Guaratinguetá
Guaratinguetá | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Devizo: Pavlistarvm arx | |||
Administrado | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Sudorienta regiono | ||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||
Mezoregiono | Vale do Paraíba Paulista | ||
Mikroregiono | Guaratinguetá | ||
Fondita | 13-a de junio 1630 | ||
Poŝtkodo | 12500-000 | ||
Telefonkodo | 12 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 119 073 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 158 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 49′ S, 45° 14′ U (mapo)-22.816666666667-45.227777777778Koordinatoj: 22° 49′ S, 45° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 530 m | ||
Areo | 751,44 km² | ||
Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guaratinguetá [+] | |||
Guaratinguetá (oficiale portugale Município de Guaratinguetá) estas municipo, diocezo kaj universitata grandurbo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Vale do Paraíba Paulista kaj en la mikroregiono Guaratinguetá. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 119 073 loĝantoj sur areo de 751,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 158 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 83 592. La teritorio havas komunan limon kun Campos do Jordão, Cunha, Aparecida, Delfim Moreira, Lagoinha, Lorena, Pindamonhangaba, Piquete kaj Potim.
La loknomo signifas en indiana lingvo: renkontiĝo de blankaj ardeoj (vidu la flagon kaj blazonon).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Guaratinguetá situas en montaro laŭ rivero en sudorienta parto de la lando. La Atlantiko troviĝas en distanco de 65, Guarulhos 153, San-Paŭlo (urbo) 164, Nova Iguaçu 191, Campinas 192, Rio-de-Ĵanejro 203, Belo Horizonte 349, Curitiba 501, Goiânia 805, Braziljo 832, Porto Alegre 999, Campo Grande 1007, Salvador de Bahio 1303, Maceió 1778, Recife 1978, Teresina 1989, Natalo (Brazilo) 2177, São Luís 2260, Belém 2403, Manaus 2711 kilometroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej frue indiannoj loĝis en la hodiaŭa Guaratinguetá apud la rivero. La unuaj portugaloj alvenis en fino de la 16-a jarcento pro serĉado de oroj. La unuaj domoj estis konstruitaj en 1628, post 2 jaroj jam kapelo konstruiĝis. En 1651 la vilaĝo estis ligita kun vojo. Dum la 18-a jarcento Guaratinguetá iĝis la ĉefpunkto de provizo por ministoj venantaj de Minas-Ĝerajso, krome ekde 1717 la vilaĝo havis ankaŭ religian signifon. Ĝis la 19-a jarcento oni okupiĝis pri sukerkanoj, poste pri kafoj. La vilaĝo iĝis urbeto en 1651, distriktejo en 1844. La fervojo atingis la komunumon en 1877. En la 20-a jarcento la teroj elĉerpiĝis por terkultivado, la kafoproduktado falis, sed venis la industriigo kaj la komerco.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En municipo Guaratinguetá oni okupiĝas pri kultivado de sukerkanoj, rizoj, maizoj, faboj, kafoj kaj fruktoj. En la urbo oni produktas teksaĵojn, eksplodaĵojn, trinkaĵojn kaj sapojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Guaratinguetá situas en tropika zono, kiun forte influas la montara regiono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 16-23 °C. Jare pluvas po 1318 mm, en ĉiun monatoj pluvas, sed inter oktobro-marto pli ofte.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Guaratinguetá estas facile atingebla per fervojo kaj ŝoseo. Aparte menciindas ŝoseoj al San-Paŭlo, Volta Redonda kaj Atlantiko. Ĝi ankaŭ havas flughavenon, kiun ankaŭ helikopteroj profitas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Francisco de Paula Rodrigues Alves, prezidanto
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Katedralo de Guaratinguetá
-
Urbodomo de Guaratinguetá
-
Muzeo de Guaratinguetá
-
Strato en Guaratinguetá
-
Riverborda panoramo kun ponto