Hélène Cixous

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hélène Cixous
Persona informo
Hélène Cixous
Naskiĝo 5-an de junio 1937 (1937-06-05) (86-jaraĝa)
en Orano
Lingvoj francagermanaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Literatura fakultato de Parizo vd
Profesio
Okupo poeto • eseisto • dramaturgo • anglisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • verkisto • filozofo de lingvo • literaturkritikisto • universitata instruisto • filozofo vd
Laborkampo feminista filozofiobeletroanglistikofeminismo vd
Aktiva en Parizo vd
Doktoreca konsilisto Roger Asselineau vd
Verkado
Verkoj Q51483246 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hélène CIXOUS (francprononce: [siksu]; 5a de junio 1937) estas franca profesoro, feminisma verkisto, poeto, dramaturgo, filozofo, literaturkritikisto kaj retorikisto.[1] Cixous estas plej bone konata pro sia artikolo "The Laugh of the Medusa",[2] kiu establis ŝin kiel unu el la plej fruaj pensuloj de post-strukturisma feminismo. Ŝi fondis la unuan centron de feminismaj studoj en eŭropa universitato en la universitata centro de Vincennes de la Universitato de Parizo (nune Universitato de Parizo VIII).[3]

Ŝi ricevis honorajn gradigojn el la Queen's University kaj el la Universitato de Alberto en Kanado; la Universitata Kolegio de Dublino en Irlando; la Universitato de York kaj la University College London en Britio; kaj la Universitato Georgetown, la Northwestern University, kaj la Universitato de Wisconsin–Madison en Usono. En 2008 ŝi estis nomumita kiel A.D. White Professor-at-Large en la Universitato Cornell ĝis Junio 2014.[4]

Krom siaj dekomencaj studoj pri Jacques Derrida kaj Joyce, ŝi verkis monografiojn pri la verkoj de Clarice Lispector, Maurice Blanchot, Franz Kafka, Heinrich von Kleist, Michel de Montaigne, Ingeborg Bachmann, Thomas Bernhard, kaj Marina Cvetajeva. Cixous estas ankaŭ aŭtoro de eseoj pri artistoj, kiel Simon Hantai, Pierre Alechinsky kaj Adel Abdessemed al kiu ŝi dediĉis du librojn.

Kun Luce Irigaray kaj Julia Kristeva, Cixous estas konsiderata unu el la patrinoj de poststrukturisma feminisma teorio.[5] En la 1970-aj jaroj, Cixous ekverkis pri la rilato inter sekso kaj lingvaĵo. Kiel aliaj poststrukturismaj feminismaj teoriuloj, Cixous kredas, ke nia sekseco estas rekte ligita al kiel oni komunikas socie. En 1975, Cixous publikigis sian plej influan artikolon nome "Le rire de la méduse" ("La rido de Meduzo"). Ŝi totale publikigis ĉirkaŭ 70 verkojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Hélène Cixous". Encyclopædia Britannica. Alirita la 13an de decembro 2019.
  2. Cixous, Hélène; Cohen, Keith; Cohen, Paula (1976). "The Laugh of the Medusa" (PDF). Signs. The University of Chicago Press. 1 (4): 875–893. doi:10.1086/493306. Alirita la 13an de decembro 2019.
  3. "VINCENNES, L'UNIVERSITÉ PERDUE". Arkivita el la originalo la 8an de junio 2016. Alirita la 13an de decembro 2019.
  4. Aloi, Daniel (13a de aŭgusto 2008). "French writer, German scholar and British poet named A.D. White Professors-at-Large". Cornell Chronicle. Alirita la 13an de decembro 2019.
  5. "How many of these great female thinkers have you heard of?", Daily Post (Liverpool), 11a de decembro 2007, paĝo 12.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blyth, Ian; Sellars, Susan (2004). Hélène Cixous : live theory. New York London: Continuum. ISBN 9780826466808.
  • Conley, Verena Andermatt (1984). Hélène Cixous: writing the feminine. Lincoln: University of Nebraska Press. ISBN 9780803214248.
  • Dawson, Mark; Hanrahan, Mairéad; Prenowitz, Eric (July 2013). "Cixous, Derrida, Psychoanalysis". Paragraph. 36 (2): 155–160. doi:10.3366/para.2013.0085.
  • Garnier, Marie-Dominique; Masó, Joana (2010). Cixous sous X: d'un coup le nom. Saint-Denis: Presses universitaires de Vincennes. ISBN 9782842922405.
  • Ives, Kelly (1996). Cixous, Irigaray, Kristeva: the Jouissance of French feminism. Kidderminster: Crescent Moon. ISBN 9781871846881.
  • Penrod, Lynn (1996). Hélène Cixous. New York: Twayne Publishers. ISBN 9780805782844.
  • Puri, Tara (2013). "Cixous and the play of language". In Dillet, Benoît; Mackenzie, Iain M.; Porter, Robert (eds.). The Edinburgh companion to poststructuralism. Edinburgh: Edinburgh University Press. pp. 270–290. ISBN 9780748653713.
  • Williams, Linda R.; Wilcox, Helen; McWatters, Keith; Ann, Thompson (1990). The body and the text: Hélène Cixous: reading and teaching. New York: St. Martin's Press. ISBN 9780312057695.
  • Wortmann, Simon (2012). The concept of ecriture feminine in Helene Cixous's "The laugh of the Medusa. Munich: GRIN Verlag GmbH. ISBN 9783656409229.