Hosni Mubarak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muhamad Hosni Said Mubarak
Persona informo
حُسني مُبارك
Naskiĝo 4-an de majo 1928 (1928-05-04)
en Kafr el-Muṣīlḥa, Provinco Minufija,  Egipta Reĝlando
Morto 25-an de februaro 2020 (2020-02-25) (91-jaraĝa)
en Kairo
Mortis per kirurgiaj komplikaĵoj vd
Tombo Heliopolis vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj arabaangla vd
Loĝloko Kairo vd
Ŝtataneco Egipta Reĝlando • Respubliko Egiptio (1953–1958) • Unuiĝinta Araba RespublikoEgiptio vd
Alma mater Egipta Milita Akademio • Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio • Supreme Military Institute of the Armed Forces of the Kyrgyz Republic • Milita Lernejo M. V. Frunze vd
Partio Naci-demokratia partio • Araba Socialista Unio vd
Subskribo Hosni Mubarak
Familio
Edz(in)o Suzanne Mubarak vd
Infanoj Alaa Mubarak • Gamal Mubarak vd
Profesio
Okupo politikistopilotomilitisto vd
Laborkampo politiko vd
4-a prezidento de Egiptujo
Dum 14-a de oktobro 198111-a de februaro 2011
Vicprezidento Omar Sulejman
Antaŭulo Anvar Sadat
Sekvanto Moĥamed Ĥusejn Tantaŭi

Mohamed Mursi

41-a Ĉefministro de Egiptujo
Dum 7-a de oktobro 19812-a de januaro 1982
Prezidento Sufi Abu Taleb
Antaŭulo Anvar Sadat
Sekvanto Aĥmad Fuad Moĥiedin
18-a Vicprezidento de Egiptujo
Dum 16-a de aprilo 197514-a de oktobro 1981
Prezidento Anvar Sadat
Antaŭulo Ĥusejn el-Ŝafej
Sekvanto Omar Sulejman
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hosni Mubarak.

Hosni MUBARAK (plena nomo: Muhamad Hosni Said Mubarak) estis prezidento de Egiptio de 1981 ĝis la 11-a de februaro 2011.

Li naskiĝis la 4-an de majo de 1928. Lia kariero komenciĝis en la aviadilaj fortoj de la egipta armeo, kie li atingis la supran postenon en 1972. En 1975 li fariĝis la vic-prezidanto de Egiptio. En 1981, kiam Anwar al-Sadat estis murdita, Mubarak prenis lian lokon kiel prezidanto.

Li estas konsiderata forta gvidanto, kiu regas sian landon jam de 28 jaroj. Tamen li estas ofte kritikata eksterlande pro la manko da demokratio en Egiptio. Mubarak estis "konfirmita" de la popolo en kvar malsamaj balotoj, en 1987, 1993, 1999 kaj 2005. Tamen, la unuaj tri balotoj fakte estis referendumoj, ĉar mankis aliaj kandidatoj, kaj la rezultoj estas tre dubindaj. En 2005 estis elekto kun aliaj kandidatoj, sed tamen necesas diri, ke laŭ multaj observantoj la balotoj estis trompaj en pli ol unu maniero, kaj ĉiukaze en la amaskomunikiloj mankis vera debato antaŭ la balotoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj