La nacia himno de Monako estas la kanto Hymne Monégasque (ĝia monaka titolo estas Inu Munegascu). La tekston kaj la unuan version de la melodio verkis Théophile Bellando de Castro en 1841, poste Castil-Blaze modifis la melodion kaj aldonis kelkajn aliajn etajn ŝanĝojn. En 1848 la Nacia Gvardio de Monako kreita de princoKarlo la 3-a akceptis la kanton de Bellando, kiu fariĝis Marŝo de Naciaj Lojalistoj. En 1896 Charles Albrecht komponis novan aranĝon por piano, publikigitan en Tihebaux en Parizo, kaj nomis ĝin Air National de Monaco; en 1897 Decourcelle en Nico presis la eldonaĵon 429 Hymne National de Monaco por piano.
Jarojn poste François Bellini aranĝis la kanton de Albrecht por orkestro; tiu nova aranĝo estis tro longa por la homoj en la 1900-aj jaroj, kaj ĉesis esti ludata. Modernan version en 1914 kreis Léon Jehin, kaj ĝi estis prezentata por la unua fojo okaze de la 25-jara datreveno de ekrego de princo Alberto la 1-a. Finfine, en 1931 Louis Notari verkis la tekston en la monaka lingvo (la ligura).