Helena Marusarzówna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helena Marusarzówna
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1918 (1918-01-17)
en Zakopane
Morto 12-an de septembro 1941 (1941-09-12) (23-jaraĝa)
en Pogórska Wola
Tombo Pęksowy Brzyzek National Cemetery in Zakopane
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo alpa skianto
vdr

Helena Marusarzówna (naskiĝis la 17-an de januaro 1918 en Zakopane, murdita la 12-an de septembro 1941) estis majstrino de ski-sportoj, kurierino transtatra, soldatino de Pola Subtera Ŝtato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filino de Jan Marusarz kaj Helena el familio Tatara, fratino de Stanisław Marusarz, diplomitino de komerca lernejo en Zakopane. Jam infanaĝe montris grandajn kapablojn pri skiado. En la jaroj 1936-1939 estis la plej bona pola skikonkursantino. Sepfoja ĉampionino de Pollando w konkuroj: descendskiado, slalomo kaj kombino.

De septembro 1939 partoprenis la polan rezistomovadon, fukciante de oktobro kiel sekreta kurierino de la unuo "Zagroda" de Konspira Interligitec-Fako ĉe Ĉefa Komandejo de SZP-ZWZ (Servo al Venko de Pollando-Asocio de Armita Batalado) al la bazo "Romek" en Budapeŝto, transportante poŝtaĵon kaj kondukante homojn tra la montara itinero. Ŝi estis kaptita marte 1940 de slovaka ĝendarmaro kaj transdonita al Gestapo. Oni ŝin tenis en malliberejoj en Muszyna, Nowy Sącz, en zakopana sidejo de Gestapo „Palace”, Tarnów kaj Krakovo. Plurfoje torturata, ne perfidis sekretajn informojn, tamen gestapo trovis en ŝia pakaĵo leteron en la hungara lingvo kaj post pluraj monatoj asociigis ĝin kun Stefania Hanauskówna.

La 12-an de septembro 1941 pafmortigita en Pogórska Wola (distrikto Tarnów), laŭ alia versio ekzekutita la 23-an de julio 1941 en arbaro Kruk en Skrzyszowo, apud Tarnów kune kun Janina Bednarska kaj Stefania Hanauskówna kaj aliaj 3 virinoj.

Post elterigo ŝiaj cindraĵoj estis solene entombigitaj la 27-an de novembro 1958 sur la Tombejo de Merititoj en Zakopane.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Postmorte distingita per Milita Ordeno Virtuti Militari, kaj en 1967 de la Ŝtata Konsilio de la Pola Popola Respubliko per Batal-Kruco.

En la jaroj 1946–1994 en Zakopane estis Memorialo al Bronisław Czech kaj Helena Marusarzówna; ŝiaj stratnomoj estas en Krakovo, Bydgoszcz, Zakopane, Tarnów, Nowy Sącz, Rzeszów, Żary, Gdańsk, Słupsk, Jastrzębie-Zdrój, Lodzo, Radom, Lębork, Otwock, Rybnik, Krapkowice, Jaworzno kaj Świdnica kaj la nomo ĉe pluraj lernejoj kiel en Szczyrk, Pogórska Wola, Otwock kaj Varsovio.

La tomboŝtono de Helena Marusarzówna / Helena Marusarz en la tombejo en Zakopane, Pollando

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Legendy polskiego sportu (Legendoj de la pola sporto), parto 1, Aniela Tajner, fondaĵo „Gloria Victoribus”, 1991, p. 12-13