Saltu al enhavo

Jakutingoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pipileoj aŭ Jakutingoj
Pipile cumanensis Blankamaska jakutingo
Pipile cumanensis Blankamaska jakutingo
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Kokoformaj
Familio: Kracedoj
Genro: Pipile
Bonaparte, 1856
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

PipileoJakutingoj (latine Pipile) estas genro de kokoformaj birdoj de la familio de la Kracedoj kiuj loĝas en sudamerikaj arbaroj. Tiu familio, parenca de la nestamasuloj de Aŭstralazio, enhavas ankaŭ la mutuojn, ortalojnjakuojn.

Pipile jacutinga - Blankakrona jakutingo
Pipile cumanensis - Blankamaska jakutingo

Tiu genro enhavas kvar speciojn de birdoj kies genra nomo estas Jakutingo:

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Temas pri birdospecioj similaj al meleagroj kun longaj kaj sveltaj koloj, malgrandaj kapoj kaj longaj kaj fortaj vostoj. Plumaro tendencas esti malhela kun markoj en kapo (mentonsakoj, krestoj aŭ karunkloj). Ili kutime loĝas en kanopeo.

Ĵusa studo (Grau et al. 2005), kiu koncernis DNA, ostologion kaj biogeografion [1] konkludis, ke la Brida jakuo apartenas al la sama genro kiel tiuj kaj estas hipermelanisma jakutingo. Tiele, Pipile iĝus juna sinonimo de Aburria, kvankam tiu konkludo ne estis akceptita de la Sudamerika Listokomitato [2], aŭ pritaksita de la IOC, kaj tiele la klasigo restas ĉe Pipile.

La samaj rezultoj montris ankaŭ ke la helvizaĝaj taksonoj pipile, cumanensis kaj cujubi ne estas, kiel foje sugestis, samspecifaj. Tamen libera interreproduktado inter la A. cujubi kaj A. cumanensis grayi en orienta Bolivio, kreante "hibridan svarmon", starigas dubojn pri tiu konkludo por ambaŭ specioj menciitaj [3].

Eble oni povas fideme solvi, ke la blankavizaĝaj specioj formas kladon, dum la plej bazaj nigravizaĝaj formoj estas de malpli certa rilataro. Eble la Blankakrona jakutingo estas la plej baza taksono, sed la lokigo de la Brida jakuo rilate al ties samgenrano ne estas tute solvita. Bluaj bridoj evoluis nur unufoje, en stirpo kiu ŝajne originiĝis norde de la Amazona Rivero. La radiado de la jakutingoj ekis en la lasta duono de la komenca Plioceno, antaŭ ĉirkaŭ 4-3.5 mj. La blankavizaĝa stirpo aperis antaŭ ĉirkaŭ 3 mj kaj ties nuna diverseco ekevoluis ĉirkaŭ la limo inter Plioceno kaj Pleistoceno, kiam la prauloj de la Kujubio kaj la blubridaj taksonoj disiĝis. Ĉar ne eblas konfirmi tion per materiala pruvaro kia fosilioj, tiu diverĝo ne povas esti ĉirkaŭkalkulita laŭ preciza fido [4].

La origino de la genro estis ebla en la ĝenerala areo de orienta Bolivio, ĉe la bordo de ties nuna teritorio. El la filogeniko supre menciita, la jakutingoj eble originiĝis en la sudaj malaltaj teroj de Brazilo. Tamen, kvankam la rilataro de tiuj genroj de jakutingoj ne estas tute klara, ŝajnas plej verŝajne ke tiu grupo originiĝis en la norde de Andoj: la plej nordaj genroj de jakutingoj nome Chamaepetes kaj Penelopina ŝajnas bazaj diverĝoj, kaj Pipile estas plej verŝajne pli proksima al Penelope (kiu reprezentas ĝenerale pli sudenan radiadon for de nordaj Andoj) ol tiuj.

Tiele ŝajnas plej verŝajne ke la nuna genro diverĝis en la orienta deklivaro de Andoj ie en proksimeco de Bolivio, for al nordokcidento el kie ties origino estu supozeble el la filogenetiko kaj nuna distribuado de Pipile sole [5]. Menciindas du konsideroj: Unue, la tempo kiam la praulo de la jakutingoj diverĝis el Penelope estis datitaj el la Burdigaliano, antaŭ ĉirkaŭ 20-15 mj, kio lasas konsiderindan truon dum kiu neniu survivanta jakutinga stirpo evoluis (Pereira et al. 2002). Due, notindas, ke fine de Plioceno, leviĝantaj marniveloj transformitaj ĉe multe de sudamerikaj malaltaj teroj en habitato de salecakvaj lagunoj netaŭgaj por jakutingoj. Tiele, la nuna distribuado estas ŝajne relikvo, kaj la formorto de populacioj aŭ forlokigo de plej restinta genro Penelope ŝajne ludis multan aŭ eble pli ol unu rolo en formado de la diverseco de nunaj jakutingoj pli ol la apero de novaj stirpoj [4].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (Grau et al., 2005)
  2. (Remsen et al., 2007)
  3. (Remsen et al., 2007, citing del Hoyo kaj Motis, 2004)
  4. 4,0 4,1 (Grau et al. 2005)
  5. (Pereira et al. 2002, Grau et al. 2005)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • del Hoyo, Josep & Motis, Anna, updated chapter in Delacour, Jean & Amadon, Dean (2004): Curassows and Related Birds, Lynx Edicions in association with the American Museum of Natural History. ISBN 84-87334-64-4
  • Grau, Erwin T.; Pereira, Sérgio Luiz; Silveira, Luís Fábio; Höfling, Elizabeth & Wanjtal, Anita (2005): Molecular phylogenetics and biogeography of Neotropical piping guans (Aves: Galliformes): Pipile Bonaparte, 1856 is synonym of Aburria Reichenbach, 1853. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 637-645. COI:10.1016/j.ympev.2004.12.004 PDF kompleta teksto
  • Pereira, Sérgio Luiz; Baker, Allan J. & Wajntal, Anita (2002): Combined nuclear and mitochondrial DNA sequences resolve generic relationships within the Cracidae (Galliformes, Aves). Systematic Biology 51(6): 946-958. DOI 10.1080/10635150290102519 PDF kompleta teksto
  • Remsen, J. V., Jr., C. D. Cadena, A. Jaramillo, M. Nores, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, T. S. Schulenberg, F. G. Stiles, D. F. Stotz, and K. J. Zimmer. Version 21 October 2007. A classification of the bird species of South America. American Ornithologists' Union. http://www.museum.lsu.edu/~Remsen/SACCBaseline.htmlArkivigite je 2009-03-02 per la retarkivo Wayback Machine