El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Howland aŭ Hoŭlando - angle Howland Island - estas korala insulo (atolo) kaj parto de la Usonaj Malgrandaj Insuloj, dependa teritorio de Usono en Oceanio. Geografie ĝi konsideratas parto de Polinezio.
Usono en 1857 ekposedis la insulon Howland, evidente senhoman. Trovaĵoj montras, ke dum iuj tempoj la insulo estis loĝata de polinezianoj.
- Areo: 2 km².
- Loĝantaro: sen konstantaj loĝantoj.
- Situo: 0°48′ N 176°38′ U, iom norde de ekvatoro, meze inter Aŭstralio kaj Havajo