070058 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Petra Enders | |||||
Partio de komunumestro | Großbreitenbach 2000 | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 11-13 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 5956 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 35′ N, 11° 1′ O (mapo)50.583311.012Koordinatoj: 50° 35′ N, 11° 1′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 630 m | |||||
Areo | 19,62 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.lg-grossbreitenbach.de/ | |||||
Großbreitenbach estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5956 loĝantojn. Komence de 2019 la urbo akceptis plurajn antaŭe najbarajn komunumojn en sia urba teritorio kaj kadre de tio ricevis novan komunumokodon: ekde tiam ankaŭ la loĝlokoj Altenfeld, Böhlen, Friedersdorf, Gillersdorf, Herschdorf, Neustadt am Rennsteig und Wildenspring apartenas al la urbo.
Partnera komunumo
[redakti | redakti fonton]Partnera komunumo de Großbreitenbach estas la komunumo Breitenbach, ĉefloko de la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno en Svislando. Sur edukada skalo ekzistas sukcesa kunlaborado de la surloka Ŝtata integriglernejo kun Goeta lernejo (Ilmenau).
Historio kaj infrastrukturo
[redakti | redakti fonton]La urbo troviĝas ĉe la nordokcidenta rando de la Turingia Skista Montaro en tre linda ĉirkaŭaĵo inter la Rennsteig-migradopado kaj la valo de la rivero Schwarza. En 1399 estis la unua endokumenta mencio de vilaĝo situanta ĉe grava komerca vojo tra la Turingia Arbaro. Urbaj rajtoj venis en 1855. Ekspluato de kupro, arĝento kaj sulfuro sed ankaŭ komercado gravis komence. En la 17-a jarcento la vilaĝo estiĝis centro de komercado pri oleaĵoj. Menciindas ankaŭ la fabrikado de instrumentoj muzikaj, teksitaĵoj, porcelano, vitraĵoj, kanpafiloj, alunaĵoj, vitriolaĵoj. Multis ankaŭ muelejoj.
Hodiaŭ produktatas maŝinoj. Gravas ankaŭ la turismumado somera kaj vintra. Krome la urbo havas liberaeran naĝejon kaj pafejon sportan. Fervojlinio al Ilmenau tra Gehren kaj Langewiesen ne plu ekzistas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kirko Sankta Triunuo (1679-90): la plej granda framskeleta preĝejo de Turingio kun malfrugotikaj altaraj fasadoj kaj barokaj internaĵoj
- Kampanilo Sankta Johano: restaĵo de en 1771 terenfalinta preĝejo, la urba simbolo
- Vapormaŝino "Lokomobil" de 1919 en la segejo Macholdt
- Muzeo kreiva de da Turingia Arbaro
Gefiloj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- Heinrich Kleffel, juristo kaj politikisto
- Johann Christoph Kiesewetter, pedagogo
- Wilhelm Bock, sindikalisto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|