Józef Kuraś

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Kuraś
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1915 (1915-10-23)
en Waksmund
Morto 22-an de februaro 1947 (1947-02-22) (31-jaraĝa)
en Nowy Targ
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo militisto
vdr

Józef Kuraś, pseŭdonomo Orzeł (Aglo), Ogień (Fajro) (naskiĝis la 23-an de oktobro 1915 en Waksmund, apud Nowy Targ, mortis la 22-an de februaro 1947 en Nowy Targ) – partizano en Podhale dum la dua mondmilito, unu el komandantoj de la kontraŭkomunista rezista movado

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en montarana familio. Liaj 3 fratoj batalis pri Lvovo kaj en la pola-bolŝevika milito. Dum la germana invado en Pollandon estis soldato de la 1-a Regimento de Podhale-Pafistoj. La 21-an de septembro, post kapitulaco de la regimento provis senefike trairi al Hungario. Finfine li revenis al la familia vilaĝo, kie okupiĝis pri agrikulturo. De novembro 1939 iĝis soldato de la Servo al Venko de Pollando, kaj de 1941 de la Konfederacio de Tatroj. La 29-an de junio 1943 germanoj helpe de goralenvolk-oj murdis lian patron, edzinon kaj 2,5-jaran filon kaj bruligis la domon. Tiam li akceptis novan pseŭdonomon Ogień (Fajro).

Post kiam gestapo frakasis la Konfederacion de Tatroj li subiĝis al Pola Enlanda Armeo. Dum gardostaro memvole forlasis la postenon, rezulte de kio du partizanoj mortfalis. Kuraś estis kodamnita al mortpuno (la verdikton oni nuligis en 1944). Por eviti la morton trairis maje 1944 kun parto de sia taĉmento al Kamparanaj Batalionoj kaj efike batalis kontraŭ germanoj. Aŭguste 1944 lia ĉirkaŭ 80-persona partizana grupo de soldatoj iĝis ekzekuta taĉmento de la Distrikta Delegitaro de la Registaro de Pollando en Nowy Targ plenumante verdiktojn de la subteraj specialaj juĝejoj.

Dum la tuta tempo Kuraś aktive batalis kontraŭ germanoj, interalie la 31-an de decembro 1944 kune kun sovetaj partizanoj eksplodigis trajnon apud Nowy Targ. La 20-an de januaro 1945 kune kun taĉmento de Popola Armeo (sume ĉirkaŭ 150 homoj) frakasis germanan ŝarĝaŭtomobilkolumnon (ĉ. 100 germanoj pereis). La 27-an de januaro li gvidis tra montoj subtaĉmentojn de Ruĝa Armeo ebligante al soveta militistaro flankigi Nowy Targ. Post konkero de la urbo subigis sian taĉmenton al sovetaj komandantoj, kiuj taskigis lin per organizo de Civitana Milico en la urbo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bolesław Dereń, Józef Kuraś „Ogień”. Partyzant Podhala (Józef Kuraś "Fajro". Partizano de Podhale), Muzeum Historii Polskiego Ruchu Ludowego, ISBN 83-87838-86-1
  • Maciej Korkuć, Józef Kuraś „Ogień”. Podhalańska wojna 1939–1945 (Józef Kuraś "Fajro". Podhalea milito 1939-1945) IPN, Kraków 2011, p. 407
  • Jerzy S. Łątka, Bohater na nasze czasy? Józef Kuraś, Ogień z Waksmundu – porucznik czasu wojny (Heroo por nia tempo? Józef Kuraś, Fajro de Waksmund - leŭtenanto de la milit-tempo), Towarzystwo Słowaków w Polsce (Societo de Slovakoj en Pollando), 2007, ISBN 978-83-7490-094-2
  • Jan Szczerkowski, Ogień.Król Podhala (Fajro. Reĝo de Podhale), Wyd.XXL, Wrocław 2006,ISSN 1895-9121

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]